Ankaŭ ekster tiaj okazoj, la ĝenerala kulturo povas tre bone servi la oratoron. En ĉiu ajn parolado li ĉiam povas ĝin utiligi por trafe, tuj respondi al eventualaj rimarkoj de iu aŭskultanto aŭ de la kontraŭulo; li povas fari spritajn aludojn, aŭ belajn komparojn; li povas citi famajn aŭtorojn aŭ eldirojn de konataj personoj. Entute, li havos grandajn eblecojn por ornami la paroladon, por ĝin vivigi, por fari ĝin interesa.
Se la ĝenerala kulturo de la oratoro devas esti kiel eble plej
larĝa, lia speciala kulturo devas esti kiel eble plej profunda. Ĉiu oratoro devas ĝis la plej alta grado koni sian propran fakon. Ne estas imagebla oratoro, kiu parolus pri juro ne konante sufiĉe bone juron; ne estas imagebla oratoro, kiu parolus pri kiu ajn temo - pri medicino, tekniko, arto, teolo- gio, filozofio, politiko, lingvo. . . . aŭ Esperanto - se li ne konas sufiĉe kontentige la koncernan fakon. Ne povas neju- risto oratori pri juro, nek laiko prediki en preĝejo. De la oratoro oni postulas plenan fakecon ĉiam, kiam li parolas pri faka temo.
Tial, paralele kun la ĝenerala kleriĝo, la oratoro dediĉu la plej grandan atenton al siaj fakaj studoj. Neniu nova atingo, neniu nova direkto estu nerimarkita kaj nestudita de li. Kiam la oratoro preparas paroladon pri aparta problemo el sia fako li tiun problemon trastudu ankoraŭ pli profunde. Li refreŝigu la antaŭan scion kaj akiru novan. En la momento de la parolado li nepre devas plene estri la temon, ĉar li estas tiu, kiun la publiko venis aŭskulti. La publiko prave supozas, ke li scias pri la afero pli multe ol ĝi, aŭ almenaŭ, ke li povas lumigi la problemon el iu nova vidpunkto. Tiun ĉi supozon,
168
cetere tre avantaĝan por la oratoro, li devas konfirmi per la enhavo de sia parolado, per sia bona kono de la priparolata afero.
La speciala kaj ĝenerala kulturoj de la oratoro estas antaŭ- kondiĉoj por bona parolado el enhava vidpunkto. La persona klereco de la oratoro - kaj la konscio pri tiu klereco - donas al li la necesan certecon. Ĝi multe helpas al li akiri la t.n. oratoran kuraĝon. Krome, la klereco de la oratoro grandigas lian aŭtoritaton en la okuloj de la publiko kaj tial liaj pensoj fariĝas pli fortaj kaj pli facile akcepteblaj.
2. LINGVA KULTURO
Jam plurfoje estas akcentita la granda graveco de la lingvo por la parolarto. Ĉiu oratoro devas tre bone koni la lingvon,
en kiu li parolas publike. La lingvoscio de la oratoro multe dependas de lia ĝenerala kaj speciala kulturoj. Ju pli klera li estas, des pli da vortoj li konas. Sed el vidpunkto de la parolarto, ne gravas nur la kvanto da vortoj, sed ankaŭ, kaj precipe, ilia taŭga uzado. Same tiel estas grava la korekta apliko de la gramatikaj reguloj. Oratoro, kiu parolas malbone la lingvon, ĝenas la aŭskultantojn, riskas miskomprenojn, estas devigata oferi multajn belajn pensojn pro la nesufiĉa kono de la koncerna lingvo. Ĝenerale li lasas la impreson de neklera persono.
La oratora stilo estas pli vigla, pli elstara ol la ordinara stilo. Apartan viglecon donas al ĝi la retorikaj figuroj. Al la vortoj aŭ al la penso oni donas specialan, iom deturnitan sencon kun la celo pli trafe, pli efike elvoki la deziratan sencon.
Inter la figuroj oni distingas la vortofigurojn de la penso- figuroj. La vortofiguroj plivastigas, pliampleksigas, aŭ detur- nas, laŭ difinita maniero, la kutiman signifon de la vortoj; tiel oni atingas certan efekton, pli fortan ol se oni uzus alian vorton kun la ordinara senco. La pensofiguroj konsistas en turniĝo de la pensoj, sendepende de la uzataj esprimoj.
Ĉiuj retorikaj figuroj havas la celon igi la ideon pli klara, pli sentebla, pli palpebla; aliflanke, ili ofte celas frapi la atenton de la aŭskultantoj per siaj originaleco, ĝusteco,
169
trafeco. La figuroj altigas la nivelon de la parolado, tuŝas la korojn, vigligas la spiritojn. Ili donas sangon kaj koloron al la ideoj. Modeste, sed bone uzataj, ili plibeligas la paroladon.
Jen la ĉefaj retorikaj figuroj:
(a) VORTOFIGUROJ. - Ili estas tre multnombraj. La plej oftaj estas: