Li ruze mencias la gloran venkon de Cezaro super la Nerveoj - venkon, pri kiu la Romanoj aparte fieras.
Emocio kaj patoso.
Antonio uzas por la unua fojo la vorton "perfida".
Duan fojon li uzas la vorton "perfida".
(Krioj kaj voĉoj : Ho, kortuŝa vido ! Ho, la nobla Cezaro ! Kanajloj, perfidistoj ! Ni venĝu lin ! Venĝon ! For ! Bruligu ! Fajron ! Morton al perfidistoj ! Silenton por la nobla Antonio ! Ni lin aŭskultos ! Ni lin sekvos ! Kun li ni mortos !)
Amikoj karaj, dolĉaj, paŭzu iom en via ŝtorma, ekribela tajdo ! Honoruloj faris ĉi tiun faron ! Pro kia kaŭzo privata ili tiel agis, ve, mi ne scias: ili estas saĝaj, hono- raj viroj, kaj ili respondos al vi sendube per klarigoj kaj rezonoj. Mi ne venis por ŝteli viajn korojn. Mi oratoro ne estas, kiel Brutus, sed, kiel vi min konas, simpla homo, kiu amas sian amikon. Kaj tion tre bone scias tiuj, kiuj permesis al mi paroli ĉi tie publike. Mi, ja, ne havas spriton aŭ kvalitojn, vortojn aŭ gestojn, nek mi havas la parolpovon eksciti la korojn ! Mi nur paroladas ripetante tion, kion vi mem bone scias. Mi montras la karajn vundojn de Cezaro - ĉi dolĉajn, mutajn buŝojn - kaj petas ilin paroli anstataŭ mi. Sed se mi estus Brutus, kaj li, male Antonio, jen estus Antonio, kiu scius provoki la animojn kaj enmeti en ĉiun vundon de Cezaro langon, kiu instigus eĉ la romajn ŝtonojn leviĝi kaj ribeli !
Ho ve, amikoj, kion vi volus fari ? Kiel Cezaro meritis vian amon? Vi ĝin ne scias, do mi diros al vi. La testamenton vi jam forgesis !
Jen ĝi, sub la sigelo de Cezaro. Al ĉiu roma civitano, al ĉiu homo li donas po sepdek kvin drahmoj.
Aŭskultu min pacience !
Ŝajnigante ke li pledas por la kon- spirintoj, li vekas ankoraŭ pli fortan indignon kontraŭ ilin per sia konscie lama defendo. "Ho- noruloj", kiuj mur- das pro "kaŭzo pri- vata" - sovaĝa mo- kado pri la kon- spirintoj.
Tre efika paro- ladparto. Antonio direktas la pensojn de la aŭskultantoj aparte al Brutus, kiun li prezentas kiel grandan ora- toron scipovantan per rezonado kon- vinki la amason, dum li mem pre- zentas sin naive- sincera parolanto.
Aperta sugesto pri ribelo, sed su- gesto farita tre lerte: se Antonio havus la oratoran kapablon de Brutus, tiam li instigus eĉ la romajn ŝto- nojn ribeli !
Antonio atingis la ĉefan celon de sia parolado sen uzo de la testamento. Nun li eluzas sian plej fortan atuton. Li legas al la ama- so la testamenton kaj tiel plifortigas ĝian decidon agi kontraŭ la konspi-
Al vi li lasas, krome, la aleojn, siajn
rintojn. Antonio konscias, ke nura emociiĝo povas bal- daŭ vaporiĝi. Tial li donas konkretan motivon, kiu tuŝas la personan inte- reson.
La venko de Antonio estas kom- pleta. La amas o agas plene laŭ liaj deziroj.
La analizo de la parolado el forma vidpunkto estas do- nita sur la p. 237 k.s. de tiu ĉi libro.
privatajn laŭbojn kaj la ĝardenojn ĝis la bordo de Tibero. Ĉiuj ĉi bienoj estas viaj, je via komuna dispono por promenadi kaj, plezuri !
Kia Cezaro ! Kiam venos alia tia ? !
256
PAROLADO
(Pri la instrua kaj kongresoj)
DE D-ro ZAMENHOF ([34])
eduka signifo de la Esperanto-
Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj !
Vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed esperante; vi eble diros, ke ĉar ni havas nun kongreson de samregnanoj kaj ĉiuj, aŭ almenaŭ preskaŭ ĉiuj ĝiaj partoprenantoj kom- prenas tre bone la saman lingvon, estas multe pli nature paroli al ili en tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj kaŭzoj, pro kiuj mi elektis por mia parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.