Antaŭ la elokucio la oratoro plurfoje rerigardu siajn notojn. Li provu ripeti la unuopajn partojn kaj punktojn por kon- stati, ĉu li bone memoras ilian sinsekvon. Senpere antaŭ la elokucio li ĵetu la lastan rigardon al siaj notoj, li ripetu en sia memoro almenaŭ la unuan frazon de la enkonduko kaj li ekparolu.
241
ĈAPITRO XIV
KONKLUDO
Dekmiloj da personoj tra la tuta mondo hodiaŭ parolas publike. Milionoj da aliaj aŭskultas ilin kaj - prijuĝas ilin. Inter la amaso da parolantoj troviĝas ankaŭ grandaj talentoj. Kelkaj el ili estas veraj oratoroj-artistoj.
La publiko bone sentas la grandan oratoron. Plej ofte ĝi mem ne scias precize kial unu oratoro plaĉas al ĝi, kial li sukcesas altiri, kortuŝi, entuziasmigi ĝin, dum alia ne povas atingi la samon. La publiko kutime ne analizas la enhavon kaj la formon : ĝi ne esploras la proporciojn de la parolado aŭ de ĝiaj partoj, nek la moduladon de la voĉo, nek la signifon de unuopa gesto, nek la spiriton de la ejo, nek la multnom- brajn aliajn elementojn de bona oratoraĵo. La publiko nur sentas ĝin tutece kaj juĝas ĝin kiel tuton. Surbaze de la ĝenerala impreso, ĝi konsideras iun paroladon bona, bela, ekscita, profunda, dum alian ĝi opinias malbona kaj sensig- nifa. Surbaze de la sama ĝenerala impreso ĝi taksas unu oratoron granda kaj forta, dum alian ĝi konsideras enuiga paroladulo.
Fakte, al formiĝo de tiu ĝenerala, bona aŭ malbona, impreso, kontribuas multaj elementoj kaj de la parolado kiel tia kaj de la oratoro kaj de la publiko mem. Por krei grandan oratoraĵon ne sufiĉas, ke ĉiu ĉi elemento kaj ĉiu eta detalo estu atente ĉizita kaj ame cizelita. Necesas ankaŭ kunligi ilin kun arta gusto en unuecan tuton. Tiam la parolado estas vera majstra verko, vera artaĵo. Nur tiam la bona enhavo estas samtempe marmora statuo, harmonie multkolora bildo, sonora
muzikaĵo. Kaj la publiko, mem partoprenanta en tiu kreado, ne nur admiras la profundon de la penso, sed ankaŭ ĝuas la artecon de la formo. La enhavo fakte reliefiĝas, plifortiĝas per la formo, kaj la formo esprimiĝas tra la enhavo. Enhavo kaj formo unuiĝas apogante unu la alian kaj apogate unu de la alia.
Tia estas la vera parolado - arta verko de talento kaj de studo.
La talento estas donaco de la naturo. Oni povas ĝin nek instrui nek lerni. Ĝi ekzistas aŭ ĝi ne ekzistas. En pli aŭ malpli granda kvanto. Sed la talenton oni povas evoluigi. Tion faras la studo kaj la praktiko.
La studo estas ĝis certa grado ĝenerala, komuna al ĉiuj personoj kiuj parolas publike. Kelkaj retorikaj principoj validas por ĉiuj specoj de paroladoj, por ĉiuj kategorioj de publiko, por ĉiuj tipoj de oratoro. Aliaj estas specifaj kaj koncernas nur difinitajn branĉojn de la parolarto. Sed en ambaŭ okazoj temas nur pri larĝaj principoj kaj ne pri leĝaj reguloj aŭ striktaj ordonoj. Tiuj principoj - ĉu ĝeneralaj, ĉu specifaj - estas kaj konsiderindaj kaj lerneblaj. Neniu persono, kiu deziras paroli publike, neglektu ilin.
Estas, tamen, afero de ĉiu unuopa oratoro taŭge adapti ilin al la aktuala situacio, al la konkreta celo de la parolado, al sia personeco. Ankaŭ la lerteco, laŭ kiu la oratoro adaptas la ĝeneralajn principojn al sia individueco, montras lian talenton. Neniu retoriko povas tie helpi. Ĝi, ja, ne estas kolekto de formuloj kaj ŝablonoj, sed teorio pri delikata arto. Kun la esploro, analizo kaj starigo de tiuj ĝeneralaj principoj, ĝia tasko finiĝas. Sed ne finiĝas la tasko de la oratoro. Ĝuste nun komenciĝas lia individua studado de la parolarto. Surbaze de la trastuditaj retorikaj principoj, kiuj havas pli karakteron de elastaj konsiloj kaj atentigoj ol de rigoraj instrukcioj, la oratoro eltrovu la regulojn, kiuj konvenas al lia propra karaktero kaj temperamento. Se inteligenta kaj sagaca apliko de retoriko nepre estas kaj tre utila kaj tre fruktodona, netalenta kaj sklaveca imitado estas tute certe mortiga por la parolado.
Retoriko transformas elokventecon en arton. Ĝi indikas la 243
vojon, laŭ kiu la penso, arte formulita, kaj tial pli potenca, ricevas ampleksan kaj profundan atingpovon. Sed la celo de la penso ne ĉiam estas nobla. Kelkfoje ĝi estas kaŝe egoista kaj maldigna. Retoriko, misuzita por celoj malhelaj, estas tiom kondamninda, kiom ĝi estas utila kaj eĉ necesa por disvastigo de ideoj grandanimaj. Enmane de la esperantistaro - tiu avangardo de la progreso - ĝi estu plua armilo en la lukto por interpopola amo, toleremo, vero, paco kaj homeco. Jes, armilo ! Ĉar por la homeco, bedaŭrinde, oni ankoraŭ devas lukti. Multe.
244
ALDONO
PAROLADO DE BRUTUS[33]
(El "Julio Cezaro" de William Shakespeare, III-a akto,
La parolado de Brutus estas ab- strakta apologio de altprincipa homo. Klasika oratoraĵo kun kadencaj anti- tezoj, noblaj alvo- koj, alta stilo.