Tuŝinte la demandon pri la veremo de la oratoro, ni ne povas ne remencii, ke la vero estas relativa, ke ĝi dependas ne nur de la atingita evoluŝtupo en ĉiuj branĉoj de la homa scio, sed ke ĝi ankaŭ sufiĉe varias de medio al medio en la sama epoko.
Krome, la vero, eĉ kun tiu rezervo de relativeco, ĉiam estas
sintezo de du inter si kontraŭaj flankoj : de la tezo kaj de la antitezo. Se en unu parolado oni lumigas kiun ajn proble- mon, oni devas ĉiam klopodi lumigi ĝin de ĉiuj flankoj, do sintezigi ĝian tezon kaj ĝian antitezon. Sed en la diskut- paroladoj, kiam pluraj oratoroj lumigas la saman problemon por eltrovi la veron, unuopa oratoro povas akcenti nur unu ĝian flankon, dum alia oratoro pritraktas la alian flankon. Ĉar la tuto de la farataj paroladoj devas rezultigi iun veron, tial ĉiu el la oratoroj, kiu kontribuas al tiu fina vero, agas fakte verame, kvankam li eldiras nur parton, aŭ eĉ nur parteton de la vero. En tiu senco oni devas kompreni la veramon de la oratoro.
La oratora honesteco ne estas, do, identa al honesteco en vulgara senco de la vorto. Iu persono povas esti honesta en la privata vivo el vidpunkto de la aktuala moralo en la koncerna medio, sed li tamen povas ne havi la oratoran honestecon. Se iu persono, ekzemple, alvokas la aŭskultantojn al lernado de la Internacia Lingvo, sed mem tute ne scias aŭ scias tro modeste ĝin, li aŭ ŝi povas esti tre honesta en la privata vivo, sed tamen al tia persono mankas la oratora honesteco. Tiu manko malgrandigas la valoron de la parolado kaj tre facile povas ĝin eĉ plene neniigi.
Dum grava internacia lingvista kongreso, unu el la parto- prenintoj parolis sufiĉe bele kaj ne tro malinteligente pri la laboroj de IALA. Li postulis, ke la kongreso akceptu favoran rezolucion konforme al lia tezo. Unu el la aŭskul- tantoj demandis la oratoron ĉu li mem, aŭ kiu ajn alia persono en la mondo, scias bone almenaŭ unu el la tiamaj kvar projektoj de IALA. La oratoro, konfuzite, devis konfesi, ke nek li nek iu ajn alia persono scipovas la projektojn. Tio
187
definitive, pli ol io ajn alia, mortigis la tutan paroladon.
La oratora honesteco estas, sekve, ne nur necesa el vid- punkto de kiu ajn morala koncepto, sed ĝi ankaŭ estas grava elemento de sukcesa parolado.
2. KURAĜO
Alia kvalito de ĉiu oratoro estas la kuraĝo. Ĝi estas aparta, oratora kuraĝo, kiu havas nenion komunan kun la kuraĝo en la ordinara senco de la vorto. Ekzistas homoj, kiuj estas tre kuraĝaj en la vivo, sed tamen ne estas kuraĝaj kiel oratoroj. Kaj inverse ekzistas personoj, posedantaj grandan oratoran kuraĝon, kvankam en la ordinara vivo ili ne estas tro kuraĝaj.
Soldato, kiu kuraĝe batalas sur la batalkampo; patrino, kiu kuraĝe protektas siajn infanojn en danĝero; homo, kiu kuraĝe saltas en riveron por savi dronanton; junulo, kiu kuraĝe luktas en la sportejo - ĉiuj ĉi personoj estas sendube kuraĝaj laŭ iu maniero. Sed tio ne signifas, ke ili havas la oratoran kuraĝon. Al tiuj kuraĝuloj sur aliaj kampoj de aktiveco, povas tre facile okazi, ke, parolante publike, mankas la vorto, ke ili konfuziĝas, ne plu scias daŭrigi, ripetadas senhelpe la saman frazon.
Kiom da fojoj okazas, ke vera heroo, alkondukita antaŭ la entuziasman publikon por diri al ĝi kelkajn vortojn, montriĝas en tiu okazo la plej granda malkuraĝulo! Balbutante li parolas iajn ajn sensencajn vortojn, tute ne konsciante pri tio, kion li parolas. Ofte eĉ okazas, ke li ne kapablas eldiri unu solan vorton, sed kiel kondamnito je morto, senespere staras antaŭ la amaso, dum la cerbofunkciado estas plene haltigita !
Aliaj personoj, kiuj flue kaj elokvente parolas en privata konversacio tamen ne kapablas paroli publike pro la manko de oratora kuraĝo. Dum iu bankedo, aŭ dum amika kunveno, aŭ en simila okazo ofte iu persono amuzas la tutan rondon rakontante anekdotojn kaj spritaĵojn. Alia, en sama situacio,
kapablas tre bele evoluigi sian penson pri diversaj kulturaj, politikaj, filozofiaj aŭ aliaj demandoj. La afero iras glate, dum tia persono sidas kaj amikece parolas. Sed, se en la sama medio, kun 1a samaj aŭskultantoj, pri la sama temo tia "privata elokventulo" estas devigata paroli starante, se oni anoncas, ke, jen, nun li parolos, subite mankas al li la vorto kaj li, tute simple, ne kapablas paroli, aŭ almenaŭ li ne kapablas paroli tiel elokvente, kiel "private". La kaŭzo estas: manko de oratora kuraĝo.
Grava psika ŝanĝiĝo okazas interne de la oratoro jam antaŭ la momento de la paroladkomenciĝo. La parolonto fartas iel malbone, liaj nervoj estas streĉitaj, en la koro li sentas premon. Ju pli grava estas la parolado, des pli forta estas la timtremo. Tiun senton havas ĉiu oratoro en pli aŭ malpli alta grado. Eĉ la oratoro, kiu kutimas ofte paroli publike, ne povas liberiĝi de ĝi. Kelkfoje la timtremo turmen- tas la oratoron plurajn horojn, eĉ plurajn tagojn antaŭ la parolado.