de la antaŭa argumentado por prezenti ilin ankoraŭfoje en bela ordo kaj tiel pli forte trafi la spiritojn. En la sama parolado oni povas plurfoje uzi enumeracion. Estas eĉ konsi- linde tion fari post ĉiu parto, enhavanta plurajn argumentojn, aŭ traktanta plurajn flankojn de la problemo. Por ke la enumeracio estu trafa, oni observu jenajn regulojn: 1) la resumo, estu tre mallonga; 2) oni ne ripetu la argumentojn, sed nur la rezulton, do la konkludon de la argumentado; 3) unu fakto senpere sekvu la alian, tiel ke ili logike viciĝu unu post la alia; 4) la ĝenerala ideo, la plej forta konkludo, devas troviĝi ĉe la fino de la enumeracio.
li tamen pravas. La figuro estas bona por montri toleremon kaj tiel akiri la simpatiojn de la aŭskultantoj. Ĝi, cetere, taŭgas ankaŭ por resti en la kadroj de la ĉefaj argumentoj, por ne perdi la tempon diskutante ne tro gravajn aferojn. Oni memoru, ke ofte la kontraŭulo intence akcentas bagatelaĵojn kun la celo devojigi la oratoron al sfero negrava, kaj por bati lin des pli facile sur la ĉefa batalkampo.
ĉe la fino. Ĉe enumeracio temas pri resumado de la antaŭaj konkludoj surbaze de la antaŭa argumentado; la gradacio ne estas resumo, sed tute simpla laŭgrada vicigo de ideoj: "Zamenhof estis
la aŭskultantoj forgesos la ĉefan penson. Eĉ pli, la oratoro mem povas troviĝi en embaraso: li, eble, ne scios reveni al sia forlasita ideo!
177
fortigas la penson, sed kun la celo komprenigi pli ol oni fakte diras. Litoton oni precipe uzas por maski modestecon. Antonio diras en la citita parolado:
La retorikaj figuroj donas aromon al la parolado. Sendube! Sed oni ĉiam memoru, ke tro da spico faras la manĝaĵon malbongusta! Nur modesta utiligo de la figuroj, utiligo adekvata al la enhavo de la parolado kaj al ĉiuj eksteraj cirkonstancoj, estas vere bona. Kiom da figuroj kaj kiujn el ili la oratoro uzu, oni ne povas diri. Tio dependas de lia persona gusto kaj bontrovo. Granda oratoro fariĝos pli granda per taŭga uzado de la retorikaj figuroj. Malbona oratoro
122
montriĝos ankoraŭ pli malbona, se li malbone utiligos ilin! ( ).
3. TRIOBLA INTELEKTA AKTIVECO
La intelekta aktiveco de la oratoro estas sintezo de memoro, atento kaj fantazio. La unua direktiĝas al la pasinteco, la dua
al la estanteco, dum la tria kree imagas la estontecon.
Temas, kompreneble, pri vera, klasika oratoro, kiu ne legas sian paroladon, antaŭe jam plene kunmetitan, sed kiu libere evoluigas antaŭ la publiko siajn pensojn.
Tia oratoro, sendube, preparas sian paroladon. Li mobilizas sian tutan scion, li koncentriĝas al la temo, ordigas la faktojn kaj argumentojn, vicigas ilin, pripensas la eblajn figurojn, kreas la tutan paroladplanon. Pri tio la oratoro, kiel ni vidos, kutime faras notojn.