Denove ni kolektiĝis ! En tiu ĉi admirinda lando de helo kaj libereco; en tiu ĉi belega urbo de grandaj spiritaj valoroj kaj brilaj kulturaj tradicioj; en tiu ĉi mondfama Sorbono - fajrujo de universala scienco kaj forĝejo de plej noblaj pensoj, kiuj dum jarcentoj nutris la progreson - en tiu medio ni ankoraŭfoje kunvenis el ĉiuj partoj de la terglobo: el okci- dento kaj oriento, el nordo kaj sudo, el urboj kaj vilaĝoj, el palacoj kaj kabanoj, el lernejoj, el uzinoj kaj kamparo !
Multnombraj estas la naciaj kaj internaciaj, oficialaj kaj neoficialaj, kongresoj, konferencoj kaj aliaj renkontiĝoj, kiuj ĉiutage okazas en diversaj urboj. Jen tie sciencistoj inter- ŝanĝas pensojn, jen aliloke diplomatoj pridiskutas kaj solvadas la sorton de la popoloj, jen diversaj fakuloj priparolas siajn problemojn. Kunvenadas personoj, havantaj la saman okupon, la saman religian koncepton, la saman politikan konvinkon. Ĉiam temas nur pri difinita kategorio de homoj.
Nia kongreso havas tute apartan karakteron. Ĝi konsistas el homoj, apartenantaj al ĉiuj eblaj rasoj, nacioj, lingvoj, religioj, politikaj kaj filozofiaj direktoj. En ĝi estas reprezen- titaj ĉiuj socitavoloj, ĉiuj profesioj kaj okupoj. Tial nia kon- greso - diference de ĉiuj aliaj - estas vere miniatura mondo, mondo en kiu ĝis ĉerta grado reflektiĝas la ekstera realaĵo.
Vortoj belaj - esprimo de penso profunda !
Hodiaŭ, post du teruraj mondmilitoj, en kiuj milionoj elsangis sur ĉiuj batalkampoj de la kvin kontinentoj, dum aliaj milionoj estis pendumitaj, pafmortigitaj, sufokitaj, vipataj, vundataj kaj turmentataj nur tial, ĉar ili havis alian haŭtkoloron, alian nacian devenon, nur tial, ĉar ili konfesis alian religion, aŭ parolis alian lingvon; hodiaŭ, post kiam sennombraj materiaj kaj spiritaj valoroj estis detruitaj, dum la plej elementaj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj piedpremitaj, kiam la plej mallumaj, krimaj pasioj mani- festiĝis en timige teruraj formoj; hodiaŭ, kiam ĉio ĉi revekis naciismojn kaj ŝovinismojn, kiam malamo blindigas racion, kiam super niaj kapoj ŝvebas fantomo de nova, ankoraŭ pli nehumana milito; hodiaŭ, geamikoj, esprimi la saman ideon povus ŝajni tro kuraĝe aŭ eĉ freneze ! Ĉar freneza estas tiu, kiu en epoko de ĝenerala frenezeco, ne konformiĝas al ĝi! Tamen, eĉ riskante esti proklamitaj frenezaj, ni trankvile, sed des pli firme, energie kaj laŭte asertas : Jes, ni ĉi tie, ni - la reprezentantoj de la tutmonda Esperanto-movado - malgraŭ ĉio kaj spite al ĉio, estas kaj sentas nin unue kaj antaŭ ĉio homoj !
B
Ĉu vere estas tiel, aŭ, eble, tiu nia aserto estas naive- mensoga, senenhava frazo, kontraŭa al la plej evidenta realaĵo, kiun nur ni - blindigitaj de la flama ardo por granda celo,
264
enlulitaj en sorĉan dormon pro la milde-dolĉaj sonoj de supernacia komunikilo - utopiisme volas nek vidi nek aŭdi ?
Ĉu estas eble, ke areto da personoj pensu, sentu kaj agu universale home en mondo distranĉita kaj krucumita, en mondo disŝirata de sennombraj antagonismoj, en mondo sangon sanganta el miloj da vundoj ?
Aŭ, eble, ĉi tie okazas ia miraklo ?
Nek unu, nek la alia !
Ni ne estas iaj ekstersociaj estuloj, iaj revantaj fantaziuloj, kiuj naĝante ie en nuboj forgesas la teron, nek ni estas iaj strutoj, kiuj enŝovinte la kapon en la sablon, opinias ke ĉio estas en ordo ! Ni bone vidas la realaĵon, sed ni ankaŭ kom- prenas, ke en la hodiaŭo ĉiuj ekonomiaj, sociaj, politikaj kaj ideaj kontraŭaĵoj havas du ĝeneralajn trajtojn kaj manifestas du esence kontraŭajn tendencojn sur ĉiuj kampoj: unu- flanke troviĝas la tendenco al universalismo kaj aliflanke la tendenco al egoisma regionismo.
La konstanta progresado de universalismo, spite al arte- faritaj baroj kaj malhelpoj, estas senduba fakto. Sur la eko- nomia kampo ĝi esprimiĝas per ĉiam pli forta interdependeco de la diversaj mondopartoj. Sur politika kampo ĝi montriĝas en la klopodoj formi superŝtatajn internaciajn organismojn, kia estis la Societo de Nacioj kaj kia estas hodiaŭ la Organi- zaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. Sur kampo idea, la scienco kaj arto, kiuj ĝis antaŭ nelonge estis apartenaĵo de fermitaj rondoj, celas direktiĝi ĉiam pli al la tuta homaro. Eĉ la lastaj grandaj militoj - tiuj plej krimaj atakoj kontraŭ la homecon, tiuj monstroj, detruantaj la tuthomaran solidarecon - estas, tamen, samtempe pruvoj pri la universaleco de la mondo. La fakto mem, ke la militoj devis ĝeneraliĝi, ke ili ne povis resti limigitaj nur al kelkaj terpartoj, montras klare, ke la mondo - vole-nevole - havas radikajn komunajn interesojn: sangado de unu parteto sangigas la tutan homaron, prospero en unu parteto prosperigas la tuton !
Kontraŭ tiun ĉi normalan marŝadon de la homaro al unueco, leviĝas la malnovaj kaj maljuniĝintaj, sed ankoraŭ tre fortaj, venenige mordantaj potencoj de mallumo kaj malprogreso.