Читаем Retoriko полностью

Bona oratoro parolas ne nur per vortoj. Li esprimas sin ankaŭ per sia tuta sinteno, sed precipe per la okuloj, la trajtoj de la vizaĝo, la manoj. Lia mieno povas esprimi severecon, gajecon, kompaton, fieron, doloron, ĝojon. . . . Estas nature, ke, laŭ la enhavo de la parolado, la aspekto de la oratoro ŝangiĝas. Dum funebra parolado, evidente, oni ne povas havi brile ridetantajn okulojn. Farante tostan paroladeton ĉe geedziĝfesto, la oratoro ne havos malgajan mienon.

Ĉio ĉi estas tiel klara, ke ŝajnas superflue aparte akcenti ĝin. Tamen, okazas sufiĉe ofte, ke personoj parolantaj publike, ĉu pro la nervostreĉiteco, ĉu pro aliaj kaŭzoj, havas tian

vizaĝesprimon kaj tian sintenon, kiuj tute ne respondas al la enhavo. Dum grava kaj solena kunveno unu el la parolintoj elvokis la teruraĵojn de la pasinta milito. Parolante pri la milionoj da mortigitoj, li havis ridantan vizaĝon, tenis la manojn en la poŝoj, dum la gamboj estis larĝe disigitaj. Tia sinteno prave indignigis la publikon. Ĝi estis ne nur nekonvena, sed ankaŭ maldeca.

La ĉefa helpilo de la oratoro estas la manoj, precipe la dekstra mano, kiun la antikvaj retoroj nomis "telum oratoris" - la sago de la oratoro.

La ĉefa ĝenaĵo por malbonaj oratoroj estas denove la sama organo - la mano. Multaj personoj, parolante publike, ne scias kion fari per la manoj, kien meti ilin. Ili tenas la manojn sur la dorso, aŭ - plej malbone - en la poŝoj, aŭ svingas per ili tute sensence, aŭ ludigas ilin per iu krajoneto, aŭ faras kion ajn, nur ne tion, kion ili devus fari en la koncerna momento. Ĉar se ion oni devas lerte uzi, tio estas la manoj. Kaj, kiel konvena uzado de la manoj plifortigas la sencon de la vortoj kaj altigas la nivelon de la tuta parolado, same tiel misuzo de la manoj povas tre ĝeni la efikon de la parolado. Kelkfoje tia misuzo povas eĉ detrui la tutan paroladon. Parolanto, kiu la tutan tempon, de la komenco ĝis la fino, sensence svingegus

161

siajn manojn kiel remilojn, povus facile kaŭzi ridon. En ĉiu okazo, malgraŭ la inteligentaj argumentoj, la atento de la publiko alkroĉiĝos al la manoj kaj post kelka tempo gi ne plu sekvos la enhavon de la parolado.

Pro la graveco de la manoj, ĉiuj retorikoj studas ilian oratoran uzon tre atente. La antikvaj retoroj konsilis teni la manojn senĉese en alteco inter la zono kaj la okuloj. Ili mal- konsilis levi la manojn super la kapon, aŭ mallevi ilin sub la zonon. Sendube, tiu konsilo, kiel ĝenerala regulo, estas bona. Ĝi respondas al postuloj de estetiko, ĝi, cetere, estas adekvata al la principoj koncernantaj la voĉon. Tamen, ĝi ne estas absoluta. Kelkfoje, ekzemple en la rezignaciaj partoj de la parolado, oni povas tre bone lasi la manojn morte pendi laŭlonge de la korpo. Alian fojon, precipe en momentoj tre ekscitaj, oni povas ilin levi ankaŭ super, eĉ tre super la nivelon de la kapo. Ĉiam gravas la enhavo de la parolado, ĝia karak­tero, la animstato (elvokita precipe de la antaŭaj parolad- partoj) de la publiko. Se la enhavo rilatas al scienca temo, al simpla rakontado, al prezentado de pruvoj kaj al similaj "trankvilaj akvoj", la uzado de la manoj estu ĝenerale tre modesta kaj neniam ili patose leviĝu tro alten. Male, en viglaj politikaj diskutparoladoj, dum solenaj paroladoj antaŭ granda publiko, kelkfoje - sed fakte nur kelkfoje - en gravaj procesoj kaj en similaj okazoj, oni povos havi pli larĝajn gestojn: la manoj - akompanante la fortigon kaj altigon de la voĉo - pro la ĉiam pli impeta argumentado leviĝas iom post iom ĝis ili atingas, en la plej kulmina momento, la plej altan pozicion.

Ĉu la fingroj estos fermitaj en pugno, aŭ ili estos kunigitaj sed ne en formo de pugno, aŭ nur la montrofingro elstaros, aŭ oni tenos ilin dise unu de la alia - ĉio ĉi dependas de la koncerna enhavo. Pugno konvenas por tre forta argumentado, por elmontro de senkompromisa starpunkto; la fingroj tenitaj maldise taŭgas por trankvila eksplikado, precipe en akade- mioj, universitatoj kaj aliaj sciencaj institucioj; la elstara montrofingro de la dekstra mano estas uzebla por aparte substreki difinitan vorton, por montri la realan aŭ abstraktan kontraŭulon, ĝenerale por ricevi pikan nuancon; maldise, iom kurbe tenitaj fingroj, kun samtempa larĝigo de la manoj tre

162

konvenas por akompani vortojn, kiuj celas elvoki larĝajn homecajn aŭ religiajn sentojn (la pastroj, ekzemple, tre ŝatas tiun fingropozicion dum la predikoj).

Komence de la parolado, dum la tuta enkonduka parto, estas bone uzi tre malmulte la manojn. Oni povas ilin teni apogitaj sur la pupitro, se tiu ekzistas, aŭ sur la tableto, se ĝi ne estas tro malalta kaj tial devigus la oratoron tro kurbiĝi. Oni povas, en la komenco, teni la manojn ankaŭ kunigitaj en la alteco de la zono. Nekonvene estas teni la manojn en la poŝoj aŭ malantaŭ la dorso. Estas preskaŭ neeble teni ilin pendantaj laŭlonge de la korpo, krom en la supre menciita okazo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки