Читаем Retoriko полностью

fojojn mi proponis al li kronon. Tri fojojn li rifuzis ĝin

Dua apelo, nun pliforta, al emo- cio. Kuraĝa vort- ludo pri la nomo de Brutus.

Antonio lasas iom da tempo, por ke la amaso povu digesti liajn argu- mentojn.

251

Ĉu tio atestas ambicion de Cezaro? Sed Brutus diris, ke li estis ambicia - kaj certe Brutus estas althonora !

Ne por refuti Brutus mi parolas, sed mi devas diri kion mi scias.

Vi iam amis lin, kun bona kaŭzo. Pro kia kaŭzo, do, vi lin nepriploras nun? Prudento ! Vi al brutaj bestoj fuĝis; juĝ- kapablon la homoj perdis ! Indulgu min : Mia koro nun kuŝas en la ĉerko kun Cezaro ! Mi devas paŭzi, por ke ĝi revenu !

(Li ekploras. Komentarioj de la civitanoj: Ŝajnas, ke li tamen iom pravas ! Se ĉion vi pripen- sas, sur Cezaron granda mal- granda plago sekvas! Cezaro, ja, la kronon malakceptis, kaj sekve li ne povis esti ambicia ! Pri Antonio - Ha, povra ! Liaj okuloj fajre ruĝas pro plorado ! En Romo ne troviĝas pli nobla homo ol Antonio !)


Hieraŭ, unusola vorto de Cezaro estus povinta kontraŭstari la mondon. Nun li kuŝas tie, kaj neniu homo, eĉ ne la plej humila, venas por lin omaĝi !

Unua sugesto al ribelo !

Antonio montras sian plej fortan

Se mi volus, civitanoj, inciti al vi la korojn kaj la cerbojn al ribelo, mi ofendus Brutus kaj Kasion kiuj, vi scias, estas honoruloj. Ilin, do, mi ne ofendos; prefere mi ofendos la mortinton, min kaj vin, por ne ofendi tiajn honorulojn. . .

Sed jen pergameno kun sigelo de Cezaro. En lia kabineto mi ĝin trovis. Se la popolo aŭdus tiun lian testamenton. kiun - pardonu - mi ne volas legi, ĉiuj kisus la vundojn de Cezaro kaj trempus

252

siajn tukojn en lia sankta sango, eĉ petegus hareton pro memoro, kaj, je sia morto, testamentus ĝin kiel riĉan here- daĵon al la posteuloj !

(Aŭdiĝas voĉoj : Legu la akton! Legu la testamenton ! Ni ĝin aŭdu !)

atuton: la testa­menton de Cezaro Li tuj aludas, ke la popolo profitos de ĝi. Sed antaŭ ol diri tion klare, li ankoraŭ sonigas la

kordon de la senti­mento. Iom hezite, ne sciante ankoraŭ kiel la popolo ak- ceptos la unuan provbalonon pri ribelo, li parolas en -us formo. Inci- tinte ankoraŭ la scivolon de la amaso, li malkaŝas ke la amaso here- dos el la testamen­to.

Trankviliĝu, amikoj ! Mi ne rajtas ĝin laŭtlegi. Vi ne devas ekscii kiel vin Cezaro amis. Vi ne estas ŝtipoj aŭ surdaj ŝtonoj. Homoj vi estas ! Kaj se vi aŭdus la testamenton de Cezaro, tuj ĝi vin flami- gus, farus vin rabiaj. Prefere vi ne sciu, ke vi estas la heredantoj de Cezaro, ĉar se tion vi ekscius, kio sekvus?


(Krioj : Legu la testamenton !)

Ho ne postulu, estu paciencaj ! Mi tro impetis aludante pri ĝi. Mi timas, ke mi jam ofendis la honorulojn, kiuj en Ceza- ron puŝis siajn ponardojn. Jes, tion mi ja timas !

(Krioj : Ĉu honoruloj ? Perfi- duloj ili estas! La akton. 1a testamenton !)

La vorto "hono- rulo" farigas dras- ta, kaj la amaso reagas favore. An­tonio elmanovris, ke unue la amaso el- diru "perfidulo".

Antonio promesas legi la testamenton Fakte li tion anko- raŭ ne faros. Li nur eluzos la per- meson malsupre-

Kio ? Ĉu vi do devigas min legi la testa- menton ? Stariĝu, do, ringe ĉirkaŭ la kadavro de Cezaro, por ke mi montru al vi tiun, kiu faris la testamenton. Ĉu mi descendu ? Ĉu vi ĝin permesas ?

(Voĉoj : Descendu ! Venu mal- supren ! For de la ĉerko, for de la kadavro ! Lokon por Anto­nio, lokon por la plej nobla Antonio !. . Antonio descendas).

niri de la tribuno por montri la ka- davron kaj tiel an- koraŭ pli impresi la emociojn.

Pretiĝu larmi, se vi larmojn havas. Vi konas tiun ĉi mantelon. Mi memoras kiam Cezaro unue ĝin surmetis : en sia tendo, dum somervespero, post sia venko super la Nerveoj. Jen kie tranĉis glavo de Kasio; tie Kasko ŝiris per insida bato; trapikis tie ĉi Brutus, la amata. Kaj kiam li elŝiris la fiŝtalon, jen kiel la sango de Cezaro sekvis kvazaŭ ĝi volus konstati ĉu vere Brutus batis tiel akre: Ĉar Brutus, kiel vi scias, por Cezaro estis anĝelo ! Ho dioj, kiel lin Cezaro amis ! El ĉiuj tranĉoj, ĝi estis la plej amara, ĉar kiam Cezaro vidis lin bati, maldankemo - pli forta ol la perfidaj armiloj - tutvenkis lin. Lia granda koro krevis tiam kaj, la vizaĝon volvinte en la mantelo, ĉe la bazo de Pompeo-statuo, kiu sangverŝis dume, jen Cezaro la granda falis !

Ho kia falo, miaj samlandanoj ! Falegis tiam mi kaj vi, ni ĉiuj, dum la sanga perfido baŭmis venke.

Ha, nun vi ploras, nun kompato tranĉas, viajn korojn : Sanktaj estas tiuj larmoj. Karaj animoj, ĉu vi ploras nur pro la vundoj en la vesto de Cezaro ?

Post la supra forta kresĉendo, Antonio malkaŝe nomas la konspirin- tojn „perfidistoj".

(Li malkovras la kadavron.)

Rigardu do ! Jen li mem buĉe breĉita de la perfidistoj !

Antonio elvokas kompaton por Ce- zaro kaj koleron kontraŭ la mur- dintojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки