Plej malfacila, sed samtempe plej impona el retorika vidpunkto, estas la tasko de oratoro, parolanta al malamika publiko. Temas pri publiko, kiu anticipe, antaŭ ol aŭdi la oratoron, malamike rilatas al li. Per siaj protestoj, per krioj kaj fajfado, per sia tuta sinteno ĝi montras siajn malsimpa- tiojn, ĝi klopodas malebligi lian paroladon, aŭ, se li jam komencis paroli, konfuzi lin, malhelpi lin ĉiurilate. Okazas, ke la oratoro fakte rezignas pri la parolado, aŭ ke li ekparolas kaj ĉesigas ĝin baldaŭ, aŭ ke li restas izolita ĝis la fino. Sed okazas ankaŭ, ke la oratoro, akceptante provizore, en la komenco la starpunkton de la publiko, prenante kiel elir- punkton ĝiajn premisojn, sukcesas iom post iom lerte konduki ĝin al siaj ideoj kaj eĉ entuziasmigi ĝin pri tiuj ideoj. Tian paroladon oni povas nomi vera batalo inter la oratoro kaj la publiko, batalo, en kiu fine venkas la oratoro.
Bela ekzemplo de parolado apartenanta al la unua kate- gorio, estas la parolado de Dro Zamenhof dum la Unua Universala Kongreso de Esperanto. Al la sama kategorio apartenas la parolado de Brutus post la mortigo de Cezaro.
209
Klasike bela ekzemplo de sukcesa parolado antaŭ malamika publiko, estas la oratoraĵo de Antonio super la kadavro de Cezaro ([32]).
Plej ofte la publiko estas nek tro amika nek tro malamika, sed prefere iom bonvole neŭtrala.
La homoj venas al parolado pro diversaj kaŭzoj. Unuj interesiĝas pri la temo, aliaj pri la oratoro; kelkaj venas pro la kutimo viziti iun ejon, aŭ pro ia devo, aliaj por montri sin ĝentilaj al la oratoro, aŭ por publike deklari sin aparte- nantoj de iu movado, kiun reprezentas la oratoro. Multaj ĉeestas paroladon, ĉar ili deziras instruiĝi kaj ĝui la oratoraĵon el arta vidpunkto.
Tiu diverseco faras ke inter la aŭskultantoj troviĝas personoj pli aŭ malpli inklinaj al la oratoro. Lia tasko estas konservi la amikojn, entuziasmigi la indiferentulojn, venki la malamikojn. Por atingi tiun celon, li utiligas ĉiujn retori- kajn rimedojn, dum la amikoj helpas lin konscie aŭ nekonscie per diversmaniera aprobado. La entuziasmo iom post iom disvastiĝas. De la amikoj ĝi pasas al indiferentuloj, de tiuj eĉ al ne tro obstinaj malamikoj. La publiko ĉiam pli fariĝas homogena ankaŭ el tiu vidpunkto. Trenata de la oratoro, impresita de la paroladtorento, ĝi reagas unuece. En la grandaj momentoj de la parolado, sur la kulminaj punktoj, la interna entuziasmo eksplode manifestiĝas per aplaŭdegoj. Eĉ la plej obstinaj kontraŭuloj, profunde tuŝitaj de tiu komuna ekscita agordo, estas ĵetataj en la kirlon de senbrida fervoro. Ili ne kuraĝas kontraŭstari, ili eĉ ne kuraĝas resti indiferentaj. Iliaj manoj aŭtomate leviĝas por partopreni la komunan aplaŭ- dadon, la komunan aprobadon. La amaso, lerte gvidata de la oratoro, englutis ilin kaj ili fariĝis nur ĝia konsista parteto.
Jen, tia estas la publiko, la dua elemento de ĉiu parolado. La oratoro devas precize scii kun kiu li gvidas sian publikan konversacion. Nur la profunda kono de la publiko kiel tuto kaj de ĉiuj elementoj, kiuj determinas ĝian konkretan karak- teron, ebligas al la oratoro bone reguligi sian paroladon. Nur tiel liaj vortoj trafos la celon.
ĈAPITRO XIII
LA PAROLADO
La parolado estas sinsekva, arte ordigita evoluigo de pensoj per vortoj kaj gestoj pri difinita temo, antaŭ publiko.
Tiu ĉi difino postulas kelkajn klarigojn.
Kiam ajn oni parolas, ĉiam oni esprimas iun penson. En ĉiu ajn konversacio oni ion komunikas al alia persono. Simpla konversacio malvolviĝas tiel, ke al demando sekvas respondo, ke aserto de unu persono kompletiĝas per aserto de alia persono, ke jesadon aŭ neadon oni konfirmas aŭ mal- konfirmas. Tiamaniere, en privata konversacio senorde ama- siĝas la pensoj, alportataj de du aŭ pluraj personoj.
La parolado, male, konsistas el ordigita, arte ordigita, logika sinsekvo de pensoj. Estas unu persono, kiu evoluigas tiujn pensojn - la oratoro. La alia persono - la publiko - parto- prenas en tiu konversacio per aprobado aŭ malaprobado, per instigoj aŭ senkuraĝigoj, sed ĉiam en la kadro de la evolui- gataj pensoj fare de la oratoro.
En privata konversacio oni tuŝas plej diversajn temojn. Ofte oni saltas de temo al temo. Multfoje la personoj, parto- prenantaj en la konversacio, parolas pri io ajn, sub la freŝa impreso de iu hazarda okazaĵo: pluvo, akcidento, renversita glaso, kapdoloro, subite rimarkita persono. . . . Okazas, ke eldirita vorto, eĉ neintence eldirita vorto, devojigas la kon- versacion al neatenditaj temoj.
211
La parolado ĉiam pritraktas difinitan temon. La oratoro parolas pri ĝi sisteme, vicigante unu penson post la alia laŭ certa ordo. Se la oratoro devojiĝas, tion li faras intence, ĉiam kun la celo helpi, subteni en kiu ajn senco la fundamentan temon.