Читаем Retoriko полностью

Altgrada morala homogeneco troviĝas ĉiam ĉe publiko, apartenanta al difinita religia komunaĵo. Ĉiu religio havas sian propran moralon. Kaj se kelkaj moralaj principoj estas similaj aŭ eĉ la samaj en ĉiuj aŭ en pluraj religioj, tamen grandaj diferencoj ekzistas inter ili multrilate. La religiaj moralaj reguloj havas karakteron de dogmo, kiun oni ne rajtas kontraŭdiskuti. Oratoro, kiu akceptas tiun dogmaron, havas simplan taskon el morala vidpunkto, se li parolas antaŭ publiko, akceptanta sendiskute la saman dogmaron. Oratoro, kiu ne akceptas la moralan dogmaron de la publiko, parolante antaŭ ĝi pri temo ne tuŝanta rekte la moralon mem, agas tre prudente, se li malvolvas sian idearon en la larĝaj kadroj de ĝenerale akceptita moraleco. Tiamaniere li venas en konflikton nek kun sia konscienco nek kun la konscienco de la publiko. Cedi al la publiko por atingi pli facile la celon de la parolado, li ne povas, ĉar en tiu okazo li mem agus malmorale. Insisti superflue pri siaj moralaj ideoj - se tio, kompreneble, ne estas nepre necesa por atingi la ĉefan celon de la parolado - ankaŭ ne havas sencon, ĉar oni provokas la kontraŭstaron de la publiko. Sekve, estas plej bone turniĝi ĉirkaŭ la ĝenerala moraleco, kiun en tia ĝenerala formo akceptas kaj la oratoro kaj la publiko.

Ekster la kazoj de morale tre kompakta publiko pro ĝia akcepto de iu religia dogmaro, la aŭskultantaro povas esti pli aŭ malpli homogena el morala vidpunkto. Ju pli heterogenaj estas la moralaj ideoj de la aŭskultantoj, ju pli granda estas la heterogeneco inter iliaj ideoj kaj tiuj de la oratoro, des pli malproksimen fuĝos la oratoro de kiu ajn konkreta morala dogmaro. Li nek atakos nek aprobos tian dogmaron. Li nur ne parolos pri ĝi, krom se la karaktero de la parolado mem tion necesigas. Oratoro mahometano, ekzemple, parolante antaŭ pia katolika publiko pri - ni diru - la avantaĝoj de la Internacia Lingvo, vere ne devas en tia prelego emfazi pri la moraleco de poligamio (lia morala koncepto) kaj pri la malmoraleco de monogamio (morala koncepto de la publiko) ! Kaj, inverse, katoliko ne parolu pri la moraleco de mono­gamio nek pri la malmoraleco de poligamio !

Se la karaktero mem de la parolado aŭ de kelkaj ĝiaj partoj postulas moralan analizon, tiam la oratoro ne hezitu ĝin fari. Li firme defendu sian moralan vidpunkton, sed li klopodu ne ofendi la personojn, kiuj ne konsentas kun li. Firmeco signifas nek ofendemon nek netoleremon !

En ĉiu okazo la oratoro atentu ne nur al la intelekta nivelo, ne nur al la fizikaj kondiĉoj de la publiko, sed ankaŭ al ĝiaj moralaj konceptoj. Se li parolas al nekonata publiko, en alia loko, en alia lando, li informiĝu antaŭ la parolado pri la moroj kaj kutimoj, pri la ĉefaj moralaj kondutreguloj de la koncerna medio. Tiel li povos eviti superfluajn malkorek- taĵojn, malĝentilaĵojn aŭ eĉ fuŝon de la tuta parolado !

4. TRI ĈEFAJ KATEGORIOJ

La publiko povas rilati amike al la oratoro kaj al lia parolado; ĝi povas esti pli aŭ malpli neŭtrala kaj indiferenta; ĝi povas ankaŭ esti rekte malamika.

Kelkfoje la publiko estas ankaŭ el tiu vidpunkto homogena: ĝi estas aŭ amika aŭ neŭtrala aŭ malamika.

Kutime la publiko estas amika, se ĝi apartenas al la sama religia komunaĵo, al la sama kultura aŭ politika movado, kiel

la oratoro, kiu parolas en la senco de la koncernaj religiaj, kulturaj aŭ politikaj strebadoj.

La publiko estas devige neŭtrala, se la leĝo aŭ la kutimo tion postulas de ĝi. Tiel, ekzemple, la juĝistoj devas esti - almenaŭ teorie - plene neŭtralaj rilate al la paroladoj de advokatoj kaj de prokuroroj, kiuj pledas antaŭ ili. La scienca pozicio de akademianoj devigas ilin al certa neŭtraleco rilate la paroladon de kolego.

La publiko estas malamika, kiam ĝi aktive kontraŭstaras al la oratoro kaj al lia parolado.

Plej facila estas la tasko de oratoro, kiu havas antaŭ si amikan publikon. Lia parolado tiam nur sintezas en bela

208

formo la jam ekzistantajn dezirojn kaj celadojn de la publiko. La oratoro, formulante siajn pensojn, samtempe formulas la pensojn de siaj aŭskultantoj. Trafaj formuloj elvokas entu- ziasmon kaj aplaŭdojn. La publiko kaj la oratoro estas homo- gena, unueca tuto. Li estas nur la buŝo, per kiu parolas la tuta aŭskultantaro.

Iom pli malfacila estas la tasko de oratoro, kiu parolas al indiferenta publiko. Tia publiko estas principe preta akcepti liajn ideojn, sed mankas al ĝi la entuziasmo. Bona oratoro sukcesas ankaŭ tian publikon konvinki pri sia praveco per taŭga argumentado. La beleco de la formo altiras ĝian atenton kaj prezentas por ĝi artan ĝuon. Iom post iom ĝi ĉiam pli proksimiĝas al la oratoro, kiu kelkfoje sukcesas eĉ elvoki sinceran entuziasmon kaj apartan aprobadon. Se la publiko estas "profesie" neŭtrala, kiel ekzemple en la kazo de juĝistoj, tiam, kompreneble, malestas la eksteraj manifestiĝoj de aprobado, sed la oratoro tamen sukcesas venkigi sian

starpunkton, aŭ almenaŭ parte malfortigi la poziciojn de la kontraŭulo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки