Читаем Retoriko полностью

Al kvalito de la parolado la publiko kontribuas per siaj reagoj multe pli ol oni kutime opinias. Ĝi ne nur povas helpi aŭ malhelpi la oratoron en lia tasko, sed ankaŭ ĝenerale ĝi, per sia sinteno, per sia konduto, gravigas aŭ malgravigas la esprimitajn ideojn kaj donas al la tuta parolado difinitan agordon. Spontanaj aplaŭdoj meze aŭ fine de la parolado ne estas nur simplaj signoj de aprobado. Ili donas freŝan kuraĝon al la oratoro kaj plifortigas la entuziasmon de la publiko

mem. Aŭ - alia ekzemplo - protestokrioj de unuopuloj aŭ de la plimulto estas ne nur senkuraĝigaj por la oratoro, sed ili kreas ankaŭ nervozecon, streĉitecon en la tuta atmosfero.

En tiu konversacio inter la oratoro kaj la publiko, la oratoro esprimas sin per vortoj, per gestoj, per sia tuta sinteno. La publiko diversmaniere respondas al liaj ideoj. Ĝi aprobas aŭ malaprobas, ĝi primokas aŭ dubas, ĝi restas glacie malvarma aŭ preskaŭ delire ekstazas. . . Siajn sentojn kaj pensojn la publiko esprimas per aplaŭdoj, bonvolema aŭ ironia rideto, per rimarkoj, krioj, sopiroj, kapoklinoj, jesado kaj neado, per dormetado aŭ tusetado, eĉ per fajfado aŭ per malĝentila, laŭta oscedado.

192

Se, do, la oratoro influas la publikon per sia parolado, ankaŭ la publiko influas la oratoron per siaj agoj kaj reagoj. Eĉ la plej bona oratoro povas nenion aŭ nur tre malmulte atingi antaŭ malbona publiko. Aliflanke, ne tro granda oratoro povas kelkfoje atingi mirindajn sukcesojn antaŭ bona publiko, kiu lin ĉiurilate helpas. Vere, por la sukcesigo de la parolado, la publiko havas unuarangan signifon !

Sed, kio fakte estas la publiko ?

Oni povus tute simple respondi, ke la publiko estas la tuto de personoj, kiuj ĉeestas la paroladon. Tiu difino estas esence bona, se oni limigas la koncepton de publiko al la nura nombro de personoj, kiuj aŭskultas la paroladon. Tia formala kon- cepto, tamen, neniel kontentigas la postulojn de retoriko. La publiko havas sian propran karakteron, kiu dependas ne nur de la nombro, sed ankaŭ de plej diversaj personaj kvalitoj de la aŭskultantoj kaj de pluraj eksteraj cirkonstancoj. El psiko- logia vidpunkto tio estas tre grava. Kaj ĝuste tiu ĉi flanko de la koncepto publiko interesas la retorikon.

Objektive, la publiko estas adicio de ĉiuj unuopaj indivi- duoj, kiuj formas la tuton de la aŭskultantaro. Tiu tuto, do, konsistas el multnombraj partetoj, kiuj havas siajn specialajn ecojn kaj kvalitojn. Inter la ĉeestantoj troviĝas personoj pli inteligentaj kaj malpli inteligentaj. Inter ili estas unuopuloj tre kleraj, malpli kleraj kaj nekleraj. Neniu aŭ nur kelkaj el la aŭskultantoj povas koni iom aŭ bone la pritraktatan temon, sed povas ankaŭ okazi, ke ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj konas ĝin bone. Grandaj diferencoj povas ekzisti inter la aŭskultantoj koncerne viglecon, temperamenton, aĝon k.t.p. , k.t.p. El kiu ajn vidpunkto oni rigardas la publikon, ĉiam oni trovas, ke ĝi konsistas el multaj individuecoj.

Se, do, la publiko ne povas esti konsiderata kiel simpla tuto de personoj, kiuj ĉeestas la paroladon, ĉu, eble, oni povus trovi ian matematikan mezon, kiu iamaniere respegulus la kvalitan tutecon de la publiko ! Ĉu, ekzemple, parolante pri la aĝo de la publiko, oni povus adicii la aĝojn de ĉiuj ĉeestantoj, dividi la tiel ricevitan ciferon per la nombro de la ĉeestantoj, kaj diri: jen, la meza aĝo estas 35 jaroj, aŭ 30 jaroj. . . . ?

193

Tiaspeca matematika eltrovado de la publikkaraktero el iu vidpunkto, estus tute malkorekta. Antaŭ ĉio estas akcentinde, ke la nuancoj inter la kvalitoj malebligas fari iun ajn kon- kludon. Se oni povas trovi la mezan aĝon, oni tute ne povus trovi, laŭ la sama metodo, la mezan inteligentecon aŭ klerecon de la publiko. Krome, la apartaj kvalitoj de nur kelkaj personoj estas kelkfoje plene neglekteblaj, dum alian fojon ili povas havi tre decidan rolon por la kvalito de la publiko. Pluraj infanoj en plenaĝula kunveno havas nenian signifon por la aĝa matureco de la aŭskultantoj, sed ĉeesto de kelkaj elstaraj personoj povas tre altigi la tutan nivelon de la publiko !

Oni klare vidas, ke neniaj matematikaj formuloj povas

helpi en la difinado de la publiko. La intelektajn kaj moralajn kvalitojn oni ne povas mezuri per ciferoj.

Cetere, oni devas memorigi, ke la karaktero de la publiko dependas ne nur de ĝia interna konsisto, sed ankaŭ de diversaj eksteraj cirkonstancoj. La tempa kaj loka fikso - por tiel diri - de la aŭskultantoj povas multe influi la karakteron de la publiko. Publiko, konsistanta, ni diru, el 200 personoj, havas alian karakteron el retorika vidpunkto, se ĝi troviĝas en unu ejo, kaj alian karakteron, se ĝi troviĝas en alia ejo. En ambaŭ okazoj temas pri la samaj 200 personoj, sed la grandeco, la aspekto, la akustiko de la ejo ŝanĝas ilian karak­teron de publiko. Aliflanke la samaj 200 personoj reagos alie matene, alie posttagmeze, alie vespere en tute sama ejo. Fine, la sama publiko povas esti tre bona por iu temo, por iu oratoro, sed malbona por alia temo, aŭ por alia oratoro.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки