La scio de la Internacia Lingvo devas esti adekvata al tiu de la gepatra literatura lingvo. La ĝenerala kulturo kaj la speciala klereco de ĉiu persono parolanta Esperanton, devas respeguliĝi en la Internacia Lingvo proksimume same tiel, kiel ĝi respeguliĝas en la gepatra lingvo. Ĝi estas unu el la antaŭkondiĉoj de bona, grandskala evoluo de la esperantlingva parolarto ! Se - pro la kaŭzoj jam pritraktitaj - oni ne povas atingi, ke ĉiuj konu same bone la lingvon, ke la indivi- dua vortprovizo estu identa al la komuna, al la ĝenerala vortprovizo de la tuta lingvo, oni povas kaj devas postuli, ke ĉiu unuopa esperantisto sciu aŭ klopodu scii la Internacian Lingvon same bone, kie1 sian propran gepatran lingvon. Ĉar ĝi ne estas "fremda" en la ordinara senco de la vorto. Por
la esperantistoj ĝi devas esti same tiom - se ne same tiel - kara kaj proksima, kiom la hejma dialekto aŭ la gepatra literatura lingvo.
Supozante, ke estas atingita sufiĉa relativa homogeneco de la publiko - relativa tial, ĉar ĉiam la homogenecon oni devas rilatigi al konkreta parolado - ni plue ekzamenu la karakteron de la publiko.
Oni facile komprenas, ke malgraŭ la relativa homogeneco, la publiko konsistas el diversaj kaj malsamaj elementoj. La tasko de la oratoro estas observi la publikon, palpi, por tiel diri, ĝian pulson, rimarki ĝiajn reagojn, trovi tiun larĝan
203
vojon, laŭ kiu li povos plej facile konduki la grandan plimul- ton al la dezirata celo. Tasko tre malfacila ! Sed tasko, kiun povas realigi bona, vera oratoro. La personoj, kiuj legas siajn paroladojn, estante ligitaj al la antaŭe preparita teksto, povas nek observi la publikon libere, nek ili povas - eĉ se de tempo al tempo ili sukcesas ŝtelĵeti rapidan rigardon al la aŭskul- tantaro - adapti la paroladon al la konstatitaj bezonoj. Nur vera oratoro, kiu kreas la formon de la parolado antaŭ la publiko, kapablas tuj reagi ne nur al eventualaj rimarkoj de la publiko, sed ankaŭ al neeldiritaj respondoj. Vidante, ekzemple, ke la tuta publiko bone komprenis lian penson, li ne plilaltigos ĝin, sed tuj pasos al la sekva penso. Sed, se la oratoro rimarkas, ke parto de la publiko ne komprenis lin, li aldonos novajn frazojn, per kiuj li komprenigos pli bone sian ideon. Se li vidas, ke iu ideo tre entuziasmigas la aŭskul- tantojn kaj se li scias, ke ĝuste tiu ideo estas por li grava saltobreto por la plua malvolvo de la parolado, li povos pritrakti ĝin pli larĝe ol li pensis.
Tiamaniere la oratoro, parolante kaj samtempe esplorante la publikon, baldaŭ trovos la plej oportunan linion, kiu pleje respondas al la intelekta nivelo de la publiko. Precipe en la enkonduko de la parolado li devas multe observi kaj, se necese, eĉ iom longigi la enkondukon por trovi la plej taŭgan, la veran mezuron de la parolado. Poste, trovinte tiun mezan linion, li evoluigos siajn pensojn ne malproksimiĝante tro de ĝi. Liaj pensoj ĉiam pli kunligos la aŭskultantojn, tiel ke ili, nerimarkite, fariĝos unu tuto. Eĉ la unuopuloj, kies aparta individueco estas tre akcentita en pozitiva aŭ en negativa senco, estos trenitaj de la amaso kaj kunfandiĝos kun ĝi. La oratoro havos tiam antaŭ si ne multajn unuopajn perso- nojn, sed unu solan personon, la publikon. Al ĝi li parolas, al ĝi li direktas siajn pensojn. Nur escepte, pro apartaj kaŭzoj (rimarkoj aŭ aliaj reagoj de unuopuloj, ebla nesufiĉa kom- preno fare de pluraj personoj k.s.), li turnos sin al unuopaj personoj aŭ al grupetoj da personoj.
La meza linio, la meza nivelo de la parolado ne respondas al ia matematike meza intelekta nivelo de la publiko. Ĝin determinas pluraj jam menciitaj faktoroj. Ĝin determinas
204
ankaŭ alia tre grava faktoro: la t.n.
Preskaŭ ĉiam inter la aŭskultantoj troviĝas unu aŭ pluraj aparte elstaraj personoj, kiuj ludas certan rolon en la urbo, en la lando, en difinita scienca, faka, kultura, arta aŭ alia medio. Oni ne povas abstrakte diri kiuj estas la eminentuloj. Iuj personoj estas eminentuloj en ĉiuj okazoj, aliaj estas eminentuloj nur en difinitaj medioj. El retorika vidpunkto estas grava la eminenteco, la graveco de iuj personoj por la konkreta parolado, konsidere la konkretan temon. Iu laborista gvidanto estas, ekzemple, eminentulo, se la publiko konsistas el laboristoj kaj se la parolado pritraktas laboristan proble- mon. Sed tiu sama persono povas ne esti eminentulo en kun- veno de sciencistoj, al kiu oni parolas pri pure faka temo. Inverse, iu fama lingvisto estas eminentulo, se la parolado rilatas al lingvistika demando, sed tiu sama lingvisto povas ne esti eminentulo en laborista kunveno.