Читаем Retoriko полностью

Bona flanko de malrapida parolado estas, ke ĝin la publiko facile komprenas. Ĝuste la nekompreneblo estas ofta risko de rapida parolado. Tial oratoro, parolanta malrapide, devas eviti ripeti la penson, ĉar li povas kun granda verŝajno kalkuli, ke ĝi estis bone aŭdita de la granda plimulto. Male, oratoro parolanta rapide, devas bone atenti ĉu almenaŭ la senco de liaj vortoj estis komprenita. Se li, observante la publikon, konstatas, ke grava parteto de lia parolado estis neaŭdita aŭ nekomprenita de la publiko, li devas ripeti la saman penson, eventuale per aliaj vortoj, antaŭ ol daŭrigi. Se ne, li riskas resti nekomprenita en la sekvaj partoj, ĉar lia parolada ĉeno estas interrompita en la menso de la publiko.

Kaj la rapida kaj la malrapida parolado havas, do, siajn bonajn kaj malbonajn flankojn. Lerta oratoro utiligas abunde nur la bonajn flankojn de ambaŭ.

Kiel menciite, pluraj eksteraj faktoroj influas la elekton de taŭga rapideco. En fermitaj ejoj principe oni povas paroli iom pli rapide ol sur placoj kaj aliaj malfermitaj lokoj. En grandaj ejoj oni parolas malpli rapide ol en malgrandaj

146

salonoj aŭ ĉambroj. Ju pli granda estas la ejo, des pli forta devas esti la voĉo, kaj des pli malrapida la parolado. Ankaŭ la nombro de la aŭskultantoj ludas tiurilate sian rolon. Se la publiko estas multnombra, oni devas paroli malpli rapide. Kontraŭe, se la publiko ne estas multnombra, kvankam ĝi eble troviĝas en granda salono, tiam oni povas paroli pli rapide. Se oni uzas megafonojn, kio hodiaŭ tre ofte okazas ne nur en la grandaj popolkunvenoj sur malfermitaj surfacoj, sed ankaŭ en diversaj kongresoj kaj konferencoj, tiam nepre oni parolu pli malrapide. La paso de la voĉo tra la plilaŭtiga aparato parte konfuzas la sonojn kaj malklarigas la vorton. Por konservi la klarecon - tiun ĉefan econ de la elparolo - estas tre konsilinde eldiri la paroladon pli malrapide, ol se oni parolas rekte al la publiko.

Aliaj faktoroj, internaj, dependantaj de la enhavo mem de la parolado, ankaŭ diktas la rapidecon. Ĉar la oratoro devas havi larĝajn eblecojn rapidigi aŭ malrapidigi sian paroladon - kion postulas la senco de la eldirataj ideoj - estas bone komence uzi mezan rapidecon. Se oni konsideras la suprajn eksterajn faktorojn, oni facile komprenas, ke tiu meza rapi­deco estas relativa. Temas ĉiam pri meza rapideco, kondiĉita de ĉiuj eksteraj faktoroj, do, de la ejo, de la nombro kaj konsisto de la publiko, de la fakto ĉu oni uzas megafonojn

aŭ ne. La meza rapideco en granda ejo estos, fakte, pli malgranda ol la meza rapideco en malgranda ejo. Same tiel la meza rapideco en faka prelego antaŭ nur fakuloj, estos sendube pli granda ol la meza rapideco pri sama temo antaŭ samnombra nefakula publiko.

La meza rapideco dependas ne nur de la ĝenerala klereco de la publiko, sed ankaŭ de ĝia lingva klereco. Ju pli la publiko estas alkutimiĝinta aŭskulti diversajn paroladojn, ju pli ofte la publiko aŭskultis la koncernan oratoron, des pli rapide li povas paroli. Se la ĝenerala klereco de la publiko estas malalta, ankaŭ ĝia lingva klereco estas malalta. Tio devigas la oratoron ne nur uzi pli simplajn esprimojn kaj tial, ofte, rezigni pri belaj pensoj, sed ankaŭ paroli pli malrapide. Kelkfoje - precipe se la lingvo de la oratoro estas pli aŭ malpli fremda al la publiko - la lingva klereco de la publiko estas pli malalta ol ĝia ĝenerala kulturo. Precipe en tiu okazo

147

la oratoro ne eraru! Li ne reguligu la rapidecon surbaze de la ĝenerala klereco de la publiko, sed surbaze de ĝia lingva klereco.

Pro tiuj kaŭzoj la meza rapideco de esperantlingva parolado devas esti iom pli malgranda - almenaŭ nuntempe, pro la hodiaŭa lingvonivelo de la esperantistaro - ol samspeca parolado, farita en nacia lingvo antaŭ samnacianoj. Tiurilate oni, tamen, ne troigu. Oni ne forgesu, ke Esperanto estas treege klara lingvo, kun multaj vokaloj, kun tre taŭga akcento sur la antaŭlasta silabo, kun granda nombro da vortoj, finiĝantaj je vokaloj! Ĉio ĉi faras Esperanton treege taŭga lingvo por publikaj paroladoj. Se oni bone akcentas la vortojn, se oni ne forgesas la malfortajn kromakcentojn en la kun- metitaj vortoj kaj, precipe, se oni ne "kantas" la lastan silabon (kiel tion faras kelkaj personoj ne povantaj forgesi la akcenton de sia nacia lingvo), tiam la granda klareco kaj sonoro de la lingvo permesas paroli eĉ tre rapide, kvankam inter la aŭskultantoj troviĝas personoj, kiuj ne ekregis plene la lingvon. La oratoro tamen estos bone komprenita!

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки