Читаем Retoriko полностью

Multaj grekaj kaj aliaj helenismaj oratoroj kaj retoroj translokiĝis en Romon, kie ili provis sian fortunon. Baldaŭ ili tie fondis proprajn lernejojn pri la parolarto kaj estis kon- siderataj kiel majstraj specialistoj en tiu fako. La junularo de Romo vizitis iliajn lernejojn kaj atente sekvis iliajn instruojn. Inter tiuj instruistoj elstaran lokon okupis Herma- goro (Hermagoras) el Temno (Temnos), retoro de la rodia skolo kaj instruisto de la parolarto en Romo dum la unua duono de la unua jarcento. Li kontraŭbatalis la bombastan stilon de la azia skolo, kiu estis trovinta imitantojn en Romo. La ĉefaj trajtoj de aziismo estis: troigo de ĉiaspecaj retorikaj figuroj kaj aliaj ornamaĵoj, monotoneco de la ritmo kaj enmeto de vortoj nur por atingi pure ritmajn efikojn, super- flua patoso. Hermagoro ellaboris novan retorikan sistemon, kiu konsistis el la parolartaj spertoj antaŭ Aristotelo kaj el la filozofia retoriko de la granda pensulo. Tiu lia retoriko, kiun oni povas nomi skolastika, havis por la parolarto de Romo proksimume la saman signifon, kiun la laboro de Izokrato havis por Ateno. Hermagoro kontraŭis ankaŭ la aziisman koncepton, laŭ kiu la oratora kapablo estas nur afero de praktikado, kaj reatentigis pri la neceso studi serioze retorikon.

Tiele la greka retoriko transplantiĝis en Romon, kie ĝi reekfloris en la verkoj de Cicerono, same kiel Demosteno unu el la plej grandaj oratoroj de ĉiuj epokoj. Tamen, diference de Demosteno, Cicerono ne posedis tiujn kuraĝon, honestecon kaj sincerecon, kiuj ornamis la karakteron de la Atenano en tiel alta grado.

126

M. T. Cicerono (106-43) akiris grandan erudicion. Kiel junulo li interesiĝis pri literaturo, lernis dialektikon kaj juron, studis la grekan filozofion. Retorikon li lernis unue de Molono el Rodio. Poste, vojaĝinte multe en diversaj landoj kaj larĝi- ginte konsiderinde sian kulturon, li reiris al Rodio kaj denove studis retorikon sub la gvidado de Molono. Cicerono mem rekonas, ke li multe ŝuldas al Molono, kiu liberigis lin de aziismo, tiam laŭmoda en Romo. Dum sia vivo Cicerono faris grandan nombron da paroladoj: la unuan, kiam li havis 25 jarojn. El tiuj paroladoj kelkaj neniam estis eldiritaj tiel, kiel ili estas postlasitaj. Cicerono kutimis prepari la skeleton de la parolado. Se li trovis ĝin sukcesa, li poste skribis ĝin komplete.

Retorikon Cicerono analizis en tri verkoj: "Pri la Oratoro" (De Oratore), "Brutus" kaj "Oratoro" (Orator). En la unua, konsistanta el tri libroj, li pritraktis la esencajn studojn, kiujn bezonas la oratoro, la objekton de la parolado, la formon de la oratoraĵo kaj la elokucion. En "Brutus" estas prezentita la historio de la parolarto en Romo. La verko "Oratoro", dediĉita al M. Brutus, priskribas la perfektan oratoron. Cicerono finis sian tutan verkaron pri retoriko per la konkludo, ke vere perfekta oratoro devas samtempe esti perfekta homo. Tial ankaŭ li opinias, ke sen altaj moralaj kvalitoj ne eblas fariĝi granda oratoro. La verkoj de Cicerono pri retoriko estas eĉ hodiaŭ legataj kun multe da intereso.

La sama penso pri la necesa perfekteco de la oratoro kiel homo estas trovebla ĉe Kvintiliano (M. F. Quintilianus, 35-95), alia fama instruanto de la parolarto en la antikva Romo. En sia granda verko "De Institutione Oratoria" lia elirpunkto estas, ke "oratoro estas bona homo, lerta en parolado" kaj li klarigas kiel tiuj du ecoj - boneco kaj parollerteco - devas esti sisteme evoluigataj ekde la infanaĝo por krei bonan oratoron. Lia verko, kvankam ĝi posedas bonajn kvalitojn kaj estas tre multe citata ĝis niaj tagoj, apartenas jam al la periodo de dekadenco.

Kun la falo de la respubliko la retoriko kaj la parolarto komencis degeneri. Sub la imperio la retoriko fariĝis profit- dona metio, dum la parolarto malsupreniris al la nivelo de 127

ordinara rutino. En la unua jarcento de la kristana erao oni ankoraŭ trovas grandajn majstrojn. Inter ili estas unuavice menciinda Dionizo el Halikarnaso, greka historiisto kaj instruanto de retoriko, kiu laboris dum la regado de Aŭgusto. Estas certe, ke al li apartenas la verkoj "Komentarioj pri la Atikaj Oratoroj" kaj "Pri la Admirinda Stilo de Demosteno". Kelkaj atribuas al Dionizo ankaŭ la faman verkon "Traktato pri la Sublimo", kies aŭtoro estas fakte nekonata. Aliaj atribuas tiun verkon al Longino (Longinus, 213-273), greka retoro kaj filozofia kritikisto. Longino estis priskribata kiel "vivanta biblioteko kaj iranta muzeo" - tiel granda estis lia klereco. En "Pri la Sublimo" estas ĝenerale pritraktitaj la principoj de impresa kaj efika stilo. Aliaj konataj nomoj el la unua jarcento estas Seneko la Patro kaj lia filo L. A. Seneko (4-65), kiu famiĝis kiel oratoro en la kortumoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки