La honesteco postulas, ke la oratoro ne nur konvinke kaj entuziasme parolu pri la elektita temo, ne nur ke li sentu la pravecon de siaj ideoj, sed ke en sia publika kaj privata vivo li agu laŭ la ideoj, kiujn li esprimas en sia parolado. Ĝuste tiu eco distingas la oratoron de ordinara demagogo, de menso-
184
gulo kaj trompulo, kiu nur ekscitas la pasiojn de la aliaj, sed mem agas kontraŭe, faras la malon de tio, pri kio li parolas.
Estas homoj, kiuj, parolante publike, postulas de la aŭskul- tantaro oferojn por atingi iun celon, sed kiuj mem nenion oferas por la sama celo. Aliaj en siaj paroladoj luktas por la justeco, por la libereco, por la egaleco, sed ili mem, en la ordinara vivo, estas nek justaj, nek liberemaj, nek ili kondutas egalece kun siaj kunuloj. Tiaj personoj ne estas bonaj oratoroj, ĉar al ili mankas la necesa oratora moralo: la honesteco. Estas malhoneste defendi iun starpunkton per vortoj, sed ne per siaj agoj.
La oratora honesteco ne estas, do, ia abstrakta honesteco nek la honesteco formulita de kiu ajn filozofia skolo, sed honesteco tute konkreta, apartenanta ĝuste al la konkreta oratoro. Liaj vortoj tute simple, devas respondi al liaj agoj. Se tiu harmonio ekzistas, tiam la oratoro agas honeste, kvan- kam, eble, liaj ideoj ne plaĉas al tiu aŭ alia aŭskultanto, kvankam lia starpunkto estas konsiderata, en kelkaj medioj, kiel malbona aŭ malkorekta.
Tute ne temas ĉi tie pri la moraleco de la parolado mem. Ĝenerale malmorala parolado, nome tia parolado, kiu en difinita epoko devas esti juĝata kiel malmorala en ĉiuj socita- voloj fare de la grandega plimulto de la popolo, tute ne povas esti konsiderata kiel oratoraĵo. Pri tiaspecaj paroladoj la retoriko tute ne okupiĝas. Temas pri aliaj paroladoj, kiuj ĉiam, almenaŭ en iuj sufiĉe fortaj sociaj medioj, estas kon- siderataj kiel moralaj laŭ siaj enhavo kaj celo. La oratora honesteco postulas, ke la oratoro konformiĝu en sia konduto al la enhavo de tia bona parolado el morala vidpunkto.
Ĉu tiaspeca honesteco estas vere ĉiam ebla ? Ĉu, ekzemple, advokato pledanta por granda krimulo, konformiĝas al tiu postulo ?
Unuavide ŝajnas, ke tio ne estas ebla. Se oni supraĵe rigardas la aferon, oni facile opinias, ke defendi krimulon signifas identiĝi kun lia krimo, do, agi malmorale, malhoneste.
Tamen, iom pli profunda analizo montras, ke ne ekzistas tia krimulo, kiu ne havus almenaŭ kelkajn bonajn ecojn. La koncepto pri la krimo konsistas el du elementoj : el la
185
priskribo de la krimo en la leĝo kaj el la fikso de la puno. Ne ekzistas krimo, kiu ne estus tiel difinita. La priskribo estas ĉiam preciza, konstanta, nevaria :
La tasko de advokato-oratoro ne estas defendi la krimon,
sed defendi la akuziton. Antaŭ la juĝistoj troviĝas kaj la farita ago (eble krimo) kaj la tuta personeco de la aginto. Se la devo de la prokuroro estas trovi en la ago la elementojn de la krimo, la tasko de la advokato estas trovi en la sama ago la elementojn, kiuj ekskludas la krimon, aŭ kiuj mal- gravigas ĝin. Tiu tasko estas alte morala. Ĝi ebligas la korek- tan kaj justan juĝadon. Se estas morale puni la krimon, estas almenaŭ tiom morale helpi al liberigo de homo maljuste akuzita, aŭ al mildigo de la puno, tro severe postulita !
La oratora honesteco enhavas ankoraŭ unu gravan ele- menton : la veremon. Ne estas granda oratoro tiu, kiu konscie eldiras malveraĵojn, kvankam, eble, tio estas farita en la plej bela formo, laŭ ĉiuj, plej klasikaj retorikaj reguloj. La klopodoj de la oratoro studi ĉiujn retorikajn eblaĵojn por doni al la parolado kiom eble plej grandan efikon, estas noblaj, se tiuj klopodoj estas metataj en la servon de la vero. Male, se malhonestulo utiligas la retorikan teknikon por semi mensogojn, li agas malhoneste. Tia persono sukcesas unu aŭ du fojojn trompi sian publikon. Sed, kiam oni konstatos, ke li konscie eldiras malveraĵojn, ke li ne sentas la paroladon kiel sian, ke li ne agas tiel, kiel li parolas, la publiko pli aŭ malpli frue forĵetos kun indigno liajn ideojn. Kaj, poste, eĉ 186
se li iam parolos verece, eĉ se en sia parolado li esprimos iun veron, oni ne plu kredos al li. La malveremo de la oratoro estas mortiga por la parolado.