Komon oni formas per malgranda paŭzeto. La paroladan punkton oni faras per paŭzeto iom pli longa kaj per malfortigo de la voĉo ĉe la elparolo de la lasta vorto, aŭ de la lastaj silaboj. Por la dupunktoj la paŭzeto estas proksimume tiom longa, kiom la paŭzeto de la punkto, sed la voĉo ne malfor- tiĝas, nek malaltiĝas. Male, ĝi iom leviĝas kaj tiel oni aten- tigas, ke nun sekvas la frazo, por kies eldiro la dupunktoj estis metitaj. Se oni citas vortojn de alia persono, oni nepre devas ŝanĝi la altecon kaj intensecon de la voĉo. Ankaŭ la rapideco, dum la citado, estos malpli granda. Se oni citas kontraŭulon la voĉo povas havi ironian koloron. Sed se la kontraŭulo estas vere digna persono, aŭ se liaj pozicioj estas fortaj, aŭ se li estas tre simpatia al la publiko, estas tre dan- ĝere ironii: la ironio povas frapi ne la kontraŭulon, sed la oratoron mem. La punktokomon oni formas per paŭzeto, kiu estas iom pli mallonga ol tiu de la punkto; krome, la voĉo ne malleviĝas, kiel ĉe la punkto, sed ĝi indikas, ke la tuta frazo ankoraŭ ne finiĝis. La demandosigno estas farata per altigo de la voĉo, per sufiĉe longa paŭzeto (pli longa ol por la punkto) kaj - en Esperanto - per la eventuala akcentado de la vorteto "ĉu". La paŭzo kelkfoje, precipe se oni atendas reagon de la publiko, povas esti eĉ tre longa. La interjekcion oni signas per iom patosa elparolo de la vortoj, per longa paŭzeto post la eldirita frazo, per akcentado de la eventualaj vortetoj Ho ! Ve ! Fi ! La propozicio inter streketoj devas esti elparolita pli malforte kaj pli malalte, ol la cetera parto de la tuta frazo. Por meti la streketon oni interrompas la frazon, faras paŭzeton, per ŝanĝita voĉo - regule pli profunda - oni eldiras la enmetitan propozicion, kaj, post nova paŭzeto, oni daŭrigas la frazon per la sama voĉo, kiun oni forlasis ĉe la unua streketo.
Por signi novan periodon oni faras longan paŭzon. Regule
la nova periodo komenciĝas per meze alta, meze forta, meze rapida voĉo. Ĉar la antaŭa periodo kutime finiĝas aŭ per pli alta, pli forta, aŭ per pli malalta, pli malforta voĉo; ĉar la rapideco regule estas pli granda aŭ pli malgranda ĉe la fino de periodo, tial ankaŭ tiamaniere estas sufiĉe klare signita la komenciĝo de nova periodo.
La parolado estas arkitekta tuto, kiu havas multajn partojn. 159
Tiuj partoj - vortoj, frazoj, periodoj - estas logike kunligitaj kaj en sia tuteco formas la belecon de la konstruaĵo. Sed, same kiel bela palaco ne povas ekzisti sen belaj fundamentoj, belaj etaĝoj kaj bela tegmento, same tiel ne ekzistas bela parolado sen belaj detaloj. Unu el tiuj detaloj - ne la malplej grava - estas la interpunkcioj, kiuj dividas kaj samtempe kunligas la unuopajn paroladajn erojn. Tial ĉiu oratoro devas serioze trastudi tiun flankon de la parolarto.
Studante la paroladon el tiu vidpunkto, oni povas uzi diversajn helpilojn. Ekzemple oni povas substreki la frazojn aŭ la unuopajn vortojn, kiuj ŝajnas la plej gravaj. La diver- sajn krajonkolorojn - ruĝa, blua, verda, nigra - oni povas utiligi por la signado de la voĉkoloro en diversaj partoj de la analizata parolado. La muzikajn signojn -
Post ĉiu farita parolado, la oratoro kritike analizu ĝin ankaŭ 160
el vidpunkto de la voĉo. Tiaj analizoj helpos al li eviti en la estonteco la eventuale faritajn erarojn.
3. GESTOJ