La mankoj kaj vundaj punktoj estas pluraj. Bruto erare supozas, ke la amaso kompre- nos liajn abstrak- tajn, principajn ide- alojn. Fakte ĝi en- tuziasmiĝas nur pri la patoso. En la parolado mankas detala pruvo pri la kulpo de Cezaro. Tial la mortigo ne estas sufiĉe pravi- gita.
Brutus faras pluan eraron, kiam li fori-
2-a sceno)
Romanoj, civitanoj kaj amikoj ! Aŭdu min pro mia afero kaj silentiĝu, por ke vi aŭdu ! Kredu al mi pro mia honoro kaj respektu mian honoron, por ke vi kredu ! Juĝu min per via saĝo kaj vigligu vian sagacon, por ke vi pli bone juĝu!
Se en tiu ĉi kunveno sin trovas iu kor- amiko de Cezaro, al tiu mi diras, ke la amo de Brutus al Cezaro estis ne malpli granda ol la lia. Se, do, tiu amiko demandas, kial leviĝis Brutus kontraŭ Cezaron, - jen estas mia respondo: Ne tial, ĉar mi malpli amus Cezaron, sed tial, ĉar mi pli amas Romon. Ĉu vi preferus, ke Cezaro vivu kaj vi ĉiuj mortu sklavoj, aŭ ke Cezaro mortu, por ke vi ĉiuj vivu kiel liberaj homoj ?
Ĉar Cezaro min amis, mi lin priploras; ĉar li estis feliĉa, mi pro tio ĝojas; ĉar li estis brava, mi lin honoras, sed ĉar li estis
du paroladoj kiel ekzemplojn. Mi vaste utiligis la brilan tradukon de ambaŭ paroladoj, publikigitaj en la ĵus aperinta Angla Antologio, (eldonita de Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1957), kiun faris Reto Rossetti.
249
ambicia, mi lin mortigis. Estas larmoj por lia amo, ĝojo por lia feliĉo, honoro por lia braveco kaj morto por lia ambicio !
Kiu el vi estas tiel servuta, ke li volus esti sklavo ? Se iu, li parolu, ĉar lin mi ofendis. Kiu el vi estas tiel kruda, ke li ne volus esti Romano ? Se iu, li parolu, ĉar lin mi ofendis. Kiu el vi estas tiel malnobla, ke li ne amas sian patrujon? Se iu, li parolu, ĉar lin mi ofendis. Mi paŭzas por la respondo.
Sekve, neniun mi ofendis. Mi faris al Cezaro nur tion, kion al Brutus vi rajtas fari. La afero pri lia morto estas solene enskribita ĉe la Kapitolo: sen malgrandigo de lia gloro, kiun li inde meritis, kaj sen troigo de lia kulpo, pro kiu li suferis morton ! .
ras kaj lasas al Antonio liberan agad- kampon. Li estas tiel serene fida pri sia pravo, ke la eblo de kia ajn refuto fare de Antonio tute ne okupas lian men- son.
Post kiam Brutus finis sian parola - don, aŭdiĝis el inter la amaso krioj, postulantaj, ke li fariĝu Cezaro. Evi- denta pruvo, ke la amaso ne kompre- nis liajn demokra- tajn, respublikis- majn ideojn.
Antaŭ ol foriri, Brutus petas la amason resti kaj aŭskulti Antonion. Li opinias, ke la parolpermeso doni- ta al Antonio pru- vos al la amaso la justecon de la kons- pirintoj.
La forman anali- zon de la parolado vidu sur p. 237 de tiu ĉi libro.
Jen venas lia korpo, funebrata de Marko Antonio,kiu, kvankam li ne partoprenis lian mortigon, havos tamen profiton de lia morto: rolon en la respubliko - kaj tion saman ja ĉiu el vi havos.
Nun mi foriras, sed sciu: kiel mi mortigis mian plej karan amikon por la bono de Romo, tiel mi havas ankaŭ por mi mem tiun saman glavon, kiam plaĉos al mia
patrujo postuli mian morton.
250
PAROLADO DE ANTONIO
(El "Julio Cezaro" de William Shakespeare, III-a akto,
2-a sceno)
Amikoj !. . . Romanoj !. . . Samlan- danoj ! ....
Alklinu la orelojn ! Mi ja venas por entombigi Cezaron, ne por glori lin. La malbonaj faroj de la homoj ofte postvivas ilin, dum la bonfaroj foriras en la teron kun iliaj ostoj. Tiel estu kun Cezaro ! La nobla Brutus diris : Cezaro estis am- bicia. Se jes, nu, tio estis peza kulpo kaj peze ja Cezaro tion pagis. Nun, laŭ la permeso de Brutus kaj de la ceteraj - ĉar Brutus estas viro althonora kaj ĉiuj ceteraj ankaŭ tre honoraj - mi parolas funebre pri Cezaro.
Mi trovis lin amiko lojala kaj justa, sed
Brutus diris, ke li estis ambicia - kaj Brutus estas viro althonora. Al Romo li kondukis multajn kaptitojn, kiuj tributis al la kaso komuna. Ĉu Cezaro per tio montris econ ambician ?
Kiam lamentis la malriĉa plebo, Cezaro kunsente ploris. Ambicio devus el ŝtofo pli fortika. . . . Sed Brutus diris, ke li estis ambicia - kaj Brutus estas viro althonora !
Vi ĉiuj vidis, ke dum Luperkalo tri
Antonio komencas hezite. La amaso estas malamike agor- dita. Antonio palpas ĝian pulson por tro- vi la ĝustan vojon. Unua aludeto pri la virtoj de Cezaro.
Zorgema laŭdo al Brutus kaj al aliaj konspirintoj. En tiu ĉi loko ĝi havas la celon havigi la simpation de la amaso, kiu aplaŭ- degis Brutus. La frazo, plurfoje rip- etita fariĝas ĉiam pli kaj pli ironia.
Pruvado, ke Cezaro ne estis ambicia. Unua apelo al emo- cio de la amaso.