Читаем Retoriko полностью

La soldataj paroladoj estas karakterizitaj de mallongeco kaj koncizeco, el forma vidpunkto, kaj manko de argumentoj, el enhava vidpunkto. Kutime tiuj paroladoj havas nek enkon- dukon nek finon en formo de konkludoj. Ilin fakte ansta- taŭigas la tuta agordo de la medio. La ĉefparto ne konsistas el argumentado kaj pruvoj, sed el taŭgaj alvokoj, instigoj, stimuloj. La argumentoj cedas sian lokon al la ranga supereco de la oratoro kaj al la discipline deviga obeemo de la aŭs- kultantoj !

La soldataj paroladoj estas ofte farataj en formo de t.n. tagordonoj. Kelkfoje tiuj tagordonoj, se ili estas eldiritaj de la supera komandanto, havas ankaŭ larĝan politikan signifon. En tiu okazo ili estas ne nur legataj de la malsuperaj estroj antaŭ la trupo, sed ankaŭ disaŭdigataj pere de radio al la

222

tuta popolo. Pro manko de senpera kontakto inter la verkinto de la oratoraĵo kaj la aŭskultantoj, ne plu temas pri vera parolado. Fakte, multaj personoj funkcias kiel oratoroj, sed ili ne eldiras siajn proprajn pensojn: ili nur legas tion, kion alia persono skribis.

(b) LA NEPROFESIAJ PAROLADOJ diferencas de la profe­siaj per la fakto, ke al ili mankas almenaŭ unu el la elementoj, kiuj distingas la profesiajn paroladojn. Se la oratoro estas pro- fesiulo, se li parolas pri sia fako, sed se la publiko ne estas faka, temas pri neprofesia parolado. La oratoro povas esti fakulo en iu scienca, arta aŭ alia branĉo, sed li povas paroli pri temo, kiu ne koncernas rekte lian fakon. Ankaŭ en tiu okazo temas pri neprofesia parolado. Eĉ se tia parolado pri nefaka temo estus farita antaŭ publiko apartenanta al la sama profesio kiel la oratoro, tamen la parolado ne estus profesia.

Ĉiuj neprofesiaj paroladoj estas divideblaj je du ĉefaj subkategorioj: prelegoj kaj okazaj paroladoj.

(i) La prelegoj estas paroladoj pri kiu ajn faka temo, faritaj de profesia aŭ amatora fakulo, antaŭ nefaka kaj faka publiko. La prelegoj apartenas al eduka parolarto. La sola - sed tre grava - diferenco inter tiuj ĉi prelegoj kaj la prelegoj aŭ lekcioj farataj en lernejoj kaj universitatoj, troviĝas en la karaktero de la publiko. La profesiajn prelegojn kaj lekciojn ĉiam aŭskultas limigita publiko, konsistanta el personoj, kiuj pro kiu ajn kaŭzo estas devigataj aŭskulti la paroladon. La neprofesiaj prelegoj estas farataj al larĝa publiko, kiu povas konsisti nur el fakuloj, sed kiu povas konsisti ankaŭ el multaj nefakuloj aŭ eĉ nur el nefakuloj. Tiu fakto faras la prelegon pli populara.

La ejo en kiu okazas la prelego dependas de la temo. Prelegojn oni povas fari en lernejoj, en universitatoj, en apartaj ejoj destinitaj por publikaj paroladoj en la koncerna loko, sed oni povas ilin eldiri ankaŭ en teatro, kinejo, societejo, klubejo aŭ alia taŭga ejo. La elekto de la ejo, same kiel la elekto de la medio al kiu oni sciigas la prelegon, grave influas, kiel pritraktite, la konsiston de la publiko.

Ankaŭ la daŭro de la prelego dependas de la temo. Kutime

la prelego daŭras 40 minutojn ĝis unu horo. La plej taŭga longeco estas tiu de prelego daŭranta proksimume 50 minutojn.

(ii) La okazaj paroladoj estas farataj en plej diversaj cirkonstancoj. Okaze de geedziĝo, morto, naskiĝo, fino de iu laboro, inaŭguro, malfermo de kongreso aŭ konferenco, festo k.s. oni kutimas eldiri laŭdparoladojn. Ĉiam temas pri tipe demonstrativaj paroladoj, diference de la prelegoj, kiuj enhavas multajn deliberativajn trajtojn.

La okazaj paroladoj havas kiel temon la laŭdon de iu persono, de iu ideo, de iu institucio aŭ movado.

Se la laŭdo koncernas mortinton, oni parolas pri funebra parolado aŭ pri funebra oracio. Longa, solena laŭda parolado nomiĝas panegiro. Paroladeto farata dum festeno, kun sam- tempa propono pri trinko je honoro aŭ je sukceso de iu persono aŭ de iu ideo, nomiĝas tosto. Paroladoj farataj en diversaj aliaj okazoj ricevas sian nomon plej ofte konforme al la celo de la parolado. Tiel, ekzemple, al parolado, per kiu oni malfermas kongreson aŭ konferencon, oni donas la nomon malferma aŭ inaŭgura parolado. La ĉefa parolado de iu solenaĵo nomiĝas festparolado. La parolado, per kiu oni salutas kunvenon, estas salutparolado.

La okazaj paroladoj devas esti tre koncentrigitaj al la elektita temo. Laŭ la diversaj cirkonstancoj, ili estas pli aŭ malpli longaj, sed la oratoro ĉiam klopodu esti kiom eble plej mallonga kaj des pli dinamika en la esprimo. Li memoru, ke la aparta okazo, pro kiu oni faras la paroladon, ĉiam kreas certan agordon. Tial ne estas necese fari longan enkondukon por formi ĉe la aŭskultantoj spiritan preparon al la ĉeftemo. La oratoro nur klopodu harmoniigi la stilon kaj tonon de sia parolado al la jam ekzistanta spiritostato de la aŭs- kultantoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки