Okazis granda popolkunveno sur la ĉefa placo de iu urbo. Ĉ. 100.000 personoj ĉeestis. Amaso da flagoj, pluraj muzikoj, la tuta placo solene ornamita. La oratoro - grava laborista gvidanto - parolis pri la mizero de la laboristoj en la kapitalisma sistemo. Parolante, poste, pri la socialismo, li diris per laŭtega voĉo, akcentante ĉiun vorton: "Sed en la socialismo la laboristoj ne laboras por la interesoj de la kapita- listoj, sed ili laboras por
En alia okazo la oratoro parolis pri la meritoj de konata ŝtatisto. Akcentinte per iom bombastaj vortoj liajn meritojn en la milito kaj post ĝi, la oratoro venis al kulmina parto de sia paroladeto, en kiu devis esti substrekita la homeco de la ŝtatisto, lia proksimeco al la amasoj. Ĝuste tie la oratoro faris grandan eraron. Li diris proksimume: "Ni tamen ne amas lin (la ŝtatiston), ĉar li en nealirebla kastelo, ĉirkaŭita de siaj generaloj kaj konsilistoj, protektata de maŝinpafiloj - kondu- kas nin en
kastelo, ĉirkaŭita de generaloj kaj konsilistoj, protektata de 132
maŝinpafiloj. . . , kion la oratoro tute ne volis diri, sed li volis, verŝajne, aludi al alia/j/ ŝtatisto/j/, kiu/j/ tiel kondutas. Li, do, diris ion, kion li ne volis. Li ne sukcesis trovi adekvatan esprimon al sia penso. Poste li faris alian eraron dirante pri la ŝtatisto, ke li "kondukas en liberon". Evidente, el tia frazo sekvas, ke oni ne estas en libero, se onin iu kondukas tien. Ankaŭ tion la oratoro ne volis diri!!
Estus tre facile fari belan kolekton da tiaj ekzemploj. Tutan libron oni povus skribi pri tio. Tamen, tio ne estas necesa. La du cititaj ekzemploj sufiĉas por montri kiajn erarojn oni faras parolante publike kaj kiel tiuj eraroj povas ŝanĝi la sencon de la penso. Cetere, ĉiu atenta aŭskultanto povas mem kon- vinkiĝi, ke en la plimulto de la publike farataj paroladoj troviĝas sufiĉa kvanto ne nur da lingvaj eraroj, sed ankaŭ da ĉiaspecaj aliaj.
Tio pruvas, ke hodiaŭ, eble pli ol iam antaŭe, estas necese dediĉi al lernado de la parolarto la merititan atenton. Kiel sciate, la retorikon oni ne instruas ankoraŭ en la lernejoj. Tie oni lernas skribi, sed ne paroli. Tamen, en kelkaj landoj oni enkondukis retorikon en parton de la universitatoj. Oni fine ekkonsciis, ke, ekzemple, la devo de advokato estas paroli pri juro, kaj ke ĝis nun al estontaj advokatoj oni, ja, instruis la juron, sed neniu instruis ilin paroli. Tiun mankon oni nun klopodas kelkloke forigi. En Sovetunio oni instruas retorikon en la vesperaj kursoj. En kelkaj britaj kolegioj ĝi estas studobjekto. En Francio ekzistas privataj lernejoj de parolarto. Ankaŭ en aliaj landoj oni komencas interesiĝi pri la afero.
Ekestas, do, principa demando ĉu la parolarton oni povas ellerni.
Malnova estas la latina eldiro, ke la poeto naskiĝas kiel poeto kaj ke la oratoro fariĝas oratoro:
poeto kaj ke la studo ne povas anstataŭigi la talenton en poezio. Kontraŭe, oratoro oni povus fariĝi nur per lernado, eĉ ne havante talenton. Tiu opinio estas erara. Sendube, talento estas necesa por kiu ajn artobranĉo. Sendube, sen talento oni povas fariĝi nek poeto, nek pentristo, nek skulp- tisto. Sed sen talento ankaŭ oratoro oni ne povas fariĝi.
133
Almenaŭ ne granda oratoro. Same tiel sendube! Kaj same kiel oni lernas kaj studas ĉiujn artobranĉojn, same tiel la personoj, kiuj havas oratoran talenton, devus studi retorikon por eliri el la kadroj de nur talentaj parolantoj, por fariĝi veraj oratoroj. Sekve, estas preferinde diri, ke la oratoro kaj naskiĝas kaj fariĝas:
La parolarto grave distingiĝas de la aliaj artobranĉoj, kiuj uzas la lingvon. Ĝi estas la sola arto, kiu estas publike kreata kaj el forma kaj el enhava vidpunktoj. Poeto laboras hejme aŭ aliloke, sed ĉiam solece. Li skribas siajn versojn, legas kaj relegas ilin, korektas la netaŭgaĵojn, forstrekas kaj alskribas, kaj li havas ĉiam la eblecon deŝiri ĉion, se li ne estas kontenta kun la rezultoj de sia laboro. Kiam poeto presigas sian verkon, li ne kontaktas senpere kun la publiko. La publiko legas ĝin tia, kia ĝi estas presita. La publiko tute ne scias kaj ne povas scii kiom la poeto laboris, suferis, ĝojis, ekscitiĝis, kiam li verkadis ĝin. La samon oni povas diri pri novelisto, romanisto kaj ĉiu ajn alia verkisto.