Читаем Retoriko полностью

Bona oratoro kutime komencas sian paroladon per meza alteco. Se ne temas pri baritono aŭ pri mezosoprano, la oratoro aŭ oratorino komencu sian paroladon per tono, kiu pleje proksimiĝas al la meza homa voĉo, sed kiu tamen ebligas altigi aŭ malaltigi almenaŭ iom la voĉon, kiam tio montriĝas necesa. Tiu komenca mezeco estas tre oportuna ne nur tial, ĉar ĝi ebligas la postan altigon aŭ malaltigon de la voĉo por substreki gravajn pensojn, sed ĝi ankaŭ ebligas al la oratoro bone kontroli la ehon de sia voĉo en la salono aŭ en alia loko, kie li parolas. Se la oratoro jam konas la ejon, se li jam plurfoje parolis tie, tio sendube plifaciligas la komencan fikson de la voĉalteco. Sekve li povas komenci per iom pli alta aŭ iom pli malalta voĉo, depende de tio, kiu alteco plej bone taŭgas por la konkreta ejo. Sed, se la oratoro ne konas la ejon, li nepre devas komenci per meza tono, observi kiel lia

voĉo "sonas" kaj eventuale ŝanĝi la tonon post kelkaj frazoj.

La diversajn tonaltecojn de sia voĉo la oratoro povas kaj devas plej larĝe utiligi. En la plej fortaj, plej dinamikaj, plej gravaj partoj de la parolado estas necese altigi la voĉon. Tiu altigo kutime estas akompanata de samtempa fortigo de la voĉo kaj plirapidigo de la parolado. Tio, tamen, ne ĉiam okazas. Kelkfoje oni altigas kaj plifortigas la voĉon, eble oni eĉ plirapidigas la paroladon, kaj ankaŭ la fina, kulmina penso de iu parto estas, eble, elparolata per voĉo plej forta kaj plej alta, sed la vortoj de tiu frazo estas eldirataj mal- rapide, tre klare, iom dise unu de la alia, por ke ĉiu el ili profunde enpenetru en la cerbojn de la aŭskultantoj. Alian fojon estas necese laŭgrade, iom post iom, altigadi kaj plifor- tigadi la voĉon, sekvante senĉese la plifortigon de la argu­mentado, sed antaŭ ol eldiri la finan, konkludan frazon, oni faras mallongan paŭzon kaj tiam per malpli alta, malpli forta

142

voĉo, tre malrapide oni elparolas la ĉefan penson tre klare. La paŭzeto sendube vekas la atenton de la aŭskultantoj kaj la kontrasto inter la antaŭlasta frazo, eldirita en la plej alta tono, kaj la lasta kun subita malaltigo de la voĉo, tute certe efikas bone: la publiko memoras la penson.

Estas konsilinde eldiri la emociajn, kortuŝajn partojn de la parolado en la pli malaltaj registroj de la voĉo. La koloro de tiuj voĉtonoj estas ĉiam pli mola, pli dolĉa, iel karesa, velure delikata. Tial ĝuste la malaltaj tonoj tre taŭgas por influi la koron, por elvoki homecajn sentojn. Paroli ĉe enterigo de amiko aŭ kamarado en altaj registroj estas preskaŭ neeble kaj en ĉiu okazo nekonvene. Male, paroli en dolĉaj, profundaj tonoj antaŭ la armeo, estas ankaŭ preskaŭ neeble kaj en ĉiu okazo nekonvene, eĉ ridinde. Inter tiuj du ekstremoj troviĝas amaso da nuancoj. Eĉ dum funebra parolado oni povas uzi

la pli altajn tonojn, se temas, ekzemple, pri politika funebra parolado, se el la morto de iu persono oni deziras tiri politikan kapitalon - afero, kiu bedaŭrinde okazas sufiĉe ofte! Ali- flanke, preskaŭ ne ekzistas parolado, kiu ne enhavus ankaŭ kortuŝajn partojn. Advokato pledanta antaŭ tribunalo, pastro predikanta en preĝejo, politikisto parolanta en parlamento, sciencisto evoluiganta sian penson en akademio, popoloratoro en amaskunveno. . . . ĉiu oratoro regule havas en sia parolado almenaŭ kelkajn partetojn, kiuj direktiĝas pli al la koro ol al la cerbo de la aŭskultantoj. La tono kaj la koloro de tiuj partetoj devas esti adekvata al la enhavo. Se ne, la malpro- porcio mortigas la ideon.

Por ĉiuj aliaj partoj de la parolado - do por tiuj, kiuj estas nek dinamikaj nek kortuŝaj - oni devas uzi la mezajn registrojn, alterne iom altigante kaj malaltigante la voĉon kaj tiel envolvante la vorton en taŭgan muzikon. Precipe dum la rakontaj partoj, dum la vicigado de simplaj pruvoj oni uzu la mezajn registrojn. Nenio estas pli ridinda ol la malproporcio inter ordinara, kelkfoje eĉ banala enhavo, kaj la emfazo de la voĉo. Paroli, ekzemple, pri simpla persona tra- vivaĵo, per alta kaj forta voĉo, akcentante patose ĉiun vorton - impresas vere ne nur ridinde, sed ankaŭ iom stulte. La publiko prave opinias, ke la parolanto ne kapablas distingi malgravaĵon de gravaĵo, ke lia inteligenteco, estante tro

143

modesta, konsideras ian ajn bagatelaĵon mondoskua problemo.

(b) La rapideco de la parolado havas unuarangan signifon por la sukceso. En la ĉiutaga vivo oni renkontas homojn, kiuj parolas tre rapide, sed ekzistas ankaŭ personoj, kiuj esprimas sin tre malrapide. Tio dependas kaj de la naturo kaj de la kutimo. En la nordaj landoj oni kutime parolas pli malrapide ol en la sudaj, sed oni povas trovi ankaŭ en la nordo multajn, kiuj parolas rapide kaj, inverse, en la sudo same tiel multajn, kiuj parolas malrapide.

Ankaŭ inter la grandaj oratoroj troviĝis tiaj, kiuj parolis tre rapide (precipe en Italio) kaj tiaj, kiuj parolis malrapide.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки