La politikaj paroladoj formale nereguligitaj povas esti tre mallongaj, sed ili povas daŭri ankaŭ plurajn horojn, aŭ plu- rajn tagojn. Kelkfoje la parolado finiĝas post kelkaj minutoj. Alian fojon estas necese paroli multajn horojn por eldiri ĉiujn argumentojn. Ekster tiu kazo, oni povas intence trolon- gigi la paroladon kun la celo malfunkciigi la laboron de la koncerna organismo. En la parlamentoj, la oratoroj de la opozicio, dezirantaj malakceptigi iun projekton de la regis- taro, parolas dum pluraj tagoj, aŭ eĉ dum monatoj kun la sola celo malhelpi la laboron de la parlamento kaj tiel male- bligi la akcepton de la nedezirata projekto. Estis oratoroj, kiuj famiĝis pro sia kapablo paroli tre longe. Kelkaj el ili povis seninterrompe paroli horojn kaj horojn. Post mallonga paŭzeto ili kapablis rekomenci novan plurhoran paroladon. Tiaj longaj paroladoj estas forta armilo de obstrukco.
La politikaj paroladoj estas aŭ demonstrativaj aŭ delibera- tivaj. La unua tipo havas plejparte demonstrativan karak- teron; la dua, ĵus priparolita, havas ofte karakteron deli- berativan. La politikaj paroladoj, se ili estas iom longaj kaj se ili celas konvinki, estas nomataj
(iv)
220
En ĉiu okazo bona kono de la juro estas antaŭkondiĉo de bona juĝeja parolado. Tial en la granda plimulto de ŝtatoj la helpo de fakuloj-juristoj estas deviga en ĉiuj pli gravaj civilaj aŭ kriminalaj procesoj.
La daŭro de la juĝejaj paroladoj dependas de la graveco de la proceso. Ju pli grava estas la proceso, des pli longa povas esti la parolado. En tre grandaj procesoj aŭ en la procesoj antaŭ la Internacia Kortumo, aŭ antaŭ alia inter- nacia tribunalo aŭ arbitracia juĝantaro, la paroladoj povas daŭri eĉ plurajn tagojn.
La juĝejaj paroladoj distingiĝas de la aliaj specoj ne nur per la aparta enhavo, sed ankaŭ per la fakto ke la parolado estas grandparte reguligita de la leĝo kaj kondiĉita de la tuta jura sistemo. Ofte la leĝo precize antaŭvidas kiujn demandojn devas tuŝi la oratoro kaj kiujn demandojn li ne
rajtas priparoli en sia parolado. La oratoro, pledanta antaŭ la juĝistaro, nepre devas observi tiujn preskribojn.
Ĉiu juĝeja parolado, senkonsidere al apartaĵoj de la diversaj juraj sistemoj, devas analizi la aferon el fakta kaj el jura vidpunktoj. Ĉar ĉiu fakta stato produktas difinitajn jurajn konsekvencojn, estas normale ke la oratoro pritraktu unue la faktojn kaj poste la juron. Por prezenti la faktojn, la oratoro utiligas diversajn pruvojn : atestantojn, opiniojn de ekspertoj, dokumentojn k.s. depende de la koncerna jura sistemo. El tiel fiksita fakta stato, la oratoro tiras difinitajn konkludojn, interpretante la juron konforme al la celoj de la defendata afero.
La interpretado de la juro estas unu el ĉefaj kaj plej mal- facilaj taskoj de juĝeja oratoro. Ankaŭ tiurilate diversaj juraj sistemoj preskribas diferencajn regulojn de interpretado. Ekzistas interpretado gramatike formala, logika, analogia; ekzistas juraj sistemoj, kiuj permesas ĉiujn ĉi formojn de interpretado en ĉiuj aŭ nur en kelkaj kazoj, dum aliaj juraj sistemoj malpermesas iujn formojn de interpretado. Same tiel ekzistas juraj sistemoj, kiuj allasas la juran teorion, la verdiktojn de superaj kortumoj, la preparlaborojn al iu leĝo, kontrakto aŭ al alia jura akto kiel helpilojn de interpretado, dum aliaj juraj sistemoj malpermesas la utiligon de
221
tiuj helpiloj por interpreti iun juran regulon. Pro tiu diver- seco, oni ne povas starigi abstraktajn regulojn pri jura interpretado por juĝeja oratoro. Ĉiu persono, kiu estas profesie devigata paroli antaŭ difinita juĝa organo, trastudu bone tiujn regulojn kaj utiligu ilin grandskale kaj ĉiuflanke en sia parolado.
La juĝejaj paroladoj estas nomataj
(v)
Al soldatoj oni faras paroladojn en diversaj okazoj kaj cirkonstancoj. Plej ofte antaŭ bataloj, post venkoj aŭ mal- venkoj, okaze de naciaj kaj armeaj festoj. La celo estas ĉiam la sama: levi la militistan spiriton! Tial - same kiel ĉe predikoj, nur kun alia celo - la medio estas aparte agordita por eksciti la spiritojn kaj por prilabori ilin konforme al la celo de la parolado: trumpetoj, klarionoj kaj tamburoj; muzikoj kaj fanfaroj; flagoj, emblemoj kaj insignoj; kanon- tondrado kaj bruado de sonorilaro; uniformoj kaj brilantaj armiloj. . .