La prediko estas farata en preĝejo aŭ en simila konvena ejo. La mistika agordo, kiun disradias ĉirkaŭ si la preĝejo, permesas al la oratoro uzi larĝajn gestojn, doni al la parolado multe da patoso. La temo mem ebligas al li direkti sin pli al la konscienco kaj al la koro, ol al la racio. Tial en la prediko la emocia flanko estas pli forta ol la intelekta. Dum la prelegoj kaj la lekcioj havas prefere karakteron deliberativan, la predikoj estas plejparte demonstrativaj.
La loko, la horo kaj la daŭro de la predikoj estas grand- parte fiksitaj de la koncernaj religireguloj. Ĝenerale oni povas diri, ke la predikoj estas malpli longaj ol la lekcioj aŭ prelegoj. Plej ofte la predikoj daŭras kelkajn minutojn. Predikoj de duonhoro estas konsiderataj kiel sufiĉe longaj.
Kiam religio estas instruata en la lernejoj aŭ universitatoj, kiam entute la parolado koncernas iun religian temon, aŭ la fenomenon de religio kiel tia kun la celo instrui aŭ pridiskuti tiun temon, tiam la parolado ne havas karakteron de prediko, sed de prelego aŭ lekcio. Tiu fakto, kompreneble, influas la formon. La parolado adaptiĝas al la kutima daŭro de prelego aŭ lekcio, la patoso malgrandiĝas aŭ tute malaperas, la oratoro estas devigata uzi pli da argumentoj kaj malpli da emociaj elementoj.
(iii)
mondaj. Al tiu subkategorio de profesia parolarto apartenas paroladoj pri diversaj temoj, kiuj estas pridiskutataj en la lokaj aŭ provincaj konsilantaroj, en la parlamentoj, en diversaj interŝtataj organizaĵoj, kongresoj, konferencoj, insti- tucioj. La tronparoladoj de monarkoj en konstituciaj monar- kioj, la proklamaj paroladoj de ŝtatestroj, la paroladoj de ambasadoroj kaj de aliaj ŝtataj reprezentantoj en diversaj oficialaj okazoj estas same politikaj paroladoj.
Inter la politikaj paroladoj estas distingeblaj du ĉefaj tipoj: a) paroladoj, kies formo estas tre precize fiksita aŭ de apartaj reguloj aŭ de la kutimo kaj tradicioj; b) paroladoj formale nereguligitaj.
Al la unua tipo apartenas antaŭ ĉio la strikte diplomataj paroladoj. Ilian longecon, lokon de eldiro, manieron de tito- lado, eĉ ilian enhavon fiksis grandparte la kutimo. Ĉiu vorto havas apartan signifon. Eĉ pli, la tono, laŭ kiu la parolado estas eldirita, povas havi grandajn konsekvencojn. La oratoro konsiderante plej diversajn faktajn kaj personajn cirkon- stancojn (la grandecon, forton kaj pozicion de sia ŝtato en la konkreta situacio, la gradon de la persono en kies nomo li parolas, kaj la gradon de tiu, al kiu li direktas sin, la kon- kretan celon de la parolado kaj similajn cirkonstancojn), adaptas la formon de sia parolado al la reguloj precize antaŭviditaj por tia kazo. Li, do, devas bone koni tiujn regulojn aŭ, se li estas novulo, li nepre devas plej detale infor- miĝi pri ili. Sian paroladon li faros ĝuste tiel, kiel poslulas la konkreta situacio. La oratoro, kiel oni vidas, ne devas esti granda pensulo por eldiri tiaspecan paroladon! Temas, ja, nur pri skemo ĉiam sama por la sama okazo.
Al tiu tipo apartenas precipe ankaŭ la tronparoladoj.
La dua tipo estas ofte reguligita, sed nur ĝis certa grado, de internaj regularoj, koncernantaj la funkciadon de la koncerna organismo. Tiel, ekzemple, la internaj regularoj de lokaj aŭ provincaj konsilantaroj, de parlamentoj, de diversaj organoj de Unuiĝintaj Nacioj, de interŝtataj kongresoj aŭ packonferencoj, de ĉiu alia ŝtata aŭ interŝtata organismo, kutime antaŭvidas kiu rajtas paroli, kiam oni rajtas paroli, eĉ kiom oni povas paroli seninterrompe. La oratoro, kom-
219
preneble, devas obei tiujn regulojn, sed li devas ankaŭ atenti, ke la reguloj ne estu misuzataj kontraŭ lin. Tial estas necese, ke li konu ilin bonege. Li devas scii sian rajton por povi ĝin defendi ĉiam, kiam la cirkonstancoj tion postulas de li. La partoj de la internaj regularoj, kiuj koncernas la rajton paroli, eslas kutime tre ĝeneralaj kaj elastaj. Ili lasas al la oratoro grandan liberecon kaj koncerne la enhavon kaj kon- cerne la formon de la parolado. En ĉiu okazo, ili ebligas al la oratoro en demokrataj organismoj eldiri senĝene sian tutan penson. Li ne estas devigata, kiel en la diplomataj paroladoj, kateni siajn ideojn en rigorajn formulojn. Male, li povas libere esprimi sin. La forto de lia parolado dependas nur de li mem, de lia intelekta kapablo, de lia oratora talento kaj retorika instruiteco.