Читаем Retoriko полностью

El retorika vidpunkto, la publiko estas, sekve, kompleksa koncepto, konsistanta el pluraj elementoj. Ĉiuj ĉi elementoj, kune, rezultigas la karakteron de difinita publiko.

l. FIZIKAJ KONDIĈOJ

La publiko estas ĉiam ie lokigita. Ĝi troviĝas aŭ en iu fermita ejo - prelegejo, teatro, kinejo, lernejo - aŭ sur malfermitaj lokoj : placoj, stratoj. La publiko povas stari aŭ sidi, ĝi povas esti multnombra, plurmila, sed ĝi povas esti ankaŭ tute malgranda.

194

Kie ajn estu la publiko, kia ajn estu ĝia grandeco, ĝi devas ĉiam bone aŭdi la oratoron. Se la parolado okazas en fermita

ejo, la oratoro esploru la akustikon kaj konstatu, ĉu lia voĉo estas sufiĉe forta, por ke ĉiuj bone aŭdu lin. Laŭ la ebleco li evitu la megafonojn. Sed, se li antaŭvidas, ke pro la gran- deco kaj nebona akustiko de la salono, li povus esti neaŭde- bla, tiam li uzu laŭtigilojn. En grandaj kunvenoj, precipe sur malfermitaj surfacoj, oni ĉiam uzas laŭtigilojn. La oratoro konvinkiĝu antaŭ la parolado, ĉu ili bone funkcias. Multfoje okazas, ke dum la parolado mem la publiko aŭdas el la megafonoj iajn strangajn sonojn anstataŭ la voĉo de la oratoro. Ekestas ridoj aŭ murmurado, dum la oratoro dis- volvas eble tre belajn pensojn. Tia incidenteto povas multe malutili al ia parolado. Oni evitu ĝin per persona kontrolo pri la bona funkciado de la laŭtigiloj.

La publiko devas farti komforte. Tio signifas, ke ĝi devas troviĝi en pozicio nelaciga. Plej bone estas, se la publiko sidas. Tio estas preskaŭ ĉiam ebla. Nur en esceptaj okazoj la publiko ne povas sidi. La soldatoj, kiujn alparolas generalo, ne sidas. Same tiel oni ne sidas en grandaj popolkunvenoj, dum funebraj paroladoj kaj en kelkaj aliaj okazoj. Se la publiko, pro la karaktero mem de la parolado, ne povas sidi, oni almenaŭ atentu, ke al ĝi ne estu tro varme aŭ tro mal- varme. La paroladojn sur malfermitaj surfacoj oni okazigu, somere, en la ombro, frue matene, aŭ vespere. Vintre oni agu inverse. Se tio ne estas ebla, la oratoro laŭ la ebleco mallongigu sian paroladon. Li memoru, ke estas pli bone paroli mallonge al nelaca publiko, ol paroli longe al publiko laca pro frosto, varmego, vento k. s.

Multnombra publiko ne povas esti komforta en malgranda salono. Aliflanke, tro granda salono ĝenas ne nur la oratoron, sed ankaŭ la relative malgrandan publikon. Plej bone oni fartas en salono, kiu precize respondas al la nombro de la aŭskultantoj. Tial, se oni povas ĝin antaŭvidi, oni nepre prenu tian salonon, en kiu ĉiu havos agrablan sidlokon kaj en kiu neniu aŭ nur kelkaj sidlokoj estos malplenaj. El psikologia vidpunkto tio estas tre grava. La publiko sentas sin iel perdita en tro malplena salono. Tiu malpleno disradias certan mal- varmon kaj malhelpas la necesan kunfandiĝon de la unuopaj aŭskultantoj, ilian transformiĝon en publikon. La fizika malproksimeco de la aŭskultantoj unu de la alia, faras, ke ankaŭ psike ili estas malproksimaj, ke ĉiu reagas tro indivi- duece, ke, do, ili ne formas unu tuton. Ne estante "publiko" en vera senco de la vorto, sed "aro da aŭskultantoj", ili ne povas reagi kiel publiko. Ili, ekzemple, ne kuraĝos aplaŭdi aŭ laŭte malaprobi.

Se hazarde okazas, ke la salono estas tro granda, la oratoro invitu la aŭskultantojn sidiĝi en la unuajn vicojn, kolektiĝi ĉirkaŭ lin. Tiel li sukcesos krei la kontakton inter la aŭskul- tantoj, kiuj, almenaŭ dum la parolado, forgesos la malplenon malantaŭ la dorso !

La publiko povas esti nekomforta ankaŭ pro aliaj kaŭzoj. La nefumantoj sentas sin malbone, se oni fumas en la ejo, kaj la fumantoj estas ĝenataj, se ili ne povas fumi. Estas paroladoj, dum kiuj ne eblas fumi. Dum prediko en preĝejo, dum lekcio en akademio aŭ en universitato, dum funebra aŭ alia solena parolado oni neniam fumas. Sed en la parlamento, en diskutsocieto kaj en similaj okazoj estas kutimo fumi. Principe estas bone malpermesi la fumadon ĉiam, kiam la parolado havas almenaŭ iom solenan karakteron aŭ kiam la personeco de la oratoro, la digno de la temo aŭ la spirito de la ejo postulas tion. Sed en tiaj okazoj oni ne forgesu la fumantojn ! Se la parolado estas tro longa, aŭ se pluraj ora­toroj viciĝas unu post la alia, oni faru mallongajn paŭzojn, por ke la publiko povu iom ripozi kaj refreŝiĝi.

La ejoj havas ne nur siajn dimensiojn, sed ankaŭ sian propran spiriton. La publiko ne estas komforta, se la spirito de la ejo evidente kontraŭas al la temo de la parolado. Oni ne povas lokigi la publikon en vilaĝan drinkejon, se oni dezi- ras paroli al ĝi pri scienca temo. Same tiel, oni ne povas en scienca akademio fari paroladon pri kiu ajn vulgara afero.

La spiriton de la ejo kreas la tradicio, la kutima uzo de la

ejo, ĝia arta valoro k.t.p. Ĝuste tiu spirito faras, ke la ejo taŭgas aŭ maltaŭgas. Ĝi ankaŭ estas la kaŭzo, ke ne malofte iu ejo havas sian propran publikon, kiu vizitas ĝin senkon- sidere al la aranĝo, al la temo de la parolado, al la persono

196

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки