diri ke iuj ecoj estas nepre necesaj al la oratoro. Homo muta, balbutanta, forte siblanta tute certe ne povas esti oratoro. Ankaŭ aliaj fizikaj mankoj povas tre malfaciligi la taskon de personoj, kiuj deziras paroli publike. Blindeco, plena aŭ parta surdeco, aŭ alia grava fizika manko povas prezenti seriozajn malhelpojn. La oratoro devas atenti sian aŭskul- tantaron, li devas senĉese rigardi ĝin, vidi ĝiajn reagojn, aŭdi la eventualajn rimarkojn, altrudi iamaniere sian personecon al ĝi. Personoj kun grandaj fizikaj mankoj tion ne povas fari, aŭ ne povas fari komplete. Tial ili havas pli da malfacilaĵoj kiel oratoroj, ol normalaj homoj sen fizikaj mankoj.
2. VOĈO
La ĉefa fizika eco de la oratoro, eco sen kiu orataro ne estas imagebla, estas la voĉo.
Ĝi estas la tuto de sonoj, kiujn produktas la vibrado de la
voĉaj kordoj pro la aerpremo, eligata el la pulmoj tra la laringo en la faringon, kaj de tie tra la buŝo kaj la nazo eksteren. Tiu voĉkrea aparato estas tre komplika kaj delikata. Ĉi tie sufiĉas diri, ke la voĉo estas formata en la laringo, kies kavo estas dividita en du partoj pere de la mallarĝa aperturo de la gloto. En la laringo troviĝas la voĉaj kordoj, konsistantaj el elasta, fibra histo. Multnombraj mukecaj glandoj ekzistas en la membrano de la laringo, speciale en la epigloto. En la laringo troviĝas pluraj muskoloj, kies tasko estas streĉi aŭ malstreĉi, proksimigi aŭ malproksimigi la voĉajn kordojn. Kiam la aero, eligata forte el la pulmoj tra la gloto vibrigas la voĉajn kordojn, tiam ili ritme ekmovi- ĝas kaj pro siaj longeco, larĝeco kaj streĉiteco - principe tute same kiel ĉe la muzikaj instrumentoj - produktas diversajn sonojn. La superglotaj kavoj de la laringo, de la faringo, de la buŝo kaj de la nazo formas la sonorajn skato- lojn, rolas kiel resonuĵoj kaj modifas la tonon. Certe ankaŭ la subglotaj kavoj, nome tiuj de la traheo kaj de la brusto influas almenaŭ parte la kvaliton de la tono, sed ankoraŭ ne estas sufiĉe esplorite en kiu senco precize kaj ĝis kiu grado.
La voĉo posedas difinitajn kvalitojn, kiuj varias ne nur de sekso al sekso, de infanaĝo al plenaĝo, sed ankaŭ de individuo
138
al individuo. Eĉ la sama individuo povas variigi la ecojn de sia voĉo.
Precipe oni distingas la intensecon, la altecon, la tembron kaj la flekseblecon de la voĉo.
La intenseco de la voĉo dependas de la vibra amplitudo, rezulte de la elspirata aerpremo. La alteco de la voĉo dependas de la nombro de vibroj en sekundo (frekvenco) kaj ĝi havas certajn limojn. La voĉkordoj de la infanoj estas pli mallongaj
ol tiuj de la plenaĝuloj. Ĉe la viroj ili estas longaj prok- simume 15 milimetrojn, dum ĉe la virinoj ili estas longaj proksimume nur 11 milimetrojn. Tial la infanoj havas pli altajn voĉojn ol la plenaĝuloj, kaj la virinoj pli altajn ol la viroj. La tembro de la voĉo dependas de la harmoniaj kromsonoj de la eligata ĉeftono. Fine, la fleksebleco de la voĉo dependas de la rapideco, laŭ kiu oni povas ŝanĝi la streĉitecon de la sonkordoj.
Ĉiujn ĉi-kvalitojn de la voĉo la homo povas konscie reguligi ĝis certa grado. Oni povas paroli pli aŭ malpli forte, se oni elspiras pli aŭ malpli intense la aeron el la pulmoj. Oni povas paroli pli aŭ malpli alte, vibrigante pli aŭ malpli ofte (rapide) la voĉkordojn. Same tiel oni povas doni al la voĉo, ĝis certa grado kompreneble, varian koloron. La voĉo povas soni martele bate, tranĉile akre, torente potence, sed oni povas ankaŭ mildigi ĝin al preskaŭ veluraj susuroj. Tiamaniere oni povas doni al tiu fleksebla instrumento la plej delikatajn nuancojn.
La homaj voĉoj dividiĝas je du grandaj kategorioj: la viraj voĉoj kaj la virinaj voĉoj. La viraj voĉoj estas pli profundaj, dum la virinaj estas pli altaj. Ĝenerale, virina voĉo estas proksimume je oktavo pli alta ol la vira. Laŭ la alteco de la voĉa registro, oni dividas la du ĉefajn kategoriojn je tri subkategorioj. La tenora voĉo ĉe viroj kaj la soprana ĉe virinoj estas la plej altaj. La mezaj registroj estas baritono ĉe viroj kaj mezosoprano ĉe virinoj. La malplej altaj registroj estas baso ĉe viroj kaj kontralto ĉe virinoj. Ĉiu el tiuj voĉoj kutime havas la amplekson de dektri aŭ dekkvar tonoj, sed multaj, precipe la gekantistoj, havas pli ampleksajn registrojn. Estas notita eĉ tute nenormala kazo de kantisto, kies voĉa registro estis kvin oktavoj.
Kiu el tiuj voĉoj estas la plej taŭga por la oratoro ?
139
Ŝajnas, ke el ĉiuj voĉoj - kaj viraj kaj virinaj - la plej taŭga estas la baritona. La virinaj voĉoj ĝenerale estas tro altaj, pli malfortaj kaj ne tre sonoraj. El la viraj voĉoj, la tenoro sendube estas tre taŭga por lirika kantado, sed iom laciga por longa parolado. Aliflanke, la baso povas bonege taŭgi por pezaj, gravaj paroladoj, sed ĝi estas maloportuna por la plej granda parto de aliaj paroladoj. Male la baritono, kiu povas kaj leviĝi al registroj de tenoro kaj malleviĝi al tiuj de baso, ŝajnas la plej taŭga oratora voĉo.