la paroladon, evitos ĉiun ajn iom pli komplikan penson, uzos nur la plej ordinarajn vortojn, klarigos la fakajn terminojn. Ĉio ĉi estas tre turmenta por la oratoro. Sed ĝi tamen ebligas al li starigi almenaŭ ian modestan kontakton kun la publiko. Por atingi tiun ĉefan celon de ĉiu ajn parolado, la oratoro devos eble oferi kaj la belecon de la formo kaj, almenaŭ parte, la kvaliton de la enhavo. En lia parolado mankos profundaj pensoj, retorikaj figuroj, larĝaj gestoj, dum la stilo tute certe malboniĝos. La oratoro devos senĉese doni apartajn klarigojn pri la uzitaj vortoj aŭ esprimitaj frazoj. Tio rompos la arkitektan tutecon de la parolado. Se interrompo, kiel retorika figuro, servas por plifortigi la ideon, tiaspeca deviga
interrompo estas necesa por doni la plej elementajn klarigojn. Ĝi, do, ne estas figuro, sed ĝenaĵo. Ĝi estas maltaŭga, sed necesa por komprenigi la paroladon. Similan sorton havas ankaŭ la aliaj retorikaj figuroj, se entute ili povas esti uzataj.
Estas jam menciite, ke la oratoro devas senĉese klopodi plilarĝigi sian scion. Tion oni povas postuli de li. Parolante pri la intelektaj kvalitoj de la publiko, oni principe povus esprimi similan deziron. Sed tiu deziresprimo restus nur en la modestaj kadroj de deziro. La publiko estas tia, kia ĝi estas. La oratoro ne povas ĝin ŝanĝi. Li ne povas - krom en kelkaj tre specialaj kazoj - rifuzi paroli, ĉar la publiko ne plaĉas al li. Same tiel li ne povas elsalonigi ĝin kaj plenigi la ejon per alia publiko. La oratoro devas paroli al tiu publiko, kiu venis lin aŭskulti!
Ĉu, do, senesperiga situacio ? Ĉu vere oni nenion povas fari koncerne la kvaliton de la publiko?
Tute ne !
Antaŭ ĉio oni devas substreki, ke la profesiaj oratoroj, parolante pri iu
199
taskon de la profesoroj. Ankaŭ la soldatoj, kiuj aŭskultas paroladon de sia superulo, iurilate estas egaligitaj, kvankam
laŭ klereco kaj individua inteligenteco ili povas tre diferenci inter si. Same tiel, la kredantoj, al kiuj predikas pastro en preĝejo, diferencas inter si koncerne kulturon, sed ili tamen prezentas unuecan, homogenan tuton, ligitan per la komuna kredo. Oratoro, parolanta en parlamento, evoluigas siajn pensojn antaŭ publiko, kiu estas sufiĉe homogena el retorika vidpunkto, kvankam la deputitoj apartenas al diversaj partioj, ofte inter si antagonismaj. Multe pli grandan homogenecon de la publiko oni trovas en laboristaj sindikatoj kaj asocioj, se la parolado pritraktas diversajn ekonomiajn kaj sociajn problemojn, kiuj interesas la laboristaron. Fine, ĉiu oratoro, kiu parolas antaŭ publiko apartenanta al difinita kultura, politika, aŭ alia movado pri temo proksima al la koncerna movado, havas grandparte publikon, kiu posedas specialajn sciojn pri la temo.
En ĉiuj ĉi kazoj, kvankam inter la aŭskultantoj ekzistas kelkfoje grandaj diferencoj koncerne la ĝeneralan kulturon, tamen la publiko estas sufiĉe homogena koncerne la specialan klerecon, postulatan ĝuste por la konkreta temo. Tio estas jam multo. La tasko de la oratoro estas jam pli facila.
Se ne temas pri strikte profesia parolado, oni tamen povas taŭge influi la konsiston de la publiko per elekto de la medio, per elekto de la ejo, aŭ - ankoraŭ pli bone - per elekto kaj de la medio kaj de la ejo.
Ankaŭ la elekto de