Kun la evoluo de la paroladaj pensoj, la manoj iom post iom liberiĝas. Ilia plej ofta pozicio estas antaŭ la malsupra parto de la brusto, tiel ke la dekstra mano estas iom pli malproksima de la korpo ol la maldekstra. La gestoj de la manoj tiam modeste akompanas la paroladon. Ili estas pli large utiligataj nur escepte, por substreki diversmaniere la plej gravajn partojn de la parolado.
Dum la parolado, la dekstra mano estas multe pli uzata ol la maldekstra. Fakte, la dekstra mano estas en la "unua linio" de la oratora lukto, dum la maldekstra formas la "rezervon", utiligeblan nur en la plej granda fajro de la batalo.
Pri la utiligo de la gestoj, precipe de la manaj gestoj, oni povas starigi tre ĝeneralan, sed tre gravan regulon: estas pli bone tute ne utiligi ilin, ol fari tion malbone. Prefere oni, dum la tuta parolado, tenu la manojn modeste sur la pupitro, aŭ kunigite antaŭ la zono, se oni ne kapablas trafe gesti per ili.
Dua regulo, eble same tiel grava, estas: la gestojn oni ne troigu. Nenio estas pli ridinda ol larĝa gestado, kiu ne respondas al la enhavo de la parolado. Imagu oratoron - kaj tiaj ekzistas - kiu, rakontante ian ajn anekdoton, larĝe svingas la manojn super la kapo! Imagu oratoron, kiu eĉ dum la titolado de la prezidanto kaj de la publiko, ĉiufoje patose levas la manojn, dum lia tremanta voĉo montras profundan emocion: Sinjoro prezidanto! (kantanta voĉo, unua levo de la manoj); Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! (sama kantanta voĉo, dua levo de la manoj); Karaj geamikoj! (sama voĉo, tria levo de la manoj !). . . . Vere nekonvene !
La oratoro komprenu, ke, se li, eble, estas ekscitita, la publiko ne estas; se li estas emociita, la publiko ne estas! La gestoj devas esti uzataj tre singarde, iom post iom, paralele kun la evoluigo de la pensoj, kun la emociiĝo de la publiko kaj de la oratoro. Se la gestoj ne estas uzataj konforme al tiuj postuloj, ili ĝenas, ili estas rimarkataj kiel nuraj gestoj, kiel io, kio sekvas sian vojon, ekster la parolado mem. Nur la plena harmonio de la gestoj kun la enhavo de la parolado, kun la agordo kaj de la publiko kaj de la oratoro, estas bonaj. Plej trafaj estas tiuj gestoj, kiujn oni ne rimarkas kiel gestojn, kiuj, do, iel fandiĝas en la tuto de la parolado.
Fine, oni ankaŭ memoru, ke la oratoro ne estas aktoro. La oratoro parolas en sia propra nomo, li reprezentas sin mem; la aktoro reprezentas alian personon, li
4. VESTAĴO
Pritraktante la fizikajn ecojn de la oratoro, estas oportune diri kelkajn vortojn pri afero, kiu, ja, ne apartenas al "fizikaj ecoj", sed tamen rekte rilatas al ili. La oratoro devas atenti al sia eksteraĵo, al sia vestaĵo. La publiko ne nur aŭdas, sed ankaŭ vidas lin. Malatenta aŭ nekonvena vestaĵo povas treege ĝeni.
La antikvaj Grekoj kaj Romanoj portis larĝajn, multfaldajn robojn, kiuj estis tre taŭgaj por oratorado. Precipe la togo - ceremonia vesto de la antikvaj Romanoj - drapire volvita ĉirkaŭ la korpo, sed lasanta la dekstran brakon libera, estis tre konvena por tiu celo.
Hodiaŭ en pluraj landoj, por diversaj celoj, oni portas similajn taŭgajn vestojn. En kelkaj universitatoj de la Okcidento la profesoroj prelegas en apartaj vestoj, kutime kun tre larĝaj manikoj. Same tiel, en multaj landoj ne perdiĝis la kutimo aŭ regulo pledi antaŭ tribunaloj en specialaj vestoj.
164
La soldatoj-oratoroj portas siajn uniformojn. La pastroj ĉie distingiĝas per speciala vestaĵo. En ĉiuj ĉi okazoj ne povas ekesti komplikaĵoj. La oratoro tute simple surmetas la veston, kiu estas kutima aŭ laŭregula en la koncerna lando kaj por la koncerna situacio. Lia eksteraĵo ne povas elvoki miron aŭ indignon ĉe la publiko, kaj li mem sentas sin bone tiel vestita.
Se oratoro alilandano parolas en tia lando, li nepre infor- miĝu pri la kutimo kaj surmetu eventuale ĝuste tian "uniformon", aŭ li vestu sin kiel eble plej adekvate.
Plej ofte ne ekzistas apartaj rigidaj reguloj pri la vestoj de la oratoro. Principe oni povas surmeti helan aŭ malhelan vestaĵon, havi tian aŭ alian kravaton, ŝuojn k.t.p. La diver- seco de la virinaj roboj permesas ankoraŭ pli grandan varia- don al oratorinoj.