La enkonduko estas iom pli longa ol la fino, dum la ĉefparto konsistas el tri punktoj forte kunligitaj unu al la alia : amo al Cezaro, ankoraŭ pli forta amo al patrolando, do morto por Cezaro ! La dua punkto estas la plej grava. Ĝi pravigas la mortigon. Tial Brutus donas al ĝi la plej grandan atenton. Li interplektas ĝin ankaŭ en ĉiu frazo de la unua punkto, krom en la unua frazo.
Ankaŭ la parolado de Antonio - esence politika parolado, kvankam li mem ruze nomas ĝin funebra - konsistas el enkonduko, ĉefparto kaj fino.
La enkonduko (I) enhavas, krom la titolado (A) kaj la peto pri atento (B), ankaŭ la celon (C) : funebri la mortinton.
La ĉefparto (II) konsistas el kvin koncizaj partetoj :
Laŭdo de la altaj kvalitoj de la mortigito kun samtempa ironiado direktita kontraŭ Brutus. Ĝi havas plurajn punktojn:
(1) riĉigo de Romo, (2) modesteco kaj (3) bonkoreco, kiuj havas la celon pruvi, ke Cezaro ne estis ambicia.
Incito de la amaso pere de la aludo al la testamento kun plifortigo de la ironiado kontraŭ Brutus. La celo estas montri, ke Cezaro estis amiko de la popolo.
Perfideco de Brutus kaj de la aliaj konspirintoj. Ĝi havas plurajn punktojn : (1) montrado de la lokoj, kien batis la ĉefaj konspirintoj la korpon de Cezaro, (2) kontrasto inter la amo de Cezaro al Brutus kaj la perfida maldankemo de la lasta al Cezaro, (3) identigo de la amasinteresoj al la vivo de Cezaro. Konkludo (x) : la falo de Cezaro estas forta bato por la popolo
D) Alvoko al ribelo kun tri punktoj : (1) lama defendo de la 237
konspirintoj por krei pli fortan indignon kontraŭ ili, (2) montri sin simplulo kontraste al kvazaŭa granda orator- kapablo de Brutus
E) Legado de la testamento, per kio li plifortigas la jam atingitan efikon.
La fino (III) konsistas el tute mallonga frazo :
Sekve la skemo de la parolado estas :
I Enkonduko П Cefparto Ш Fino
a || 1 с Щ Щ Ьш a в
Kiel oni vidas ĉiu parto havas konkludon. En la parto A ĝi ne estas rekte eldirita, sed ĝi logike sekvas : Cezaro ne estis ambicia, sed tre modesta. En la dua parto B same mankas formala konkludo, sed ĝi estas videbla el la kunteksto : Cezaro estis amiko de la popolo. La subkomprenitaj konkludoj de A kaj B esprimiĝas, cetere, en la konkludo C (x). Tiu konkludo C (x) estas tre rekte esprimita :
La parto E ne bezonas apartan konkludon, ĉar ĝi havas nur la celon plifortigi la ĉefkonkludon D (y). Tiamaniere la ĉef- konkludo estas preparata kaj postulata de la antaŭaj parolad- partoj kaj de ilia komuna konkludo C (x), sed ĝi estas fortege apogata ankaŭ de la posta paroladparto E. La fino koncizege resumas la tutan paroladon kaj samtempe emocie aktivigas la amason.
En la parolado de Antonio la enkonduko estas multe pli longa ol la fino. Tio estas komprenebla, ĉar en la komenco li havis antaŭ si malamikan publikon, kiun li devis iom pli longe
238
prepari por la ĉefparto. Ĉe la fino la publiko estas je lia flanko, li plene estras ĝin. Tial ne estas necese fari longan finon, kiu povus nur fuŝi la atingitan efikon.
La kvin mallongaj partoj de la ĉefparto estas forme sime- triaj, kio respondas al la logika sinsekvo de la kvin ideoj : Cezaro ne estis ambicia - li estis amiko de la popolo - lia falo signifas baton por la popolo - sekve la popolo devas leviĝi kontraŭ la konspirintojn - la testamento de Cezaro prezentas novan pruvon pri lia amo al la popolo.
Por alkutimiĝi al bona divido de la parolado, estas tre konsilinde analizi la paroladojn de famaj oratoroj. Precipe la paroladoj de Cicerono kaj Demosteno prezentas verajn juve- lojn ne nur el enhava, sed ankaŭ el forma vidpunktoj. Aŭs- kultante bonan oratoraĵon oni ankaŭ povas analizi ĝian enha- von kaj ĝian formon.
3. PREPARADO KAJ ELOKUCIO
Post ĉio dirita pri la oratoro, pri la publiko kaj pri la parolado mem, nur iomo estas dirinda pri la tekniko de la preparado kaj pri la elokucio, la eldiro de la parolado.
Grava regulo, valida por ĉiuj oratoroj - eĉ por la plej grandaj; por ĉiuj paroladoj - eĉ por la plej sensignifaj, estas nepre observinda : oni ne parolu sen preparo.