Читаем Retoriko полностью

La korekta titolado ne estas nur afero de ĝentileco. Ĝi ankaŭ kunligas la publikon, helpas al ĝia homogeniĝo, prok- simigas ĝin al la oratoro. Krom en kelkaj tipoj de paroladoj, kie la titolado estas pli aŭ malpli fiksita de la kutimo aŭ de la tradicio (diplomata, eklezia, soldata, juĝeja parolartoj), la oratoro havas sufiĉe larĝajn eblecojn pri elekto kaj kom- bino de titoloj. Ĝenerale, li klopodu uzi titolojn pli intimajn (amiko, frato, kamarado) en paroladoj emocie-demonstrativaj, kaj titolojn pli dignajn en paroladoj kun karaktero delibera­tiva, precipe en lekcioj kaj prelegoj.

La enhavo mem de la enkonduko preparas la aŭskultantojn al la ĉeftemo. En ĝi oni povas prezenti per kelkaj vortoj la gravecon de la afero. Same tiel oni povas montri la kaŭzojn kaj la celon de la parolado, la motivojn pro kiuj la oratoro decidiĝis paroli ĝuste pri la koncerna temo. Laŭ la cirkon­stancoj, estas bone danki al la organizintoj pro la okazigo de la parolado kaj al la publiko pro la ĉeesto. Kelkfoje oni eĉ povas rekte peti pri atento kaj bonvolemo, precipe se la defen- data afero ne estas tre populara, aŭ se la temo estas iom peza.

Al la enkonduko estas kelkfoje necese ligi la anoncon,

229

nome mallongan, klaran planon de la parolado. La oratoro skize informas pri la ordo, laŭ kiu li pritraktos la diversajn demandojn en la ĉefparto. La anonco montriĝis tre taŭga precipe en pledoj, grandaj diskursoj kaj lekcioj. La publiko, havante antaŭ siaj okuloj la tutan enhavon de la pritraktota afero, povas pli trankvile kaj kun pli bona kompreno sekvi la malvolvon de la unuopaj partoj. En la aliaj paroladoj de anonco estas superfua kaj en kelkaj kazoj ĝi estas pli ol ĝena. Oratoro, kiu en funebra oracio anoncus enkonduke, ke li unue parolos pri la civitanaj virtoj de la mortinto, poste pri liaj sciencaj meritoj kaj fine pri lia nobleco en la privata vivo, tiu oratoro vere ne estus oratoro ! Sistemon devas, sendube, posedi ĉiu parolado ! Sed ne ĉiu parolado devas ĝin publike anonci !

En multaj okazoj mallonga informo pri la ĉefpunktoj de la parolado, publikigita en gazetoj aŭ en invitiloj, bone ansta- taŭigas la enkondukan anoncon.

En predikoj la enkonduko ofte konsistas el legado de parte- to el Evangelio.

La longeco de la enkonduko devas esti proporcia al la longeco du la tuta parolado. Enkonduko, kiu formus duonon de la parolado, ne estas enkonduko ! La enkonduko kutime

ampleksas unu sesonon ĝis unu dekono de la parolado. Ju pli longa estas la parolado, des pli mallonga estas la enkonduko kompare kun la tuto. Salutparoladeto de kvar minutoj povas bone havi enkondukon de unu minuto; en pledo de kvar horoj estus neebla unuhora enkonduko !

En kelkaj tipoj de paroladoj la enkonduko estas tre mal­longa : nur titolado kaj unu, du frazoj. Se la agordo estas tia, ke ĝi plene konvenas al la celo de la parolado, ne estas necese aparte prepari la publikon. Oni povas tuj alpaŝi al la afero mem. Tiaj estas precipe la soldataj paroladoj, la predikoj, la tostoj, la panegiro; la festparoladoj kaj ĝenerale la plimulto de okazaj paroladoj.

En nekonata medio, antaŭ heterogena publiko, en nekon- vena ejo k.s. kelkfoje estas oportune plilongigi la enkondukon. Unuflanke, tiu ebligas al la publiko alkutimiĝi al la aspekto,

230

al la voĉo, al la esprimmaniero de la oratoro. Aliflanke, li mem havas la okazon firmigi sian pozocion. Observante la karakteron de la aŭskultantoj, li sukcesas kunligi ilin pli firme, transformi ilin en veran publikon kaj adapti la formon de sia parolado al la situacio. Laŭ la ebleco, la oratoro ne transiru al la ĉefparto de la parolado antaŭ ol estas starigita la necesa kontakto inter la publiko kaj li. Tio, ja, estas unu el la ĉefaj celoj de la enkonduko.

LA ĈEFPARTO (II) povas havi tre diversajn formojn. Ĝi kon- sistas el ununura aŭ el pluraj partoj. Ĉiu el la partoj povas pritrakti po unu aŭ po pluraj punktoj, kaj ĉiu punkto konsis- tas el unu aŭ pluraj eroj, esprimitaj en periodoj kaj frazoj. Ĉio ĉi estas taŭge, nerimarkeble kunligita.

La ĉefparto povas, ekzemple, konsisti el ekspono, persvado kaj refuto laŭ la klasika skemo. Ĝi, do, havas tri partojn, kiujn ni signos per la literoj A, B, C. En la ekspono oni povas prezenti plurajn faktojn, kiujn ni signu per la ciferoj 1, 2, 3. . . Same tiel la persvado povas konsisti el pluraj argumentoj, kaj la refuto el pluraj kontraŭargumentoj. Ankaŭ ili estu signitaj per la ciferoj 1, 2, 3. . . . La pluraj faktoj, argumentoj kaj kontraŭargumentoj povas esti same gravaj inter si kaj sendependaj unu de la alia, aŭ en ĉiu el tiuj partoj (ekspono, persvado, refuto) la unuopaj punktoj (faktoj, argumentoj, kontraŭargumentoj) povas sekvi unu el la alia. Ni supozu, ke ili estas same gravaj kaj inter si sufiĉe sendependaj, sed tiel ke ilia tuto en ĉiu el la partoj sekvigas certan konkludon (x, y, z), kaj ke el ĉiuj konkludoj sekvas la fina konkludo (K).

La skemo de tia ĉefparto aspektas, do, jene :


Se la faktoj, la argumentoj kaj la kontraŭargumentoj, sekvas logike unu el la alia, la skemo aspektas jene :

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки