La eminentuloj kutime sidas en la unuaj vicoj. Ili estas rimarkataj ne nur de la oratoro, sed ankaŭ de la tuta publiko. La aŭskultantoj ne atentas nur la paroladon de la orataro, sed, tre ofte, ankaŭ la reagojn de la eminentuloj. Tiuj, per siaj afablaj ridetoj, per sia kapjesado, eĉ per laŭta aprobado multe helpas al la oratoro. Ili estas kvazaŭ atestantoj de la korekteco, ĝusteco kaj vereco de liaj asertoj. Aliflanke, la eminentuloj povas ankaŭ malhelpi la oratoron, montrante sian malaprobon rilate al la esprimitaj ideoj.
Bona oratoro ne neglektas la gravecon de la eminentuloj. Li konscias, ke ili povas multe kontribui al fortigo de lia pozicio. Tial la oratoro, de tempo al tempo, kvankam li parolas al la tuta publiko, turnas sian kapon al la lokoj, kie sidas tiuj gravaj personoj. Rigardante ilin rekte en la vizaĝon, li elvokas ĉe ili videblan aprobadon de siaj ideoj. La cetera publiko tion rimarkas kaj, kvankam ĝi, eble, ne komprenis tute bone la argumentadon de la oratoro, tamen ĝi akceptas liajn ideojn ĝuste tial, ĉar ilin akceptas tiel gravaj kaj eminentaj personoj. Tial la oratoro devas precipe turni sin al la eminentuloj en la plej signifaj partoj de sia parolado.
Kelkfoje la eminentuloj esprimas per sia sinteno dubon aŭ malaprobon. En tia okazo la oratoro devos plifortigi siajn
205
argumentojn ĝis li atingos aprobon. Se la eminentuloj insiste rilatas malamike al oratoro, li provos ne plu turni sin al ili. Tiamaniere li eble atingos, ke ili restos indiferentaj. Se eĉ tio ne helpas, la oratoro estos devigata alpaŝi al la rekta atako de iliaj konataj tezoj aŭ opinioj, se li deziras savi sian paroladon kaj defendi siajn ideojn. La tuta atmosfero tiam akriĝos. Ekestos vera batalo inter la oratoro kaj la elstaraj personoj, kontraŭantaj lian opinion. La venko aŭ malvenko
dependas de multaj cirkonstancoj, sed antaŭ ĉio de la lerteco de la oratoro. En ĉiu okazo li principe estas en pli bona pozicio. Tiu, kiu staras kaj parolas, estas ĉiam pli forta ol tiu, kiu sidas kaj aŭskultas. Tiu, kiu bone sin preparis, kiu serioze trastudis iun temon, estas ĉiam pli forta ol tiu, kiu ne agis tiel. Pri tio bone konscias ankaŭ la eminentuloj. Kutime, pro simpla ĝentileco aŭ pro sincera akceptado de la esprimitaj ideoj, ili montros sian aprobon ĉiam, kiam la oratoro ĵetos al ili bonvoleman rigardon. En plej malbona okazo ili restos neŭtralaj, eĉ se la parolado aŭ parto de la parolado ne plaĉas al ili. Nur tre malofte ili riskos montri sian malkontenton, ĉar ili scias, ke la oratoro povas ilin ataki, ridindigi kaj kaŭzi aliajn ĝenaĵojn al ili.
La eminentuloj, kiel oni vidas, per sia nura ĉeesto kaj des pli per sia sinteno tre aktive partoprenas en la determinado de la intelekta nivelo de la publiko. Ju pli multnombraj ili estas, des pli grava estas ilia rolo en la fiksado de la parolad- nivelo. Povas okazi, ke la nivelo de la tuta parolado aŭ de tre grandaj ĝiaj partoj adaptiĝas ekskluzive al la intelekta nivelo de tiaj elstaraj personoj, sen ia ajn konsidero al la cetera publiko. Ĝi, tamen, klopodos altiĝi, ĝi sekvos la paroladon kaj precipe ĝiajn asertojn, ĝi akceptos la konkludon, ĉar la samon faras la oratoro, kies ideojn aprobas gravaj, esti- mataj, eminentaj personoj.
3. MORALAJ KVALITOJ
La homogeneco de la publiko el intelekta vidpunkto rezul- tigas kutime ankaŭ ĝian homogenecon el morala vidpunkto. Ne ĉiam kaj ne en ĉiuj detaloj, sed almenaŭ koncerne la ĉefajn principojn !
206
La morala homogeneco de la publiko, kiu harmonias kun la moralaj konceptoj de la oratoro, faciligas lian pozicion. La oratoro, en tia kazo, povas libere manipuli la vortojn koncernantajn la moralajn konceptojn, sen ia ajn timo pri miskomprenoj. Li evoluigas siajn pensojn en la limoj de la moralaj principoj senkonteste akceptitaj de la tuta publiko.