Читаем Retoriko полностью

Prepari paroladon signifas precize scii, jam antaŭ la elo­kucio, kion oni deziras diri. Oni povas prepari paroladon dum pluraj tagoj, aŭ dum multaj semajnoj. Oni povas ĝin prepari ankaŭ en kelkaj minutoj aŭ sekundoj. Sed ĉiam oni devas ĝin prepari. Tion postulas la ĝentileco al la publiko, la intereso de la afero, eĉ la memamo de la oratoro.

Se la oratoro neniel povas eviti inviton fari paroladon sen- prepare, aŭ se li ne povas rifuzi tian subitan peton; li klopodu havigi al si almenaŭ iom da tempo por trovi konvenan ideon. Li ne ekparolu antaŭ ol li ĝin havas. Nur la plej bonaj ora­toroj, havantaj grandan praktikon, povas escepte permesi al si ekparoli sen ia ajn antaŭpreparo. Sed ankaŭ ili - dum la leviĝo aŭ dum la malrapida irado ĝis la tribuno, dum la eldiro de la enkonduko, kiu en tiaj okazoj povas esti iom stereotipa - pripensu la ĉefparton kaj la finon. 239

Regule la oratoro preparas la paroladon en sia kabineto. La preparado konsistas el du distingaj laboroj: la amasigo de la paroladmaterialo, unue, kaj la forma ordigo de tiu mate- rialo poste.

La oratoro, antaŭ ĉio, elektas la temon aŭ la situacio ĝin diktas al li. Konscia pri sia tasko, li koncentriĝas al la afero. Estas necese trastudi la problemon el ĉiuj flankoj, refreŝigi la malnovan scion, akiri novan. La oratoro kolektas faktojn, pruvojn kaj argumentojn. Li konsultas la literaturon koncer- nantan la temon, eventuale li interkonsiliĝas kun fakuloj kaj ekspertoj serĉas kaj esploras dokumentojn, enketas kaj ekza- menas. Dum sia laboro li faras mallongajn notojn pri ĉio grava, kion li povus utiligi en la parolado. Precizaj indikoj

pri la nomoj datoj, titoloj de diversaj verkoj, mallongaj resumoj pri la ĵus havigita scio, laŭvorta transskribo de uzotaj citaĵoj - ĉio ĉi multe helpas la oratoron en la prepa­rado de la parolado.

Tiele, kolektinte abundan materialon, la oratoro alpaŝas al la dua parto de sia laboro, nome al kunmeto de la ĝenerala plano. Plej bone estas tuj ellabori la ĉefparton, tiel ke oni dividas ĝin je la bezonataj partoj. Por ĉiu parto oni antaŭvidas la tuŝotajn punktojn kaj erojn. Poste oni kunmetas tre deta- lajn enkondukon kaj finon. Kiel dirite, estas bone ellabori eĉ plurajn variantojn de la enkonduko kaj de la fino. La enkon- dukon kaj la finon oni povas kunmeti preskaŭ laŭvorte. Precipe en tre gravaj paroladoj la enkonduko kaj la fino estu atente kaj detale kunmetitaj kaj eĉ parkere ellernitaj. Tio ne signifas ke dum la elokucio ili devas esti ĝuste tiel eldiritaj, kiel ili estis preparitaj, sed tio donas al la oratoro fortan apogon por la formiĝo de lia propra certeco. Oratoro kiu scias parkere la enkondukon kaj la finon de sia parolado, ne timas fari eventuale alian enkondukon kaj alian finon, ĉar li kon- scias, ke en ĉiu okazo la jam preparitaj povas lin eltiri el la embaraso, se li ne trovas pli bonan ideon.

La diversajn partojn, punktojn kaj erojn de la ĉefparto oni ne ellaboras detale, sed oni notas nur la ideojn, kelkfoje per ununura vorto. Tiu notado ne havas la celon esti parolado, sed nur memorigi la oratoron pri la ideoj, kiujn li volas eldiri,

240

kaj pri la vico, laŭ kiu li eldiros ilin. Malnova estas la regulo, kiu diras, ke oni devas memori ne la vortojn, ne la frazojn, sed nur la pensojn. Tio signifas, ke ne estas bone verki tutajn frazojn, tutajn periodojn kaj ellerni ilin parkere, sed ke estas necese nur memori la ideojn esprimotajn. Tiuj ideoj estos vestitaj en konvenan lingvan formon nur poste, antaŭ la

publiko, dum la elokucio.

La notoj uzotaj de la oratoro estas tiu ruĝa fadeno, ĉirkaŭ kiu turniĝas la parolado. Se dum la elokucio la oratoro pro diversaj kaŭzoj estas devigata malproksimiĝi de la temo, lia memoro devas ĝustatempe rekonduki lin al la forlasita fadeno. Se hazarde lia memoro subite perfidas lin, rapida, nerimar- kebla rigardo al la notoj helpas lin retrovi la vojon. Tial, la notoj estas ne nur necesaj por sistemigo de la parolad- materialo, sed ili estas ankaŭ utilaj helpiloj dum la elokucio.

La vojo sekvinda en la preparado de la parolado estas : prepari kiom eble plej multe da materialo, trastudi ĝin kiel eble plej profunde; el tiel preparita materialo enkadrigi en la skemon de la konkreta parolado nur la plej bonan parton; eldiri nur tion el la planita parolado, kio en la momento de la elokucio ŝajnas la plej bona kaj la plej trafa. Plej multe oni studas, malpli multe oni planas, plej malmulte oni eldiras. Sed tiu malmulto eldirita estu tial suko kaj kerno de ĉio planita kaj de ĉio trastudita. El granda prilaborita materialo facile estas elekti la plej bonan por la bezonoj de la konkreta paroladplano. El larĝe preparita paroladplano facile estas ellasi kelkajn punktojn dum la elokucio. Sed la inversa vojo estas ne nur malfacila. Plej ofte ĝi estas neebla.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки