Kombinante la elekton de la medio kaj tiun de la ejo, oni ĝenerale atingas la deziratan efikon: la publiko estas sufiĉe homogena por aŭskulti la konkretan paroladon !
La
Ĉio dirita estas vere grava el retorika vidpunkto. Ne ekzistas pli malbona publiko ol tro heterogena publiko. Eĉ la plej malklera, sed homogena publiko, estas pli bona ol la hetero- gena. Bedaŭrinde oni dediĉas al tiu punkto tro malgrandan aŭ nenian atenton. Tial ofte la parolado fiaskas, kvankam al la oratoro oni ne povas nei la kapablon paroli publike. Nur iom da bona volo, nur iom da atento en la preparlaboroj povas doni tre bonajn rezultojn. La oratoro, bona oratoro, ne neglektu la homogenecon de la publiko !
gepatrajn lingvojn. Aliflanke, la diferencoj en la gradoj de la ĝenerala kulturo inter la unuopaj aŭskultantoj, la diverseco de la profesioj kaj aliaj okupiĝoj kaŭzas la lingvan hetero- genecon. Ankaŭ tio estas senduba. Ĉar la oratoro kaj la publiko konversacias ĉefe pere de la lingvo, estas pli ol evidente kioman gravecon havas la lingvoscio kaj de la oratoro kaj de la publiko. Vane la oratoro uzas la plej belajn espri- mojn, vane li faras la plej konvenajn figurojn, se la publiko tion ne komprenas ! Plua kaŭzo por havigi kiel eble plej kleran homogenan publikon !
Tute alie prezentiĝas la demando pri la lingva kulturo de la publiko, se temas pri fremda lingvo. En tiu ĉi kazo la lingva kulturo de la publiko ne respondas al ĝia ĝenerala kulturo kaj speciala klereco. La publiko kutime havas multe pli mal- grandan scion pri fremda lingvo ol pri la gepatra. Ĝia klereco povas esti tre granda, sed tamen ĝia kono de la fremda lingvo povas esti, kaj kutime estas, tre malgranda. La oratoro, do, kiu parolas en sia gepatra lingvo al publiko, por kiu la koncerna lingvo estas fremda, devos ĝis la plej alta grado simpligi sian esprimmanieron por esti komprenata. Tio prezentos por li malfacilaĵojn kaj en ĉiu okazo malaltigos la nivelon de la parolado. Se oni ne povas facile paroli en fremda nacia lingvo, oni same tiel ne povas facile aŭskulti paroladon en tia lingvo. La fremdeco de la lingvo detruas la paroladon - tute egale ĉu la lingvo estas fremda al la oratoro aŭ al la publiko !
La Internacia Lingvo ne troviĝas en la sama pozicio, kiel la naciaj fremdaj lingvoj. Unue, ĝi estas multe pli facila ol kiu ajn fremda lingvo, eĉ ol la gepatra literatura lingvo. Due, se ĝi estas "fremda", tiu "fremdeco" estas sama kaj por la oratoro kaj por la publiko. Kaj se oni prave postulas de la oratoro, ke li bone konu ĝin, same tiel oni prave povas postuli de la publiko, ke ĝi estru, aŭ almenaŭ facile komprenu
la Internacian Lingvon. Ĉiu persono, kiu akceptis principe la Internacian Lingvon, devas konscii, ke ĝia rolo ne estas nur peri mendon de glaso da biero en restoracio, sed servi kiel rimedo de pensado kaj de komunikado sur ĉiuj kampoj de la homa aktiveco. Bedaŭrinde, ankoraŭ tro multaj uzantoj
202
de la Internacia Lingvo ne konscias pri ĝia vera rolo kaj mallerte turniĝas en la limigitaj kadroj de scio postulata en la porkomencantaj kursoj. La Esperanta poezio, la scienca kaj beletra literaturo en la Internacia Lingvo kaj ankaŭ la Esperanta parolarto povos vere impone ekflori, kiam la ĝenerala lingvonivelo de la esperantistoj altiĝos je almenaŭ kelkaj ŝtupoj. Vane la Esperanta oratoro majstras la lingvon, se la publiko, ne konante ĝin sufiĉe, ne povas sekvi liajn pensojn nek ĝui la delikatajn nuancojn ! De la Esperanta oratoro oni postulas, ke li bone kaj korekte parolu, sed de la Esperanta publiko oni postulas, ke ĝi aŭdu bone kaj korekte. Kelkfoje oni riproĉas al Esperanta oratoro, ke "li parolas tro rapide". Kutime tio ne estas vera. La vero estas, ke la publiko "aŭdas tro malrapide" !