Читаем Retoriko полностью

Ankaŭ hodiaŭ tiaspeca parolado estas la plej signifa. Tamen, la diferenco inter la pozicio de la moderna oratoro en parla- mentoj, aŭ en aliaj politikaj kunvenoj, kaj la pozicio de la antikva oratoro en la iamaj popolkunvenoj, estas sufiĉe granda. En la antikva demokratio la oratoro turnis sin al la popolo, al la amaso, kiu eble malamike rilatis al li, sed kiu estis relative facile impresebla. Hodiaŭ la oratoro turnas sin al deputitoj aŭ al aliaj reprezentantoj de partioj aŭ de ŝtatoj, kiuj havas precizajn instrukciojn kiel agi, kiel konduti, kiel voĉdoni. Ne malofte la decido fakte estas farita jam antaŭ ol la problemo estas pridiskutita ! Tio, kompreneble, ne sig- nifas ke tiaspeca parolado hodiaŭ havas nenian sencon. Bona oratoro havos okazon ankaŭ en la nunaj cirkonstancoj mult- foje influi la decidon per sia parolado. Aliflanke, ankaŭ la pli larĝa publiko - do ne nur la profesia publiko, t.e. la publiko kiu estas devigata laŭ sia pozicio ĉeesti la paroladon - havas tre ofte la okazon aŭdi la oratoron. Tiu publiko formas al si opinion pri la afero ne surbaze de instrukcioj, sed sub la influo de la argumentoj. La gazetaro kaj la radio diskonigas la pensojn de la oratoro, kelkfoje eĉ la tutan paroladon, tiel ke grandaj amasoj povas konatiĝi kun liaj ideoj. Tiel ankaŭ hodiaŭ granda oratoro kontribuas al formiĝo de la publika opinio kaj povas ĝin influi ĝis sufiĉe alta grado.

DEMONSTRATIVA PAROLADO estas tiu, kies ĉefa enhavo estas laŭdi, glori, soleni iun personon, iun eventon. Al tiu kategorio precipe apartenas diversaj funebraj paroladoj, panegiroj, tostoj, oficialaj alparoloj de ambasadoroj kaj aliaj ŝtataj reprezentantoj en solenaj okazoj, paroladoj farataj okaze de diversaj datrevenoj, inaŭguroj k.s.

JUĜEJA PAROLADO estis konsiderata de la antikvaj retoroj kiel la tria fundamenta kategorio. Tiu speco de paro­lado rilatas al akuzo aŭ al defendo antaŭ tribunalo.

La skizita divido de la antikvaj retoroj ne kontentigis la modernajn instruantojn de parolarto. Diversaj skoloj havis apartajn kriteriojn, pritraktis la paroladon el tiu aŭ alia vidpunkto, kaj, rezulte, dividis la paroladojn diversmaniere.

Plej ofte oni dividis ĉiujn paroladojn je kvar ĉefaj kategorioj, nome :

(a) POLITIKAJ PAROLADOJ, t. e. ne nur paroladoj farataj en parlamentoj aŭ en popolkunvenoj, sed ankaŭ ĉiuj tronparo- ladoj, proklamoj, paroladoj de ambasadoroj kaj aliaj ŝtataj reprezentantoj ĉu okaze de solenaj akceptoj, ĉu en diversaj

214

interŝtataj kongresoj, konferencoj, institucioj.

KATEDRAJ PAROLADOJ, kiuj estas farataj en lernejoj, universitatoj, preĝejoj, antaŭ la armeo, okaze de morto, geedziĝo aŭ en similaj cirkonstancoj.

JUĜEJAJ PAROLADOJ, kiuj estas farataj antaŭ diversaj kortumoj aŭ tribunaloj por akuzi aŭ defendi.

AKADEMIAJ PAROLADOJ, t.e. paroladoj, kiujn faras membroj de sciencaj akademioj. Tiu ĉi tipo de parolado evoluis precipe en Francio, kie ĝi fakte havis apartan karakteron. En

la jaro 1640 Olivier Patru faris, okaze de sia elektiĝo al la Franca Akademio, specialan dankparoladon. La membroj de la Akademio estis tiel kontentaj, ke ili decidis devigi ĉiun novan membron eldiri similan paroladon. Longan tempon la paroladoj de la novaj membroj ĉiam rilatis al laŭdoj de la anstataŭigitaj membroj. Tiel ili ricevis tute apartan karakteron kun ĉiam sama enhavo. Poste oni enkondukis la kutimon eldiri paroladon okaze de la solenaj malfermoj de la Aka- demio. Ankaŭ tiuj paroladoj pritraktis ĉiam la saman temon: la utilecon de la akademioj. En la 18-a jarcento la direktoro de la Akademio, al kies kompetenteco apartenis la solenaj malfermoj, decidadis mem pri la enhavo de la malferma parolado. En la Franca Akademio oni faris en diversaj okazoj ankaŭ aliajn paroladojn. Ĉiuj ĉi paroladoj, inkluzive la

raportojn pri la oratoraj kaj poeziaj konkursoj de la Aka- demio, kiel ankaŭ la raportoj pri la kandidatoj al diversaj premioj, apartenas al tiu speciala kategorio de paroladoj - laŭ la opinio de kelkaj retorikaj aŭtoroj.

Por povi taŭge klasigi la paroladojn, estas necese, antaŭ ĉio, trovi konvenan kriterion. Depende de la enhavo mem de la parolado, de la loko kie ĝi estas eldirata, de la persono kiu ĝin faras kaj de aliaj cirkonstancoj la parolado ricevas ian specialan karakteron. Tiu interna karaktero determinas grandparte la formon de la parolado. Kiel en ĉiu ajn arto, ankaŭ en la parolarto la ekstera formo ĝenerale harmonias kun la enhavo.

La retoriko estas la teorio de la parolarto. Ĝia ĉefa celo estas esplori la rilaton inter la enhavo kaj la formo, trovi la

215

plej adekvatan eksteraĵon por difinita enhavo, akordigi la formon al la enhavo. Ŝajnas, do, ke la plej bona klasigo estas tiu, kiu prenas kiel kriterion la internan karakteron de la parolado. Kvankam ekzistas tiom da enhavoj, kiom da diversaj temoj, tamen inter ĉiuj ĉi eblaj enhavoj troviĝas trajtoj kiuj kunligas pli firme parton el ili kaj kiuj distingigas ilin de la aliaj. Temas ĝuste pri tiuj esencaj, karakterizaj trajtoj, kiuj multflanke influas la formon.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки