Nu, oni povas sinsekve, ordigite evoluigi siajn pensojn pri difinita temo ankaŭ en privata konversacio, al pluraj aŭ nur al unu persono. Se fakte temas pri privata konversacio, tiaspeca evoluigo de pensoj ne estas parolado. Sed, se la aŭskultantoj havas karakteron de publiko, t.e. se ili ĉeestas ĝuste por aŭskulti kaj ne por paroli, tiam - senkonsidere al la nombro de la aŭskultantoj - temas pri parolado.
La publiko kutime estas multnombra: almenaŭ kelkaj personoj. El multaj vidpunktoj la nombro de la aŭskultantoj havas grandan signifon. Tio estas senduba. Tamen, principe, la nombro ne determinas la publikon kiel tian. La publiko povas konsisti el pluraj miloj da personoj, sed ĝi povas konsisti ankaŭ el nur kelkaj personoj, aŭ eĉ el unu sola persono ! Juĝisto, antaŭ kiu advokato pledas por sia kliento, estas fakte publiko, kvankam li, eble, estas tute sola en la ĉambro !
La publiko estas esence determinita per sia pozicio de aŭs- kultanto, pozicio intence kaj konscie elektita, same kiel la oratoro estas esence determinita per sia pozicio de parolanto, pozicio, tute same, intence kaj konscie elektita. La du mal- samaj pozicioj estas jam antaŭe fiksitaj: oni scias kiu parolos kaj kiu aŭskultos. Kelkfoje oni tion scias plurajn tagojn aŭ eĉ monatojn antaŭ la parolado. Kelkfoje oni tion ekscias en la lasta momento. En ĉiu okazo oni tion scias, ĉar oni anoncas ĝin aŭ ĝi sekvas el la cirkonstancoj: oni tintigas ian sonorilon aŭ glason, oni donas la parolon, la parolonto ekstaras aŭ simile. Ĝuste tiu konscia pozicio de "aŭskultantoj" faras la ĉeestantojn publiko. Okazas grava psika transformiĝo kaj ĉe la aŭskultontoj kaj ĉe la parolonto. La oratoro konscias, ke oni atendas de li sinsekvan, arte ordigitan evoluigon de pensoj pri iu temo. La aŭskultontoj, nun jam fariĝantaj "publiko", eksilentas, subpremas siajn personajn pensojn, preparas sin al aŭskultado. Temas pri konversacio tute aparta, pri kon-
212
versacio inter oratoro, kies tasko estas paroli, kaj publiko, kies devo estas aŭskulti. Temas pri vera parolado, ĉar la sin- sekva, arte ordigita evoluigo de pensoj okazas antaŭ publiko.
1. DIVERSAJ SPECOJ
La paroladoj estas divideblaj je diversaj kategorioj. Ankaŭ la kriterioj, kiuj estas decidigaj por la kategoriigo, estas pluroblaj. Kiel kriterion oni povas preni la enhavon de la parolado, la lokon kie ĝi okazas, la celon kiun oni deziras atingi, la formon, la demandon ĉu ĝi estas skribita aŭ ne k.t.p.
La antikvaj retoroj, sekvante la ekzemplon de Aristotelo, dividis ĉiujn paroladojn je tri ĉefaj specoj: deliberativaj, demonstrativaj kaj juĝejaj paroladoj.
(a) DELIBERATIVA PAROLADO estas tiu, kies ĉefa tasko estas konvinki, konsili, persvadi la publikon en difinita senco. Per ĝi la oratoro luktas por akcepto aŭ malakcepto de iu decido. La vorto mem tre konvene montras la karakteron de tiaspeca parolado. En la latina lingvo
El ĉiuj paroladoj, la deliberativaj estis la plej alte taksataj de la antikvaj majstroj. Tiun specon ili konsideris kiel la plej elstaran. Meze de kontraŭaj opinioj, esprimataj per aproboj, rezistoj, interrompoj, rimarkoj, krioj. . . . la oratoro klopodis venkigi sian opinion en la intereso de la publika bono. Li devis ne konfuziĝi, sed energie konduki sian ideon al la venko.