Читаем Retoriko полностью

Ankaŭ la nazaj konsonantoj aŭ nazaloj kreiĝas tiel, ke la aerfluo estas plene malhelpita, sed ĉe ilia formiĝo la aero eliras tra la nazo. Tiaj estas m, n, nj. Por formi m oni inter­rompas la aerfluon per la lipoj; por aŭdigi n oni ĝin inter­rompas metante la langon sur la suprajn dentojn aŭ la supran gingivon; por korekte produkti nj oni devas larĝe apogi la tutan antaŭan parton de la langa dorso sur la ostan palaton.

Fine, la l kaj r formiĝas per la vibrigo de la pinto (r) aŭ randoj (l) de la lango. Tiuj konsonantoj nomiĝas fluaj aŭ likvidoj.

Parto de la konsonantoj nomiĝas voĉaj, ĉar ili estas pli

sonoraj pro la vibrado de la laringo. Ili estas b, v, d, z, j, ĝ, g. Al ili respondas, en precize sama vicordo, la senvoĉaj aŭ nesonoraj p, f, t, s, ŝ, ĉ, k. Senvoĉaj aŭ nesonoraj konsonantoj en Esperanto plue estas c, h kaj ĥ, kiuj ne posedas la respek- tivajn voĉajn. Same tiel, la pliaj voĉaj aŭ sonoraj konsonantoj j, m, n, r, l ne havas respondajn senvoĉajn en la Internacia Lingvo. La minacoj al korekta elparolo venas precipe de la

150

nesufiĉa distingado inter la voĉaj kaj la paralelaj senvoĉaj konsonantoj.

Ne estas loko ĉi tie por esplori la fonetikajn regulojn ([30]). Ĉiu lingvo havas siajn apartaĵojn. Same la Internacia Lingvo. Ankaŭ Esperanto havas, krom la puraj vokaloj, plurajn duonvokalojn. Oni povas diri, ke tiuj sonoj, en kiuj superregas la tona elemento, havas vokalan karakteron. Antaŭ ĉio temas pri la kvin klasikaj vokaloj. Tiuj sonoj, en kiuj superregas la modifa elemento (modifoj, elvokitaj per la lipoj, lango, nazo) estas konsonantoj. Sed, inter tiuj du grandaj kategorioj ne ekzistas absoluta dividlinio. Ekzistas lima teritorio, kie la sonoj havas duoblan karakteron. Tiaj estas en Esperanto la nazaloj m, n kaj nj, la likvidoj l kaj r, la frikativo j, la sonkunmetoj nk kaj ng.

La belsoneco de iu lingvo dependas de ĝia klareco. Kaj la klareco estas grandparte kondiĉita de la ofteco de la vokaloj. La vokaloj estas sonoraj, ili donas la muzikon al la lingvo kaj samtempe faras ĝin klara. Tial la Internacia Lingvo estas ne nur klara, sed ankaŭ belsona. Tial ĝi estas ne nur rimedo de pensado kaj de komunikado, sed ankaŭ bonega instrumento de la parolarto. Oni devas nur ekposedi ĝin plene el ĉiuj vid- punktoj, do ankaŭ el la fonetika!

Ĉiu oratoro (kaj ne nur oratoro!) devas, antaŭ ĉio, atenti al

korekta prononcado de la vokaloj. En Esperanto, kiel dirite, ili estas duonapertaj. Same tiel oni devas atenti al akcento. En Esperanto, kiel konate, ĝi estas sur la antaŭlasta silabo. Tamen, en kunmetitaj vortoj, la flankelementoj konservas delikatan akcenton. Tio reliefigas la vorton, ritmigas la paroladon. Krome, nur tiel oni kelkfoje povas eviti konfuzon kaj miskomprenojn, precipe se oni faras tute, tute malgrandan paŭzeton inter la ĉefelemento kaj la flankelemento(j). Estas, ja, diferenco inter la elparolo de pйt-аrdo (ardo de peto) kaj petаrdo (malforta eksplodilo). Plue, se du samaj literoj trovi- ĝas unu apud la alia, oni nepre elparolu bone ambaŭ. Inter bar-roko (roko de baro, roko kiu baras) kaj baroko (arkitek-

Rusoj kaj Poloj devas bone distingi inter n kaj nj, inter l kaj Ij: ni ne estas nji. Ili ĝenerale evitu la troan moligon de la lingvo. Oni, do, ne diru: Ijia njepo nje estas esperantjisto!

La Germanoj ofte ne distingas inter la voĉaj kaj senvoĉaj konsonantoj : b kaj p, v kaj f, d kaj t. . . . Tiun eraron kelkaj faras ne nur parole, sed eĉ skribe. Oni, do, ne diru, ke ili pasigis la tagon en granda tento, se oni deziras paroli pri tendo. Oni ne diru, ke la junularo drinkis, se ĝi nur modeste trinkis!

La personoj, kies gepatra lingvo estas la itala, atentu bone al prononco de la litero z. Ĝi ne estas egala al la itala z en la vorto "zio", sed ĝi pli similas al la itala s en la vorto "Asia".

En la nordaj landoj oni ofte ne distingas sufiĉe klare inter ĉ, ĝ, ĵ, ŝ, s, z. Kaj oni povas aŭdi anstataŭ maso, sia, kaĝo, aĵo k.t.p. ion, kio tre similas al maŝo, ŝia, kaĉo, aĝo. Kom- preneble, inter ŝi estas aĝa kaj ŝi estas aĉa, inter ŝi promenas kun sia edzo kaj ŝi promenas kun ŝia edzo estas grandegaj diferencoj!

Ĝenerale en Okcidento oni ne elparolas la literkunmeton sc kaj kutime oni diras cii anst. scii. Tamen, ankaŭ inter tiuj du vortoj estas granda diferenco. Fine, ĉiuj atentu, ke kv ne fariĝu gv ku.

152

La kelkaj donitaj ekzemploj sufiĉas por montri kiel grava estas la korekta elparolo de ĉiu litero kaj la korekta akcentado de la vorto. Ĉiu oratoro, kiu parolas en Esperanto, devas dediĉi vere grandan atenton al tiu demando. Bona, vere Esperanta, prononco donas al la parolado plenan klarecon. Tial oratoro, kiu prononcas korekte, povas, se necese, rapidigi sian paroladon ĝis la plej alta grado kaj tamen la publiko facile komprenos

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки