El tiu vidpunkto, ĉiuj paroladoj estas divideblaj je du ĉefaj kategorioj: la profesiaj kaj la neprofesiaj paroladoj. Ĉiu el tiuj kategorioj havas plurajn subkategoriojn kaj al ĉiu el la subkategorioj apartenas po pluraj tipoj kun multnombraj apartaj nuancoj, kiuj distingigas ilin unu de la alia.
(a) LA PROFESIAJ PAROLADOJ estas kunligitaj inter si per tri ĉefaj trajtoj: la oratoro estas profesiulo, laŭ sia profesio
li devas publike paroli; la temo estas faka, ĝi apartenas ĝuste al la profesio de la oratoro; la publiko konsistas ĉiam el difinitaj personoj, kiuj estas devigataj ĉeesti la paroladon, dum la pli larga publiko kutime estas ekskludita.
La profesiajn paroladojn povas fari nur oratoro, kiu havas apartajn kvalifikojn ĝuste por tiaspeca parolado. Aliflanke, la publiko ĉiam konas almenaŭ ĝis certa grado la fakon, al kiu apartenas la temo de la parolado. Tial la profesiaj paroladoj povas esti multe pli profundaj ol la neprofesiaj, pritraktantaj la saman temon. La oratoro tute ne devas atenti la hazardan nefakan publikon. Li parolas al difinita publiko, kiu devas posedi fakan scion, kaj li adaptas sian paroladon al lapostulata
intelekta nivelo de la publiko. Kvankam, eble, tiu faka, profesia - por tiel diri - publiko estas tre malgranda (eble nur unu persono!), kvankam la nefaka publiko, ĉeestanta pro scivolemo aŭ pro alia kaŭzo, estas tre mult- nombra (ofta okazo dum gravaj procesoj), tamen la oratoro turnas sin ĉiam nur al la unua publiko, dum la duan li povas plene neglekti. Vera publiko, ja, estas nur la faka. La cetera publiko havas pli karakteron de personoj rigardantaj spekta- klon ol de oratora publiko.La homogeneco de la publiko estas grava karakterizo de ĉiuj profesiaj paroladoj. Tiu homogeneco postulas de la oratoro
216
tre profundan konon de la temo tre bonan preparon. Sed ĝi ebligas al li esprimi sentime siajn pensojn: li ne estas devigata rezigni pri certaj ideoj aŭ pri certaj parolturnoj pro la nura risko fariĝi nekomprenebla. La oratoro vestas la enhavon en plej konvenan vortan vestaĵon. Lia stilo estas altnivela, liaj frazoj trafaj, liaj vortoj tre adekvataj al la ideo. Ĉio ĉi ebligas al la oratoro levi la paroladon ĝis la plej alta grado de enhava kaj forma perfekteco.
Al la profesiaj paroladoj apartenas pluraj subkategorioj, kiuj diferencas inter si multrilate:
(i) La scienca, instrua kaj eduka parolarto
koncernas la paroladojn pri diversaj temoj, instruataj en lernejoj kaj universitatoj. Kutime la oratoro prezentas iun branĉon de scienco, filozofio, arto, politiko k.t.p. en serio da prelegoj aŭ lekcioj. En tiu okazo la unua prelego havas karakteron de enkonduka parolado, dum la ceteraj malvolvas sisteme la pensojn de la oratoro pri la koncerna temo aŭ fako. La paroladoj farataj en diversaj privataj lernejoj, vesperaj kursoj, klerigaj societoj kaj en similaj edukaj institucioj apartenas al tiu ĉi speco de paroladoj. Same tiel oni povas alkalkuli ĉi tien ankaŭ la paroladojn, faratajn en akademioj pri diversaj sciencaj, artaj, filozofiaj kaj aliaj temoj.Se la parolado estas iom ĝenerala kaj populara, ĝi nomiĝas prelego.
Se temas pri parolado farata en universitato, aka- demio, aŭ entute se temas pri supera instrua parolado, kiu havas pli grandan sciencan signifon, ĝi nomiĝas lekcio. La daŭro kaj de prelegoj kaj de lekcioj estas sufiĉe precize fiksita. Kutime, tiaspecaj paroladoj daŭras inter 40 minutoj kaj unu horo. Ankaŭ la formo estas sufiĉe tipa. La enkon- duko de ĉiu nova prelego aŭ lekcio regule konsistas el mal- longa resumo de la antaŭa parolado. Poste sekvas evoluigo de pensoj pri la temo aŭ pri parto de la temo jam antaŭe decidita surbaze de la ĝenerala plano por la tuta serio. Fine, la konkluda parto aludas al la enhavo de la sekva prelego aŭ lekcio. Tiamaniere la tuta serio estas sisteme kunligita, kaj unuopa parolado, kvankam ĝi prezentas - precipe se temas pri lekcioj - unuecan tuton, estas nur parto de gran- dega parolado, konsistanta el multaj prelegoj aŭ lekcioj.217
(ii) La eklezia parolarto
havas kiel enhavon diversajnreligiajn temojn. La tasko de la oratoro estas konigi la reli- giajn verojn el vidpunkto de la koncerna religio, alkroĉi la kredantojn pli forte al la koncerna religio, stimuli ilian reli- gian aktivecon, konvinki ilin pri la korekteco de la moralaj principoj apartenantaj al la koncerna religio k.s.
Tiu subkategorio de profesia parolado nomiĝas
prediko. Ankaŭ la predikoj, same kiel la prelegoj kaj lekcioj, povas pritrakti ampleksan temaron, tiel ke pluraj sinsekvaj predikoj sisteme prilumas la tuton. En tiu okazo ĉiu el la sekvaj predikoj estas daŭrigo de la antaŭa prediko. La oratoro- predikanto faras, jam antaŭ la komenciĝo de la tuta serio, planon, laŭ kiu ĉiu unuopa prediko prilumas difinitan parton de la tuto.