Mallonga parteto, sed kiom da eblaj akcentoj por montri al amaso la tutan perfidecon de Brutus (el vidpunkto de Antonio, kompreneble), la noblecon kaj grandecon de Cezaro. Akcen- tante la vortojn
Eĉ unu nura frazeto el la supra ekzemplo povas esti divers- maniere akcentita kun la celo atingi diversajn efikojn. Antonio diras:
155
vorton "anĝelo" oni metus en la komencon de la frazo:
Se la oratoro deziras atingi plurajn nuancojn, li akcentos plurajn vortojn, modulante samtempe taŭge la voĉon. Plej ofte li devas elekti la deziratan nuancon (moko, ironio, kom- pato, demando k.t.p.), elekti tre rapide - dum la parolado mem, antaŭ ol eldiri la koncernan frazon - el inter pluraj eblaj nuancoj. Ĉar kutime la teksto mem de la frazo ne ebligas doni al ĝi plurajn nuancojn samtempe, li elektos tiun, kiu ŝajnas al li la plej konvena.
La intenseco de la voĉo servas ankaŭ por akcenti tutajn frazojn en la kadro de la parolada periodo. Se temas pri simpla rakontado aŭ pri simpla vicigado de pruvoj, la voĉo regule restos meze forta, kun malgrandaj diferencoj en la kadro de la frazo mem. Sed se temas pri prezentado de sinsekvaj, ĉiam pli fortaj argumentoj, la voĉo iom post iom fortiĝos, logike akompanante la internan forton de la argumentado. La argumentada konkludo - regule tre konciza frazo - estos eldirita aŭ per plej forta voĉo, aŭ - kontraste de la antaŭaj frazoj - per voĉo energie trankvila, sed malpli forta.
Same tiel oni regule plifortigadas laŭgrade la voĉon dum la parolada "pentrado", kiam, nome, oni pli multe impresas la publikon per la ekstera sono, per la muziko de amasigitaj vortoj, ol per la preciza interna enhavo de ĉiu el ili. En tiaj okazoj oni devas ne permesi al la aŭskultantoj analizi la unuopajn vortojn, ĉar la oratoro ne eldiras ilin kun tiu celo, sed kun la celo atingi difinitan agordon per ilia tuteco. Se la oratoro, en tia okazo, parolus malrapide, per meze forta voĉo, li ne atingus la deziratan efikon, ĉar la aŭskultantoj havus la necesan tempon sufiĉe detale analizi ĉiun el la vortoj. Tio sendube mortigus ilian tutecan efikon. Estas, do, necese, ke la oratoro parolu sufiĉe rapide: des pli rapide, ju pli malprok- simaj estas la vortoj de sia normala enhavo, ju pli limigitaj ili estas al la rolo de nuraj kolorigiloj. Samtempe, kun la plirapidiĝo, la voĉo plifortiĝos, kio kontribuos al kreo de ekscito kaj ĉe la publiko kaj ĉe la oratoro mem. Bona, vera, sincera oratoro, pentrante tiel iun faktan aŭ spiritan situacion, sendube iom ebriiĝos de la bildoj kreitaj de li mem, precipe se li sentas, ke la publiko estas tuŝita. Tio pliakrigos lian
156
spiriton, liaj okuloj flamos, lia voĉo tondros kaj la publiko ĉiam pli eniros la fajron de la parolado. Tiel, en reciproka influado de la oratoro al la publiko kaj de la publiko al la oratoro, kreiĝos la dezirata agordo. Krom la aliaj elementoj, ankaŭ la plifortigado de la voĉo multe helpas la oratoron por atingo de tiu celo.