havas en ĝi siajn reprezentantojn. En efektiveco ĝi estas nur komenco kaj provo, ĝi estas nur prepara paŝo por la estontaj Ruslandaj Esperantistaj Kongresoj. Mi tamen ne dubas, ke nia prova kongreso ne restos sen utilo por la esperantismo en
konsistas el alvoko al laboro. Ĝia skemo estas klasike simpla :
La paroladeto estas interesa ankaŭ tial, ĉar D-ro Zamenhof atentigas pri la rolo de la Esperanta parolarto en la evoluigo kaj disvastigo de la lingvo. Dufoje li mencias la "bonajn kaj spertajn esperantajn oratorojn", kies belaj kaj fluaj paroladoj en Esperanto "entuzias- migas" la ĉeestantojn.
259
Ruslando. Malgraŭ niaj malgrandaj fortoj, mi esperas, ke la kunvenintaj samideanoj povos meti kelkajn fundamentajn ŝtonojn, sur kiuj poste konstruiĝos ĉiam pli kaj pli grandioza ruslanda esperantismo.
Mi esperas, ke dank' al nia penado ni baldaŭ ne bezonos honti antaŭ la eksterlando kaj nia afero staros en nia regno tiel same bone kaj fortike, kiel en aliaj landoj. En bona horo ni komencu nian laboron !
IV
260
INAŬGURA PAROLADO DE PROFESORO EDMOND PRIVAT (*)
(Eldirita en la Solena Malferma Kunsido de la 39-a Universala Kongreso de Esperanto, Haarlem 1954)
Karaj Kongresanoj,
Ni danke salutas la noblan nacion, kiu nin bonvenigas hodiaŭ en nia propra mondlingvo. En Nederlando loĝas popolo nacie modesta, sed ege kuraĝa. De centjaroj ĝi brave batalas kontraŭ la furiozaj ondoj de la Oceano por vivi libere sur sia malvasta tero. Antaŭ centjaroj ĝia parlamento jam proklamis ke „Dio ne kreis la popolojn kiel sklavojn de princoj" kaj ĝia fama gvidanto Vilhelmo la Silenta diris brave ke "ne necesas esperi por entrepreni." Al Nederlando nian saluton kaj danke- mon !
Ĉiujare la esperantistoj renkontiĝas en grandaj kongresoj, eĉ foje la plej grandaj kiuj kunvenas en la nuna mondo. Malgraŭ tiuj imponaj pruvoj de vigla vivo kaj uzo ni tamen konscias, ke nia movado ankoraŭ reprezentas nur etan parton de la homaro, eĉ se la plej internacia homarana pro la sen- bara lingva unueco. Ni ja scias bone ke ni devas ofte barakti pene por ricevi, kvazaŭ hundoj sub la tablo, kelkajn pane- retojn de oficiala subteno en multaj lokoj de la mondo.
Eĉ eble kontraŭstaras iom da ĵaluzo kontraŭ niaj kongresoj sen tradukistoj. Ni tro entuziasme ĝojas pro la sperto de interpopola harmonio kaj de facila interkompreno rekta, de homo al homo, kia ajn estas la diverseco patrolingva, nacia, rasa aŭ kolora. Certe la kontraŭstaro ĉiam atendas nin, kiam ni postulas oficialan instruadon de nia lingvo en lernejoj, kie ĝi tiom plezurigas infanojn ĉiufoje kiam oni bonvolas provi.
Senlace ni devas semi kaj semi konstante. "Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas", sed kelkaj enradikiĝas kaj ili floras mirinde. "En unu sola glano kuŝas laŭ potenco tuta
(*) Afable disponigita por tiu ĉi eldono.
arbaro", skribis Emerson, la usona pensulo, kaj certe la Esperanto-kongresoj estas edukejoj de la estonta homaro unuiĝonta. Estas ja bone kaj taŭge, ke la semo ĵetita de Zamenhof havis la tempon kreski malrapide kiel juna kverko, ĉar la lingvo povis tiel fariĝi vere vivanta. Ĝi nun enkorpigas la homaran senton kiu mankas al oficialaj tutmondaj insti- tucioj de la nuna epoko, serĉanta sian propran animon super la malnovaj antaŭjuĝoj.
En la stratoj de Haarlem, ĉe fenestroj aŭ balkonoj, flirtas hodiaŭ la verda standardo. Ĝi estas ne teoria simbolo, sed jam signo de viva spirito kaj de juna tradicio.
Ĉien, kie lerniĝas la helpa lingvo, ankaŭ enpenetras ĝuste tiu sento kaj tiu spirito, kiun bezonas la mondo por realigi sian unuecon en diverseco kaj sian kunvivadon en respekto de la malsamaj gepatraj lingvoj kaj kutimoj. Ju pli riĉiĝos la enhavo de Esperanto (tio estas nia literaturo kaj la temoj de niaj kunvenoj), des pli ĝi allogos la dezirantojn al homara kulturo. Iom post iom, unu post alia, venos al ni la homoj kiuj rigardas antaŭen kaj sopiras al la sama harmonio.
Tiu bela verda koloro de nia flago signas ne nur la esperon de la homaro, minacata je mem-detruo, sed ĝi signas ankaŭ la malfermon de peza barilo, la vojon liberan por iri antaŭen, manon en mano.
Multaj fervojistoj sidas inter vi kune kun edukistoj, ofi- cistoj aŭ aliaj profesiuloj. Amikoj fervojistoj, vi ja scias la gravecon de la verda lumo. Se ĝi brilas antaŭ lokomotivoj, ĝi signifas: iru, vi povas pasi ! Al ni la verda koloro diras la
samon: iru, ne haltu, antaŭen kun kuraĝo !
262
V
PAROLADO DE LA AŬTORO (*)
(Pri la Internacia Lingvo kiel esprimo kaj antaŭeniganto de universalismaj tendencoj)
Sinjoro prezidanto ! Sinjoro reprezentanto de la Ministro pri edukado ! Geamikoj !