Kun la nepra venkado de universalismo venkas ankaŭ Esperanto. Kun venkado de Esperanto la vera, sincera universalismo akiras novajn poziciojn. Pri tio ni ĉiuj estu profunde konsciaj !
D
La universaleco de la Lingvo trovis adekvatan organizan formon en nia Universala Esperanto-Asocio, en ĝiaj kongresoj, kunvenoj kaj diversaj aranĝoj.
U. E. A. estas neŭtrala. Ĝi troviĝas ekster kaj super la politi- kaj luktoj, sed en ĝiaj fundamentoj troviĝas la principo de la respekto al la homaj rajtoj kaj liberecoj. Tio signifas, ke ĝi - celante disvastigi la Internacian Lingvon kune kun ĝia nedisi- gebla apartenaĵo : la spirita proksimiĝo de la homoj - ebligas al ĉiuj siaj membroj konservi siajn proprajn mondrigardojn kaj konvinkojn, libere esprimi siajn opiniojn. La neŭtraleco ne signifas, do, senidiecon aŭ uniformigon de la penso ! Male, ĝi estas konvena grundo por kresko kaj florado interne de la movado de ĉiaspecaj pensoj kaj ideoj - krom tiuj, kiuj evidente kontraŭas al la esenco mem de la Internacia Lingvo kaj de ĝia idea signifo.
268
Tial ni - inspiritaj de tiu komuna idealo, armitaj per komuna komunikilo - formas unuecan tuton malgraŭ la diverseco de ideoj, konvinkoj, mondrigardoj kaj opinioj. Tial ni estas komprenemaj kaj toleremaj rilate al ĉio, krom rilate al apertaj atakoj kontraŭ la liberecon kaj toleremon. Ĉar, vere, toleremo toleras ĉion krom maltoleremo !
Ĝuste tial nia Universala Esperanto-Asocio estas la sola hodiaŭ ekzistanta internacia neŝtata organizaĵo, kiu havas efektivajn membrojn en ĉiuj partoj de la mondo; organizaĵo, kiu ebligas, ke ĉe la sama tablo egalece kaj amikece diskutu la reprezentantoj de ĉiuj nacioj, de ĉiuj rasoj, lingvoj kaj religioj ! Inter la esperantistoj la respekto de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj ne estas bela propaganda frazo, sed realaĵo, fundamenta gvidprincipo de la tuta agado, esence, je vivo kaj morto, ligita al la ideo mem de la Internacia Lingvo.
La neŭtraleco, plue, signifas, ke en eksteraj rilatoj ni ligas nin al neniu politika koncepto, al neniu alia movado, al neniu fremda ideologio. Kiel esperantistoj ni estas memstaraj kaj sendependaj kaj ni iras nian propran vojon. Tio, kompreneble, ne signifas, ke ni estas indiferentaj rilate al la okazaĵoj en la mondo. Ni tre bone scias, ke la Internacia Lingvo povas grandskale prosperi nur en kondiĉoj de libereco kaj de ami- kecaj rilatoj inter la popoloj. Aliflanke ni ankaŭ scias, ke unu el la plej fortaj motoroj por la progresigo de tiu nobla idealo estas ĝuste la Internacia Lingvo.
Tial ni entuziasme salutas la liberecon kaj la interpopolan fratecon !
Tial ni kondamne levas nian voĉon kontraŭ la sklavecon kaj la militon !
Tial ni protestas pro la malpermeso de la Internacia
Lingvo, tute egale de kiu flanko ĝi venas !
* *
*
La 35-a Universala Kongreso de Esperanto okazas en epoko tre streĉita, preskaŭ uragana. Pezaj, grizaj nuboj pendas super ni. Malordo regas la aferojn, konfuzo regas la ideojn.
269
En tiaj cirkonstancoj ankoraŭ pli elsaltas la graveco de nia Kongreso. Ĝi estas vera ekbrilo en mallumo, diamanto en nigra marĉo, radio de optimismo en la ĝenerala pesimismo !
Ankoraŭfoje ni montru al la mondo la perfektecon de nia lingvo ! Ni pruvu al ni mem kaj al ĉiuj, kiuj volas vidi kaj aŭdi, kioma estas la idea, paciga forto de la Internacia Lingvo,
kioma estas ĝia kultura valoro !
La 35-a Universala Kongreso estu granda, impona manifestado ne nur por la neŭtrala tuthoma lingvo, sed ankaŭ por la homeco !
Al ni ĉiuj ĝi donu freŝan energion, por ke ni povu ankoraŭ pli unuece, ankoraŭ pli konvinke, ankoraŭ pli ofereme daŭrigi la vojon al la fina celo, en la intereso de interkompreniĝo ne nur buŝa, sed ankaŭ kaj precipe mensa, kora, spirita de ĉiuj bonintencaj, vere progresemaj homoj !
INDEKSO
A
Adamo 20, 22 Adelung, J. Chr. 23 advokato 131, 143, 153-154, 167-168, 186, 198, 199, 212, 228; v. ankaŭ ora- toro, parolarto, parolado afiksoj 35, 102, 107, 116 Afriko 23, 54, 67, 81, 94, 98, 99
aglutineco 102; v. ankaŭ lingvo
akademio 119, 143, 153, 196, 199, 217; v. ankaŭ ejo, parolarto, parolado, pu- bliko
aktoro 134, 164 (kaj oratoro) akustiko 153, 194-195; v. an- kaŭ ejo
Alaungpaya 75 Alceo 92
INDEKSO
Aleksandro la Granda 93, 125
Alĝerio 53, 54 Ambrozo 129 Ameriko 23, 45, 74, 75 Anakreono 92 Andocido 123
Andreev, A. P. 44, 46, 49
Anglio 77-78, 97; v. ankaŭ Britio
animaloj 61-63 anonco v. paroladaj partoj Antifono 122, 123 Antonio v. "Julio Cezaro" antropoidaj simioj 44, 46, 51, 52, 54, 56; v. ankaŭ simioj antropologio 50 k. s. Arakanio 75
Aristotelo 33, 124-126, 129, 184, 213 Arizono 69
armeo 119, 130, 215; v. an- kaŭ parolarto
artefariteco v. lingvo -"arte- farita"
asociiĝo 47, 144 ateismo 63
Ateno 92, 121-122, 126 Aŭgusteno 129 Aŭgusto 128 Aŭstralio 75
Aŭstralopitekenoj
B
Babelo 20-22 Bazilo, S-kta 63, 129 Bentham, J. 184 Bernardo 129 Berr, H. 51 Biblio 21-22
biologiismo 26, 60, 61-63; v. ankaŭ lingvo -"natura", naturismo Birmo 75