La tipa parolado, kiu kutime havas la ses klasikajn partojn, estas la pledo. Sed ankaŭ en pledo oni povas ellasi la anoncon kiel apartan eron, dum la eksponon, la persvadon kaj la refuton oni povas ankaŭ intermiksi, se tio estas pli konvena. En tiu okazo la oratoro prezentas unu fakton, donas pruvojn pri ĝi, refutas la argumentojn de la kontraŭulo, konkludas; poste li faras la samon, laŭvice, pri la aliaj faktoj.
Oni povas agi ankaŭ alimaniere, nome tiel, ke unue oni eksponas ĉiujn faktojn kaj poste sekvas la argumentado kaj kontraŭargumentado en formo de persvado kaj refuto.
Kelkfoje estas necese tuj argumenti kaj kontraŭargumenti pri unuopa fakto, rezervante al si la finan argumentadon kaj refutadon pri la tuto de la fakta stato al posta parto de la parolado. Alian fojon oni povas en la ekspono prezenti ĉiujn faktojn kaj intermiksi nur la persvadon kaj la refuton, tiel ke unu argumenton tuj sekvu la atako al la kontraŭargu- mento. Ĉio ĉi dependas de la situacio kaj de la oratora kapablo adapti la formon al la konkretaj bezonoj de la parolado.
Restas, do, kiel nepre necesaj partoj de ĉiu parolado: la enkonduko, la ĉefparto kaj la fino.
LA ENKONDUKO (I) havas pluroblan signifon. Antaŭ ĉio, per ĝi la oratoro prezentiĝas al la publiko, la konversacio komenciĝas, la kontakto stariĝas. Tiu unua renkontiĝo inter la oratoro kaj la publiko estas tre grava por la plua sekvo de la parolado. De ĝi multe dependas la tuta sukceso. Tial la oratoro devas multe atenti al la enkonduko, ellabori ĝin plej detale, antaŭvidi diversajn situaciojn kaj, eventuale, prepari eĉ plurajn variantojn. Bona starto estas antaŭkondiĉo de sukcesplena celatingo.
Per la enkonduko la oratoro altiras la publikon al la temo de la parolado. Li klopodas kapti ĝian bonvolemon, ĝian inklinon al sia persono en la intereso de la priparolata afero. Ambaŭ celojn li atingas per konvena titolado kaj per la enhavo mem de la enkonduko.
La titolado estas mano, kiun la oratoro salute etendas. Oni bone atentu, ke ĝi ne vangofrapu ! Kaj vangofrapi ĝi povas ne nur per sia bruteco, sed ankaŭ per troa intimeco aŭ flatemo. Diri al gekamaradoj "viaj sinjoraj moŝtoj" ne estas malpli ŝoke ol titoli altrangulojn per "karaj amikoj".
La titolado devas adaptiĝi al la karaktero de la parolado kaj al la rilato inter la oratoro kaj la publiko. En kamaradeca, amikeca kunveno taŭgas la titoloj "geamikoj, gekamaradoj". En fakula kongreso, en akademio kaj universitato, oratoro science samranga aŭ havanta pli altan rangon, povas uzi la titolon "gekolegoj". Sed, se li ne estas almenaŭ samranga, li titolas per "sinjorinoj kaj sinjoroj" aŭ "sinjoroj profe- soroj" aŭ simile. Por la milita superulo la publiko estas la "soldatoj, suboficiroj kaj oficiroj" depende de la konsisto. La predikanto direktas sin al "karaj gekredantoj" aŭ al "fratoj per Kristo" aŭ simile laŭ la kutimo de la koncerna religio. La advokatoj kaj prokuroroj parolas antaŭ la "alta tribunalo", antaŭ la "sinjoro prezidanto kaj alta juĝistaro" k.s. La diplomata ceremoniaro preskribas la titoladon al diversaj altranguloj en diversaj situacioj. En politikaj paroladoj oni multe uzas la titolojn "civitanoj", "geamikoj". Al esperantista publiko oni ofte donas la titolon "gesamide- anoj". Kelkaj tion faras eĉ parolante nacilingve. Tio impresas mistike, sektisme. Oni evitu ĝin ! Kaj oni neniam titolu nees- perantistojn per tiu vorto.
Se la kunveno estas prezidata, se ĉeestas eminentuloj, estas bone aparte titoli la prezidanton, aparte la eminentulojn, aparte la ceteran publikon. Plue, se la publiko konsistas el
diversaj elementoj, pli kaj malpli proksimaj al la oratoro, oni povas ĝin duoble aŭ trioble titoli, tiel ke ĉiu grupo estu tuŝita, sed ke la plej intima estu titolita ĉe la fino. Tia titolo, ekzemple, estas : "Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj ! Geami- koj ! Gekamaradoj !".
228
La ĉefa afero estas ĉirkaŭpreni per la titolado la tutan aŭskultantaron, sed tiel ke neniu sentu sin ŝokita pro la troa, neĝentila egaligo sub unu ĝenerala titolo, aŭ pro la superflua ekskludo el sub la ĝenerala titolo kaj envicigo en ian specialan titolon.
Oni ne forgesu, ke ankaŭ la titolado dependas de ĉiuj inter- naj ecoj kaj eksteraj cirkonstancoj de la parolado. Grava scienculo, ĉeestanta prelegon de studento en studenta societo, devus esti aparte titolita. Sed tiu sama scienculo, aŭskultanta paroladon de la sama studento en politika popolkunveno, povas tute bone esti ampleksita per la ĝenerala titolo "civitanoj".
Oni ankaŭ memoru, ke troa abundo de titoloj ĝenas kaj povas malbone influi la publikon, kreante disrompitecon inter la aŭskultantoj. Tial estas konsilinde ne uzi multajn titolojn krom en okazo de vera neceso. Precipe se la parolado estas farata en intima rondo, se ĝi ne estas tre solena, se ĝi daŭras nur kelkajn minutojn, oni evitu la multajn titolojn.