Читаем Retoriko полностью

La antitezo estas unu el la plej belaj retorikaj figuroj. La esenca elemento de beleco estas la kontrasto. Ĝi reliefigas la formojn kaj akcentas la kolorojn en la naturo kaj en ĉiuj artobranĉoj. Same tiel ĝi estas ankaŭ bonega rimedo por reliefigi la ideojn: La vivo de herooj riĉigas la historion, kaj la historio plibeligas la vivon de herooj.

Apostrofo (greke apostrofe) estas figuro, per kiu oni interrompas sian penson, por direkti sin al personoj, kiuj ne ĉeestas aŭ al senvivaj objektoj. La oratoro sufiĉe ofte uzas apostrofon. Neniu alia figuro estas tiel konvena por esprimi la pasion kaj por transplanti ĝin en la korojn de la aŭskul- tantoj, kiel ĝuste la apostrofo. La oratoro, ne povante plu regi siajn sentojn eksplode elverŝas ilin. Preskaŭ forgesante sian publikon, li direktas sin vigle al personoj neĉeestantaj,

174

al mortintoj, al dioj. Li vokas ilin kiel atestantojn pri la vereco de ĉio, kion li diras, kion li sentas. Lia ekscito estas kulmina. Lia inspiroforto profunda.

La du plej grandaj oratoroj de la antikva mondo - Demos- teno kaj Cicerono - postlasis belegajn ekzemplojn de apostro- foj. Menciinda estas la apostrofo de Demosteno al la Grekoj, mortintaj por la patrolando sur la kampo de Maratono. Same tiel konata estas la apostrofo de Cicerono al la famaj Roma- noj por interesigi ilin pri la sorto de sia kliento Milono (en la parolado "Pro Milone").

3) Eksklamacio (latine exclamatio) servas por esprimi in- dignon, koleron, admiron, timon, miron kaj similajn fortajn sentojn. La oratoro, cedante al spontana impulso, forlasas sin al tre viva sento de ĝojo, surprizo, furiozo. La eksklamacioj kutime komenciĝas per iu interjekcio: Ho! Ve! Fi! k.a. Ili ĉiam estas eldirataj per pli alta kaj pli forta voĉo, krom se temas pri rezignaciaj eksklamacioj, kiuj povas esti tre bone eldiritaj per voĉo profunda kaj malforta.

La eksklamacioj estas sufiĉe oftaj en paroladoj tre solenaj. Ili donas al la parolado patosan karakteron. Tial ili povas esti uzataj nur post la spirita preparo de la publiko al tia patosa parteto. Kutime, do, ili troviĝas ĉe la fino de oratora periodo: "Ho dioj, kiel lin Cezaro amis!" (el la jam citita parolado de Antonio).

Epifonemo (greke epifonema) estas aparta kategorio de eksklamacio, eldirita per tuta frazo. Ĝi entenas profundan penson aŭ ĝeneralan maksimon, kiel rezulton de la antaŭa rezonado. Jen ekzemplo: "Kaj la vizaĝon volvinte en mantelo, ĉe la bazo de la Pompeo-statuo, kiu sangverŝis dume, jen Cezaro la granda falis. Ho kia falo, miaj samlandanoj! Falegis tiam mi kaj vi, ni ĉiuj, dum la sanga perfido baŭmis venke!" (el parolado de Antonio super la kadavro de Cezaro, vidu la Aldonon); aŭ: "Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!" (el parolado de D-ro Zamenhof ĉe la kon- greso en Bulonjo-sur-Maro).

La retorika demando estas tia demando, kiun la oratoro faras al publiko aŭ al kontraŭulo, sed al kiu li aŭ tute ne aten­das respondon, aŭ mem donas la respondon, aŭ la respondo

175

venas de la kontraŭulo aŭ de la publiko en formo de aplaŭdoj,

krioj, neado k. s. La retorika demando ne nur vivigas la stilon, sed ankaŭ, precipe se la publiko reagas, vivigas kaj ekscitas la tutan atmosferon de la parolado. En sia parolado Brutus starigas plurajn demandojn al la publiko, kaj li finas tiun parton per la demando: "Kiu el vi estas tiel malnobla, ke li ne amas sian patrujon ? Se iu, li parolu, ĉar lin mi ofendis!". Ĉi tie la publiko devus reagi, sed Brutus, iom nelerte, anstataŭ fakte fari paŭzeton por doni al la publiko la tempon respondi, mem daŭrigas dirante: "Mi paŭzas por 1a respondo". Nun la publiko reagas, sed la efekto ne estas tiel bona, kiel ĝi povus esti sen la lasta frazeto de Brutus. Antonio, multe pli lerta oratoro ol Brutus, ankaŭ starigas plurajn demandojn al la publiko. Sed li lasas tiujn demandojn neresponditaj, aŭ li lerte elvokas spontanan respondon de la aŭskultantoj ([31]).

Komunikacio (latine communicatio) estas tia demando, per kiu la oratoro kvazaŭ konsultus la juĝistojn aŭ la kontraŭulon, por devigi ilin favore respondi al lia tezo: "Kion, do, estus devinta fari la akuzito?". La respondo, pro

la antaŭa argumentado, devas esti, ke la akuzito nepre ne povis agi alie ol li fakte agis.

Sub komunikacio oni komprenas ankaŭ la identigon de la oratoro kun la defendata afero aŭ persono, ekzemple se advo- kato, parolante pri sia kliento, diras: "Oni akuzas nin. . . . "

Enumeracio (latine enumeratio) estas tre ofta penso- figuro: la oratoro mallonge resumas ĉiujn ĉefajn rezultojn

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки