Читаем Retoriko полностью

aŭ malrekta - al akcepto de la esprimitaj ideoj. La lasta frazo estas la plej forta, kaj la tono laŭ kiu ĝi estas eldirita, evidente montras, ke la parolado finiĝis. Malbona estas la kutimo de kelkaj oratoroj fini la paroladon per vortoj, kiuj rekte indikas la finon. Ne estas bone diri "mi finis", aŭ "mi diris", aŭ "mi dankas vin", aŭ simile, kvankam en kelkaj okazoj ankaŭ tio estas ebla. Bona oratoro sentigas la finon de la parolado, sed ne anoncas ĝin formale ! Nur la personoj, kiuj fakte ne scias fini, utiligas tiun primitivan

234

rimedon por iel meti la finan punkton.

Ne malofte okazas, ke la oratoro devas rezigni pri la antaŭe preparita fino. Iu aparta okazaĵo en la ejo, iu feliĉa ideo kaŭzita de ia medio, iu bona penso elvokita de la paroladfluo mem, trenas lin al fino eble pli bona ol la preparita. La oratoro devas fulmrapide decidiĝi ĉu kapti tiun novan ideon por la fino de sia parolado kaj rezigni pri la preparita fino, aŭ agi inverse, aŭ - pesinte la du ideojn - utiligi eventuale ambaŭ, tiel ke la pli forta estu la lasta.

Okazas ankaŭ, ke antaŭ la eldiro de ĉio antaŭvidita por la ĉefparto, estas necese fini la paroladon. Pro diversaj kaŭzoj la oratoro povas esti devigita grandigi la enkondukon, pri- trakti pli detale kelkajn punktojn, doni neantaŭviditajn ekspli- kojn, respondi al rimarkoj k.s. Ĉio ĉi povas tiom longigi la paroladon, ke la oratoro devas ĝin fini pli frue, rezignante pri multaj bonaj ideoj kaj fortaj argumentoj antaŭpreparitaj. Tiu rezigno postulas kuraĝon ! Ĝi estas unu el la konsistaj ecoj de la oratora kuraĝo. Se li vidas, ke la plua daŭrigo, pro la troa longeco, povus endanĝerigi la tuton, li prefere finas la paroladon tuj.

Kelkfoje la oratoro povas ankaŭ en tiaj okazoj alglui la

preparitan finon al la jam eldirita ĉefparto, sed ofte estas pli bone improvizi novan finon, kiu estas pli konforma al la ideoj fakte esprimitaj en la parolado.

Estas menciinda ankoraŭ unu kazo de antaŭtempa fino. La ardo de la parolado povas tiom entuziasmigi la publikon, ke ĝi neatendite ekaplaŭdas. Se tio okazas komence aŭ meze de la ĉefparto, la oratoro ricevas apogon por la plua daŭrigo. Sed se la publiko tondre ekaplaŭdas en la finaj partoj, la oratoro rapidege pripensu ĉu tio ne povus prezenti pli bonan finon ol kia estis la preparita. Bona oratoro, al kiu ŝajnas, ke la preparita fino ne elvokus pli fortan efikon, rezignas

pri ĝi.

Ĝenerale, la fino povas konsisti el pluraj, laŭgradaj fin- frazoj, same kiel muzika verko povas havi kelkajn fin- akordojn, el kiuj ĉiu povus principe esti la fina, sed fakte signifas nur preparon post nova, pli impresa akordo. Grava 235

estas la gradacio. La sekva frazo estu ĉiam pli forta ol la antaŭa. La plej impresa nepre estu la lasta. Ĝi devas elvoki aprobon. Se ankaŭ la antaŭaj elvokas ĝin, des pli bone.

La longeco de la fino respondas al la daŭro de la tuta parolado. Kutime la fino estas iom malpli longa ol la enkon- duko. Ĝi povas konsisti eĉ el ununura forta frazo. Precipe la antaŭtempaj, subitaj finoj estas tre mallongaj.

En la parolado de Brutus (*) oni povas bone distingi la enkondukon (I), la ĉefparton (II) kaj la finon (III).

La enkonduko (I) konsistas el du partoj : titolado (A) kaj alvoko al atento (B). Ĝi ne havas anoncon. Ĝi tekstas :

A : Romanoj, samlandanoj kaj amikoj !

B : Aŭdu min pro mia afero kaj silentiĝu, por ke vi aŭdu ! Kredu al mi pro mia honoro kaj respektu mian honoron, por ke vi kredu ! Juĝu min per via saĝo kaj vigligu vian sagacon, por ke vi pli bone juĝu !

La ĉefparto (II) estas unueca, sed ĝi enhavas tri punktojn :

la personan rilaton de Brutus al Cezaro;

la rilaton de Brutus al patrolando;

la pravigon de la mortigo en la intereso de la respubliko, malgraŭ la persona amikeco de Brutus al Cezaro.

La fino (III) konsistas el du partetoj. En la unua Brutus resumas la antaŭan paroladon per la ideo, ke nun ĉiu vivos bone kaj libere en la respubliko. En la dua parteto, treege forta, Brutus deklaras sin preta mortigi sin mem, kiam la patrolando postulos tion de li. La fino tekstas :

Jen venas lia korpo, funebrata de Marko Antonio, kiu, kvankam li ne partoprenis lian mortigon, havos tamen pro- fiton de lia morto : rolon en la respubliko - kaj tion saman ja ĉiu el vi havos.

Nun mi foriras, sed sciu : kiel mi mortigis mian plej karan amikon por la bono de Romo, tiel mi havas ankaŭ por mi mem tiun saman glavon, kiam plaĉos al mia patrujo postuli mian morton.

I Enkonduko II Cefparto III Fino

A В ■ А Щ * Ш A В

2f 6

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки