A;U-»B Of^a-Mb^y С 2 iz
IA (1—^2—>3) —x—B (1—2—3—4) —y—C (1—2—3) —z—ll—x+y+z=K
231
Se nur en unu el la partoj la unuopaj punktoj sekvas unu el la alia, dum en la aliaj partoj ili estas samrangaj kaj sendependaj, la skemo ricevas adekvatan formon. Ĝi aspektas, ekzemple, jene :
->x+y+J5™K
Ĉiu el la unuopaj punktoj, aŭ nur kelkaj el ili, povas konsisti el pluraj eroj (a, b, c. . . . ). Tiam la skemo ŝanĝas sian aspekton:
La supraj ekzemploj de skemoj; kiuj - kompreneble - povas havi ankaŭ alian aspekton, rilatas ĉefe al juĝeja kaj politika parolartoj. La aliaj paroladoj kutime ne obeas al ili. Depende de la tipo kaj de la konkreta enhavo, la skemo varias. Tre simpla prelego, ekzemple pri la impresoj el iu vizitita lando, povas havi ĉefparton, konsistantan el kvar partoj (lando, homoj, publika vivo, kulturo). Ĉiu el la partoj povas havi plurajn punktojn, ekzemple la publika vivo: politikaj partioj, sindikatoj, kooperativoj, gazetaro; la kulturo: arto, instruado. El ĉiuj partoj sekvas la ĝenerala konkludo (K). La skemo estas :
Sed tia prelego povus esti ankaŭ alie ordigita, ekzemple : A materia kulturo kun la punktoj 1/ naturaj riĉaĵoj (a/ minoj, b/ arbaroj, c/ grundo kulturebla), 2/ industrio (a/ peza industrio, b/ malpeza industrio); B spirita kulturo kun la punktoj 1/ arto (a/ literaturo, b/ pentroarto, c/ teatro, d/ muziko), 2/ eduko (a/ elementa instruado, b/ supera instruado). La
232
skemo de tia parolado estas
a t н а
1 Jfl
c
* в <4a f o н a
b \ ^ н b
Estas absolute neeble prezenti precize ĉiujn skemojn de la ĉefparto. Ilia nombro estas preskaŭ tiom granda, kioma estas la nombro de temoj kaj de oratoroj. Tamen, unu ĝenerala regulo ekzistas. Ĉiu ĉefparto, depende de la konkreta enhavo kaj de la celo, devas esti konscie ordigita. La parolado ne estas babilado pri kio ajn. Ĝi ne povas konsisti el hazardaj pensoj, amasigitaj sen ia ajn ordo unu super la alia aŭ inter- miksitaj unu kun la alia. La parolado estas palaco, arte kon- struita el multaj ŝtonoj, kaj ne amasego da disĵetitaj ŝtonoj.
La arkitekta konstruo de la ĉefparto montras la intelektan forton kaj la artan talenton de la oratoro. Bona divido de la ĉefparto en partojn, punktojn, erojn; bela proporcio inter ili; ilia samtempa kunligiteco - jen la kvalitoj de bona ĉefparto.
LA FINO (III) estas la konkluda parto de la parolado.
Konkludojn oni povas fari ankaŭ en la ĉefparto. Post ĉiu pritraktita punkto kelkfoje, post ĉiu unuopa parto tre ofte! Tiuj konkludoj estas saltobretoj al la sekva punkto, al la sekva parto. La fina konkludo havas alian signifon. Ĝi ne preparas novajn konkludojn, sed ĝi resumas ĉiujn antaŭajn kun la celo definitive decidigi la publikon favore al la priparolita afero.
La ĉefkonkludo povas ankaŭ troviĝi ĉe la fino de la ĉefparto. Ĝi povas eventuale esti sekvata de plua parteto. En tiuj okazoj, kompreneble, la ĉefkonkludo ne apartenas formale al la fino sed al la ĉefparto.
н 1 j A < <
( 2 I
La fino estas la plej emocia parto de la parolado. Eĉ se dum la antaŭaj partoj la oratoro direktis sin preskaŭ eksklu- zive aŭ prefere al la intelekto, nun li turnas sin antaŭ ĉio al la sentoj aŭ nur al ili. Bone preparinte la spiritojn en la ĉefparto, li pasas al la lasta saltatako por doni la decidan
baton, por venkigi sian ideon.
La interna forto de la fino respeguliĝas en la formo. La 233
voĉo de la oratoro esence ŝanĝiĝas koncerne intensecon, altecon kaj koloron. Liaj gestoj - depende de la parolad- karaktero - estas aŭ tre larĝaj, aŭ ili povas tute malaperi. Lia sinteno kaj la tuta alte levita tono de la parolado klare antaŭ- diras la baldaŭan lastan vorton.
Same kiel en muzika verko oni antaŭsentas la finan akordon, tiel same en bona oratoraĵo oni antaŭsentas La finan frazon. Plue, same kiel en la spiritoj de la publiko, aŭskultanta gran- dan simfonion ekestas aparta, nobla, apenaŭ retenebla ekscito de sentoj, vipataj de la finaj sonondoj, tiel same la oratora publiko, superŝutata de altstilaj frazoj anoncantaj la finon, troviĝas en stato de tordita animstreĉiteco. Kaj - ankoraŭ- foje same - post la lasta akordo, post la lasta frazo, la kon- tenteco pro la prezentita arta kaj intelekta ĝuo, la subita malstreĉiĝo de nervoj senŝarĝiĝas en aparta jubilo, en spon- tana aprobo.
Simile al la enkonduko, la fino devas esti preparita tre bone, preskaŭ laŭvorte. Estas eĉ konsilinde kunmeti plurajn variantojn de la fino, tiel ke - laŭ la cirkonstancoj - oni povu elekti la plej taŭgan, aŭ eluzi plurajn sinsekve, aŭ im- provizi novan finon el ilia kombino.
Kutime la fino konsistas el du partoj. Tute mallonga resumo de la antaŭaj konkludoj, kiuj kune rezultigas la ĝeneralan, ĉefan konkludon, formas la ponton inter la ĉefparto kaj la fino. El formala vidpunkto tiu ĉefkonkludo prefere apartenas al la fino ol al la ĉefparto. Sed kelkfoje ĝi troviĝas antaŭ alia parteto de la ĉefparto kaj en tiu okazo ĝi ne povas, kompre- neble, aparteni al la fino.
La dua parto de la fino estas regule emocia alvoko - rekta