Sur kampo ekonomia: la lastaj provoj de memsufiĉa aŭtarkio; sur kampo politika: naciismo kaj diktatoreco; sur kampo idea: ekskluziveco de la nacia kulturo kaj penadoj altrudi ĝin kaj sian propran nacian lingvon al la aliaj !
Giganta estas tiu lukto inter la putriĝantaj restaĵoj de la pasinteco kaj la brilantaj perspektivoj de la estonteco, lukto en kiu estas mobilizitaj ĉiuj fizikaj kaj moralaj fortoj kaj kies atestantoj kaj partoprenantoj estas ankaŭ ni !
Malfacile kaj peze la universalismo traboras al si la vojon tra marĉoj, nebuloj kaj tempestoj, inter fajro kaj glacio, sub insidoj kaj obstakloj al la ore sunumitaj pintoj de ekonomia bonstato, al la lazuraj serenoj de socia justeco kaj libereco ! Sed nehaltigeble, venke ĝi marŝas antaŭen.
Estis Kant kiu diris, ke ekzistas postulatoj de la racio kaj postulatoj de la historio. Estu al mi permesite iom ŝanĝi la penson de Kant kaj diri : la universalismo estas poslulato racia, ĉar ĝi estas postulato de la historia evoluo de la homaro, kiu - kondiĉite de la teknika progresado - iras de diver- seco kaj plureco al konkordo kaj unueco.
La homaro fariĝas konscia pri si mem ! Ĉiam pli kaj pli !
C
Kia estas la pozicio de la Esperantismo en tiu situacio ?
La ideo pri Internacia Lingvo estas esprimo de la univer- salismaj tendencoj. La realigo de tiu ideo en formo de nia Esperanto estas la plej konkreta, preskaŭ fizike palpebla manifestiĝo de tiu celado al tuthomeco. Sed, samtempe, ĝi estas ankaŭ la plej forta apogilo, la plej potenca antaŭeni- ganto de tiu sama universalismo, kiu ĝin kreis.
La lingvo - tute egale kiu, la lingvo ĝenerale - estas socia fenomeno, kiu troviĝas en funkcia rilato kun la bazo, el kiu ĝi elkreskis. La lingvo ebligas ne nur la pensadon kaj la reci- prokan komunikadon de ideoj, sed ĝi ankaŭ kreas certan senton de komuneco inter la personoj, kiuj ĝin uzas. Naskita de la socio, ĝi mem cementigas la socion, ŝirmante ĝin de disfalo.
Tute same: la Internacia Lingvo ne estas sole teknika 266
rimedo de pensado, nek nura peranto de pensointerŝanĝoj en internaciaj kadroj. Ĝi havas ankaŭ profundan idean signifon. Same kiel la naciaj lingvoj ludis kaj ludas unu el la ĉefaj roloj en la formiĝo de la nacioj, same tiel la Internacia Lingvo - neŭtrala, supernacia interkomprenilo - formas kaj stimulas la tuthoman, universalan solidarecon.
La uzado mem de la samaj vortoj proksimigas la homojn. Eĉ se Esperanto limiĝus nur al tio, ĝia rolo estus granda. Sed la Internacia Lingvo, ebligante rektajn, senperajn kontak- tojn tra la tuta mondo, klare evidentigas la esencan samecon de la homa naturo.
Multnombraj sciencaj verkoj estas skribitaj pri tiu temo. Diversaj religioj proklamis la principon kiel unu el funda- mentoj de la respektiva religia koncepto. La filozofio pridis- kutis la demandon ĉiuflanke. Multe kaj ofte oni parolas pri ĝi. Tamen nur ni, la uzantoj de la Internacia Lingvo, ne nur parolas pri tuthomara solidareco, ne nur mense ĝin kom- prenas, sed ankaŭ sentas ĝin. Ni konkrete sentas, ke ĉiuj homoj - sen ia ajn konsidero al la diferencoj rasaj, naciaj, lingvaj aŭ religiaj - estas kaj devas esti egalaj en sia kvalito de homoj. Tial ni ankaŭ sentas, ke devas malaperi ĉiu ajn formo de subpremado aŭ de superregado de unu popolo super la alia, ke devas malaperi ĉiuj privilegioj, bazitaj sur rasa, nacia, lingva aŭ religia apartenoj. Mallonge, ni profunde sentas la veran universalismon, kies konsistaj partoj estas egaleco de ĉiuj homoj, spirita libereco, socia justeco kaj inter- popola paco.
Tiun ĉi vere revolucian ŝanĝiĝon en la pensomaniero kaj sentado, kiujn kreas la Internacia Lingvo; tiun ĉi transformi- ĝon de mallarĝe nacia konceptado al universale homa kon- ceptado, kaŭzitan de la Internacia Lingvo, komprenis same bone, aŭ eĉ pli bone, la malamikoj de universalismo, ol ĝiaj adeptoj, ol, kelkfoje, eĉ la esperantistoj mem !
Ne estas hazardo, geamikoj, ke ĉiuj tiranecaj kaj despotecaj reĝimoj levis sin kontraŭ Esperanton, malpermesis la lingvon, persekutis la esperantistojn ! Se Esperanto estus ia infanlu- dilo, se pere de ĝi oni ne povus interkompreniĝi, se ĝi havus
267
nenian idean signifon, kredu al mi, ke ili grandskale propa- gandus ĝin. Sed ĉar la Internacia Lingvo havas grandegan spiritan forton, ĉar ĝi troviĝas ĉepinte de universalismo kaj tuthomeco, ĝi estis kaj estas atakata de ĉiaspecaj ŝovinistoj. Tiuj atakoj ne devas nin timigi nek senkuraĝigi. Kontraŭe, ni fieru pri ili ! Ni fieru, se tiraneco nin konstraŭstaras, ĉar tiraneco ĉiam kontraŭstaras noblecon kaj veran progreson. Tiuj atakoj konvinku nin ankoraŭ pli firme pri la praveco, vereco kaj grandeco de nia afero. Ni konsciu, ke la spirito estas nevenkebla krom se ĝi mem rezignas pri defendo kaj rezisto ! La ideon oni povas nek enkatenigi, nek aresti, nek mortigi ! Ĝuste tial jam okazis, kaj ankoraŭ okazos, ke vastaj imperioj malaperis, ke iam tremigaj diktatoroj kaj aŭtokratoj falis, sed nia Esperanto restis, vivas kaj prosperas, altrudiĝante ĉiam pli impete al la vekiĝanta konscienco de la homaro.