Estu ankoraŭ dirite, ke nur la plej bonaj oratoroj, en apartaj cirkonstancoj kaj okazoj (gravaj solenaĵoj, imponaj publikaj manifestacioj, grandaj procesoj k.s.), povas al si permesi tian paroladan pentradon. La publiko devas en ĉiu okazo esti iamaniere antaŭdisponita por ĝi, ĉu pro la eksteraj cirkonstancoj de la parolado (granda nombro, muzikoj, flagoj, solene ornamitaj salonoj. . . . ), ĉu pro la antaŭa enhavo de la parolado mem. Tio signifas, ke la publiko devas esti trenita de la oratoro al la samaj reloj, sur kiuj li evoluigas sian penson. Se la oratoro rimarkas, komence de tia parolada parto (pentrado), ke la publiko ne sekvas lin sur tiu vojo, prefere li rezignu. Nenio estas pli malbona ol la duoblaj relvojoj: kiam, nome, la publiko sekvas sian vojon, kaj la oratoro la sian. La manko de la kontakto malebligas la reciprokan influadon. Tiam facile okazas, ke la publiko tute trankvile dormetas kaj oscedas, dum la oratoro, parolante fakte al si mem, ekscitiĝas, svingas per la manoj, bruegas per sia voĉo. Pro tiu malharmonio inter la psika stato de la publiko kaj tiu de la oratoro, la oratoro fariĝas ridinda kaj la tuta parolado, aŭ almenaŭ grava ĝia parto, estas fuŝita.
Ĝenerale ne estas konsilinde paroli mallaŭte. La troa mal- fortigo de la voĉo povas facile kaŭzi neaŭdeblon. Tio estas tre danĝera kaj tial nepre evitinda. Tamen, en kelkaj specialaj okazoj, estas bone mallaŭtigi sian voĉon. La partoj de la parolado, en kiuj oni prezentas noblecon, homecon, bonko- recon povas tre taŭge esti eldiritaj per malforta voĉo.
157
havas sian propran tembron, sed ankaŭ ĉiu unuopa instru- mento de la sama kategorio (ekzemple violonoj, violonĉeloj k.a.) havas sian apartan tonkoloron. Same tiel ĉiu el la homaj voĉoj havas sian propran koloron. Tiel oni distingas unu voĉon de la alia. Preskaŭ ne ekzistas du homoj en la tuta mondo, kiuj havus la saman voĉkoloron. Almenaŭ tute malgranda nuanceto distingas unu voĉon de la alia.
La voĉkoloro estas natura donaco. Ekzistas voĉoj mildaj, puraj, noblaj, veluraj, molaj, sed ekzistas ankaŭ voĉoj akraj, tranĉantaj, fajfantaj, raŭkaj. Mallonge, ekzistas voĉoj kiuj impresas agrable, kiujn oni konsideras belaj, sed ekzistas ankaŭ voĉoj tre malagrablaj, kiujn oni aŭskultas tre nevo- lonte. Persono, kiu havas tiel malagrablan voĉon, ke oni preskaŭ ne povas ĝin aŭskulti, ne taŭgas kiel oratoro. Kelkfoje oni povas korekti la karakteron de sia voĉo. Se iu persono, pro sia profesio, estas devigata paroli publike, li konsultu bonan kuraciston, kiu eble trovos rimedon. Tia persono devas konscii, ke lia malagrabla kaj malbela voĉo estas grava mal- helpo por sukcesa parolado.
Ĉiu homo povas atingi plurajn nuancojn de sia voĉkoloro. La oratoro devas klopodi atingi kiom eble plej multe da nuancoj. Laŭ la cirkonstancoj la voĉo de la oratoro devas esti jen sonore plena, jen hakile tranĉa, jen velure mola, jen infanece dorlota, jen trankvila kiel granda rivero, jen ekscita kiel ŝaŭmanta torento. . . En ĉiu okazo la nuanco devas esti konforma al la enhavo.
Kaj tamen, la voĉo ebligas la formadon de multe pli nuan- citaj interpunkcioj, ol tion ebligas la skribaj signoj.
Ankaŭ la parolado havas siajn komojn, punktojn, dupunk- tojn, citilojn, punktokomojn, demandosignojn, interjekciojn, streketojn!