Читаем Retoriko полностью

En la momento de la parolado mem, la timtremo mani- festiĝas diversmaniere. Mallertaj oratoroj ne povas kaŝi la tremadon de la manoj (plua kaŭzo por teni ilin ie firme !) kaj de la voĉo. Ilia vizaĝo fariĝas nervoza grimaco. Ilia tuta sinteno montras profundan ekscitiĝon. Ne malofte eĉ la lango estas paralizita kaj la buŝo ne kapablas eligi artikigitan sonon !

Peza, turmenta situacio ekestas tiam ne nur por la oratoro, sed ankaŭ por la publiko. Eĉ se ĝi ne simpatias lin, tamen en tiaj okazoj kompataj sentoj vekiĝas. La aŭskultantoj dezirus iel helpi la oratoron : aŭdiĝas tusetado por altiri lin al la realaĵo, rimarkeblas moviĝado, susurado. . . . kaj eĉ aplaŭdoj. Nur por savi la situacion ! Ofte nenio helpas kaj la afero estas definitive fuŝita. Se, tamen, la oratoro, post

momenta hezitado, sukcesas retrovi sin mem, tuj la atmosfero pliheliĝas. Lia voĉo fariĝas klara, liaj gestoj firmaj, dum la publiko komencas libere spiri.

Ĉe bona oratoro la publiko neniam rimarkas timtreman ekscitiĝon. Neniam iu el la aŭskultantoj venas al ideo, ke sub la trankvila aspekto de la oratoro, kaŝiĝas profundaj

189

emocioj; ke tia oratoro povus halti, konfuziĝi, balbuti. Tute simple, oni fidas al li, oni aŭskultas lian paroladon, sekvas liajn pensojn, aprobas aŭ malaprobas, sed oni ne havas timon por li ! Kreiĝas tiel iu agrabla agordo, kiu grandparte ebligas tiun mirindan konversacion inter la oratoro kaj lia publiko, kia estas la publika parolado. Male, se al la oratoro mankas la kuraĝo, se la publiko tion rimarkas, ekestas ia nervozeco, kiu en ĉiu okazo treege ĝenas kaj la oratoron kaj la publikon, kaj kiu povas eĉ finiĝi tre malbone.

Ĉu la timtremo estas forigebla? Ĉu oni povas akiri la ora- toran kuraĝon ?

La timtremo estas neniam plene forigebla. Oni povas ĝin nomi ekscitiĝo, aŭ emociiĝo aŭ alimaniere, fakte ĉiam temas pri iaspeca timtremo. Kaj ne ekzistas oratoro, kiu ĝin ne havus almenaŭ en la plej modesta kvanto. Eĉ pli: estas bone havi iom da timtremo. Ĝi iel ekscitas la nervojn, laborigas la cerbon, levas la oratoron en staton de iaspeca malforta ekstazo. Ĉio ĉi faras, ke lia memoro, lia atento kaj lia fantazio funkcias pli bone. Iom da timtremo, do, helpas al la oratoro mobilizi ĉiujn funkciojn de la intelekto. Ĝi ne estas danĝera, sed utila. Ĝi estas la timtremo de grandaj oratoroj, timtremo ne rimarkebla de la publiko, timtremo fekunda. Ĝi neniam povas konfuzi la oratoron, malkuraĝigi kaj paralizi lin.

La alia timtremo, nome tiu, kiu ĝenas, estas tre danĝera. Tiun timtremon oni devas forigi. Studado de retoriko, serioza preparo de la parolado, ripetado de la ĉefaj pensoj en si mem, notado de la ĉefaj punktoj - ĉio ĉi kreas ĉe la parolonto la konscion, ke li bone regas la temon, ke nenia speciala malagra- blaĵo povas al li okazi. Tiu konscio samtempe firmigas lian pozicion rilate la publikon. La oratoro havas la certecon, ke li konas pli bone la aferon, ol la publiko. Tio kreas la necesan memfidon, kiu kaŭzas la kuraĝon.

Aliflanke, por forigi la timtremon estas tre konsilinde ekzerciĝi kiom eble plej multe. La komencantoj ekzerciĝu en sia ĉambro aŭ en alia loko, kie ili ne estas videblaj. Ili provu eldiri la tutan paroladon laŭte kaj ili imagu, ke publiko aŭskultas ĝin. Multaj grandaj oratoroj agis tiel en la komenco! Kelkfoje ili eĉ metis antaŭ sin plurajn vicojn da seĝoj, por

190

ke ilia fantazio pli facile povu imagi la publikon !

La paroladojn oni faru unue en malgrandaj rondoj de amikoj, kamaradoj, kolegoj. Poste, kiam la juna oratoro konstatos, ke li havas sufiĉan kuraĝon, li povos iri antaŭ la pli larĝan publikon. Tiu praktikado ĉiam pli kaj pli firmigos la kuraĝon de la oratoro, tiel ke fine li ricevos la necesan sekurecon.

En la Esperanto-movado oni havas bonegan okazon ekzer- ciĝi en la societoj. Bedaŭrinde tro ofte oni nur legas diversajn kunmetaĵojn, anstataŭ libere eldiri ilin. Oni komencu tie per simpla rakontado de anekdoto, de vojaĝimpreso, de iu ajn interesa okazaĵo. Tio estas tre facila. Poste oni transiru, iom post iom, al pli komplikaj temoj, kiuj postulas pli grandajn streĉoin kaj ĉiam pli proksimiĝas al tipa parolado. Se en la societo troviĝas lerta oratoro, li helpu la komencantojn per konsiloj, kaj ili ne ofendiĝu pro la eventualaj rimarkoj. Nur

tiel, kritikataj de si mem kaj de la aliaj, ili povos bone progresi.

Oni ĉiam memoru, ke sen oratora kuraĝo oni ne povas esti oratoro, kvankam oni havas ĉiujn aliajn necesajn ecojn.

191

ĈAPITRO XII

LA PUBLIKO

Estas jam dirite: la parolado estas iaspeca konversacio. Por ĉiu konversacio estas bezonataj almenaŭ du personoj. Ankaŭ por tiu ĉi publika konversacio estas necesaj du ele- mentoj : la oratoro kaj la publiko.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки