La enhavo mem de okaza parolado, la aparta soleneco, kiun kaŭzas la momento kaj la ekstera medio, postulas de la oratoro pli da patoso en la voĉo kaj en la gestoj ol kiom estas konvena en aliaj tipoj de parolado. Ju pli ekscita, ju pli solena estas la momento, des pli patosa povas esti la parolado. Ĝia alta stilo, la noblaj pensoj esprimitaj per elektitaj frazoj, la voĉo
224
modulita laŭ la enhavo, kaj la gestoj konformaj al la grandeco de la okazo - ĉio ĉi ne nur harmonias kun la soleneco, sed ankaŭ kontribuas al ĝia pligrandigo.
2. PAROLADPARTOJ
La parolado - ni jam diris - estas ordigita evoluigo de pensoj. Ĝi estas artaĵo. Kiel ĉiu arta verko, ankaŭ la parolado konsistas el pluraj partoj, el multaj detaloj. Ĉiu parto, ĉiu periodo esprimiĝas en la tuto kaj pere de ĝi, sed samtempe perdiĝas, fandiĝas en la pleneco de la verko, kontribuante al ĝia beleco kaj grandeco.
Izolita detalo, kvankam plej arte ellaborita, povas esti interesa kiel fragmenta studobjekto. Ĝi ankaŭ povas havi ian belecon en si mem. Tamen, nur en harmonia ligo kun la aliaj detaloj, en proporcio kun la tuto, elsaltas ĝia vera arta valoro. Kaj samtempe, ĝuste tiu proporcia harmonio de ĉiuj partoj kaj partetoj perdigas al la detalo ĝian propran indivi- duecon, kiu transplantiĝas en la superan individuecon de la arta verko.
Unusola ŝtoneto - kvankam tre bela; unusola muzika frazero - kvankam tre agrabla, ne faras la belecon de mozaiko, de simfonio. Sed ankaŭ tiuj verkoj ne estas image- blaj sen arte ordigitaj ŝtonetoj kaj frazeroj.
Se arta tuto ne povas ekzisti sen detaloj, ankaŭ la detaloj ne povas esprimiĝi ekster la tuto. Nur tuto el detaloj kaj detaloj en tuto prezentas artaĵon.
La brilianto havas multajn facetojn: ĉiu faceto kontribuas al la blindiga beleco de la ŝtono; ĉiu faceto ricevas sian nuancan belecon de la komuna brilo. La parolado estas monumento farita el sonoj kaj tonoj, el vortoj kaj frazoj, el periodoj kaj partoj. Ĉiu ero havas sian lokon, sian rolon, sian signifon en la supera unuo: sono kaj tono en la vorto, vorto en la frazo, frazo en la periodo, periodo en la parto. Ĉiu el ili alpor- tas sian forton kaj sian belon al la forto kaj belo de la tuto. Sed ilia propra forto kaj belo konsistas ĝuste en la reciproka rilato kaj en la rilato al la tuto. Fortigante, ili mem fortiĝas. Vivigante, ili mem viviĝas. Artigante, ili mem artiĝas.
225
Estas, do, necese ne nur zorge prilabori ĉiun parton kaj parteton de la parolado, sed ankaŭ taŭge kunligi ilin kaj atenti al iliaj proporcioj.
Laŭ la klasika retoriko, la parolado konsistas el ses funda- mentaj partoj: enkonduko, anonco, ekspono, persvado, refuto, konkludo.
En la
La dua parto - la
la aŭskultantoj povu tuj ekscii kiujn demandojn la oratoro priparolos. Tiu parto estis nomata
La tria parto, nomata
La kvara parto - la
En la sekva, kvina, parto la oratoro
Fine, en la sesa,
Tiu divido de la parolado ŝajnas taŭga ankaŭ hodiaŭ por iuj tipoj. Precipe la politika kaj la juĝeja parolartoj povas bone ĝin utiligi kiel bazan modelon. Tamen, oni ne povas diri, ke ĉiu parolado nepre devas havi ĉiujn ĉi partojn, nek ke ili devas sekvi unu la alian precize laŭ la supra skemo.
En multaj paroladoj - ekzemple en ĉiuj tostoj, panegiroj, 226
oracioj kaj en aliaj okazaj paroladoj - mankos tute certe la anonco kaj tre verŝajne la refuto. En tiaj paroladoj ankaŭ la ekspono en la klasika senco de la vorto ofte ne trovas
lokon, aŭ ĝi estas tute mallonga. En la prelego, male, la ĉefan lokon okupas la ekspono kaj eventuale la persvado; dum la refuto kelkfoje ludas nenian aŭ preskaŭ nenian rolon. La prediko konsistas ĉefe el persvado, sed tiu persvado utiligas pli la argumenton de la aŭtoritato ol la aŭtoritaton de la argumento! La samon faras la soldata parolarto.