Читаем Retoriko полностью

de la oratoro. Aliflanke okazas, ke ne la ejo, sed la oratoro aŭ la pritraktota temo altiras la publikon. Se la parolado okazas en absolute nekonvena ejo, ĉar la temo kaj la persono de la oratoro malharmonias kun ĝia spirito, la publiko sentas sin malagrable. Veninte nur pro la kutimo viziti la koncer- nan ejon, ĝi enuos kaj ne atentos la oratoron. Se ĝi ĉeestas, ĉar la temo interesas ĝin, denove ĝi estos nekomforta, ĉar ĝenos ĝin la spirito, kiun disradias la ejo. La plej bona, la plej komforta estas tiu ejo, kiu plene respondas al la valoro de la temo, al la digno de la oratoro kaj al la kutimoj de la publiko en la koncerna loko.

Senkonsidere al tiu aparta spirito, ĉiun ejon oni povas tiel ordigi, ke ĝi havu difinitan agordon. Depende de la karaktero de la parolado, oni povas doni al la ejo aspekton gajan, aŭ tristan, aŭ seriozan, aŭ bataleman, aŭ solenan. . . . Tiucele oni povas uzi diverskolorajn drapojn, flagojn, florojn, plan- tojn, bustojn, skulptaĵojn, bildojn, fotografaĵojn. Kelkaj sociaj aŭ kulturaj movadoj havas siajn proprajn kolorojn kaj flagojn, kiujn oni povas utiligi por solenigi la paroladon.

Bone kaj taŭge aranĝita ejo povas multe kontribui al kreo de konvena atmosfero, al preparo de la publiko por la parol­ado. Multego da flagoj sur la placo, grandaj drapoj kaj tapiŝoj pendantaj de sur la fenestroj, bele ornamita tribuno, muziko kaj kantado - ĉio ĉi sendube kreas konvenan agordon en granda popolkunveno ! Aliflanke, nigraj kurtenoj, nigra drapo ĉirkaŭ postamento de busto, kelkaj diskretaj palmobranĉoj aŭ alia verdaĵo laŭ la kutimo de la lando, tute certe efikas malgaje-solene en kunveno, dediĉita al memorigo de mor- tinto. Flagoj de ĉiuj nacioj, kiujn per sia grandeco superas la Esperanta flago, floroj kaj verdaĵo, ludado de la himno plifortigas la internaciajn sentojn, levas la spiritojn, preparas ilin al solena malfermo de Universala Kongreso !

Oni, tamen, ne troigu rilate la aranĝadon de la ejo. Kaj oni memoru, ke kelkfoje la plej bona ornamo estas nenia ornamo. Ne malofte oni devas forigi la ornamaĵon, kiun kutime havas la ejo, por krei oportunan kadron. La ĉefa afero estas, ke la aspekto de la ejo harmoniu kiom eble plej multe kun la karaktero de la parolado. Ankaŭ tiurilate, kiel ĉiam, la mal- 197

harmonio kaj la malproporcio estas tre danĝeraj kaj povas mortigi la paroladon.

Por la spiritostato de la publiko, ankaŭ la horo de la parol- ado havas ne bagatelindan signifon. Spirite oni estas plej freŝa matene kaj plej malfreŝa en la frua posttagmezo. Tial, se la oratoro povas fiksi la horon de la parolado, li nepre evitu paroli en la frua posttagmezo.

La grandan plimulton de profesiaj paroladoj oni faras matene. Profesoro parolas matene en la universitato, pastro predikas matene en la preĝejo, advokato pledas matene antaŭ la tribunalo. Tamen, tre ofte oni estas devigata fari ankaŭ tiajn profesiajn paroladojn dum la posttagmezo aŭ dum la vespero. En tiu okazo uni klopodu okazigi la paroladon kiel eble plej malfrue. Kelkfoje, se, nome, la parolado daŭras plurajn horojn, oni eldiru la plej gravajn partojn aŭ matene aŭ vespere. En tre grandaj procesoj la advokatoj parolas ne nur dum pluraj horoj, sed eĉ dum pluraj tagoj. En tia kazo la oratoro povas bone elekti la partojn, kiujn li eldiros en la plej konvena tempo.

Se ne temas pri profesia parolado, sed pri parolado por la

larĝa publiko, estas plej bone eldiri ĝin vespere. Tiam la spiritoj, post la taga laboro, refreŝiĝas. Krome, la arta lumigo de la ejo faras ĝin pli taŭga por la parolado. Fine, oni ebligas al pli granda nombro da personoj ĉeesti ĝin. Ankaŭ tiu regulo, kompreneble, havas esceptojn, sed principe ĝi validas.

2. INTELEKTA NIVELO

La publiko multe kontribuas al la kvalito de la parolado per siaj intelektaj ecoj. La grado de ĝia inteligenteco, de ĝia ĝenerala kulturo kaj speciala klereco estas decidigaj por la nivelo de la parolado. Se la oratoro ne volas paroli en mal- plenon, li nepre devas adapti sian paroladon al la intelekta kapacito de la publiko. Se la publiko estas klera, se ĝi bone konas la fakon, al kiu rilatas la parolado, la oratoro povas esprimi sin libere, senĝene, elektante la plej adekvatajn vortojn kaj terminojn. Male, se la publiko estas malklera, se la priparolata afero estas al ĝi nekonata, la oratoro simpligos

198

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки