Читаем Retoriko полностью

La fantazio ebligas al la oratoro antaŭvidi klare ankaŭ tutajn partojn de la parolado. Se, ekzemple, li rememoras subite pri iu historia okazintaĵo, kiun li povus bone utiligi en sia parolado, lia fantazio devas elvoki en lia spirito la tutan okazintaĵon kun ĉiuj bezonataj detaloj. Se li konstatas, ke iu grava detalo mankas, li prefere rezignu pri la rakontado. Nur se li konstatas, ke la tuta okazintaĵo prezentiĝas freŝe al lia spirito, se li, krome, antaŭvidas bonan efikon je la publiko, li komencu paroli pri ĝi.

Multaj homoj ne havas tiun kapablon. Kiom da fojoj okazas, ke en societo iu komencas rakonti anekdoton aŭ spritaĵon. Post kelkaj vortoj li konfuziĝas, ne plu scias daŭrigi, komen­cas rerakonti iom alie, denove haltas. Tia homo ne kapablas antaŭvidi la tuton de la anekdoto, li ne kapablas prezenti ĝin al si bilde. Tial li komencas la rakontadon ne sciante kie li ĝin finos, nek kiel li ĝin finos. Nu, se tiaspeca rakontado, kaŭzita de fantazimanko, estas amuza en amika rondo, ĝi 181

estas neebla por bona oratoro. La oratoro devas ĉiam precize scii kien li iras kaj kun kiu celo li iras tien. Lia fantazio montras al li la vojon.

La memoro, la atento kaj la fantazio agas samtempe. Ili estas la triobla relparo de la oratora intelekta aktiveco. Tiu triobleco postulas grandan intelektan streĉon. Ĝi estas la ĉefa kaŭzo de la oratora laciĝo. Post la parolado la oratoro ĉiam sentas sin laca. Ju pli vigle, ju pli elegante kaj facile li parolis, des pli laca li estas. La publiko ne komprenas, ke oratoro, kiu plej flue parolas, estas eble pli laca ol oratoro, kiu malbone kaj malflue parolas. Ĉar estas pli malfacile oratori facile ol paroli malfacile !

Por fari bonan paroladon la oratoro devas bone sin prepari, bone memori, atente observi kaj aktivigi sian fantazion.

182

ĈAPITRO XI

MORALAJ ECOJ DE LA ORATORO

Ĉu oni povas esti bona oratoro senkonsidere al principoj de moralo ? Ĉu la parolado devas respondi al certaj postuloj de la moralo ? Ĉu la oratoro mem, en sia publika kaj privata vivo, devas obei al difinitaj kondutreguloj ?

Jen la demandoj, kiujn oni prave starigas ! Kaj se oni res­pondas jese, ekestas nova demando: Kiun moralon, kiujn kondutregulojn la oratoro devas atenti?

La vorto moralo havas pluroblan signifon. Antaŭ ĉio ĝi signas la tuton de reguloj regantaj la konduton surbaze de la nocio pri bono kaj malbono. La relativeco de la koncepto "bono-malbono" faras la moralon relativa. Tial la moralaj reguloj varias de epoko al epoko, de unu sociordo al alia, de unu socia tavolo al alia. Io, kio estas bona, do morala, en socio bazita sur sklaveco, fariĝas malbona, do malmorala en socio, kiu sukcesis nuligi la sklavecon. Al ideoj de Platono pri la ideala ŝtato, en kies bazoj troviĝas la sklava laboro, oni tute certe ne povas nei moralecon el la vidpunkto de la tiamaj konceptoj pri bono kaj malbono. Sed el vidpunkto de la hodiaŭaj konceptoj, defendi la sklavecon aŭ agi por ĝi, estas malmorale. Eĉ en la sama socio la konceptoj pri moralo ne estas la samaj en ĉiuj tavoloj kaj en ĉiuj medioj, kvankam la plej forta grupo regule sukcesas akceptigi siajn moralajn ĉefprincipojn kiel ĝeneralajn.

Sub la vorto moralo oni komprenas ankaŭ tiun parton de la filozofio, kiu esploras kaj donas la principojn kaj regulojn

de konduto surbaze de la nocio pri bono kaj malbono. Se la filozofio, en siaj ĉefaj linioj, respegulas la ĝeneralan kon- kretan sociordon, tamen la unuopaj filozofoj, eĉ de la sama epoko, tre diferencas unu de la alia en siaj konceptoj. La filozofia koncepto estas grandparte kondiĉita de la soci- aparteno, sed ankaŭ de aliaj faktoroj kaj kolektivaj kaj indi- viduaj. Tial la moralo de Demokrito, aŭ de Heraklito ne estas identa al tiu de Pitagoro aŭ Empedoklo. La moralaj konceptoj de Sokrato, de Platono, de Aristotelo, de la sofistoj, de Epikuro k.a. grekaj filozofoj tre diferencas inter si. Ne estas loko ĉi tie por tuŝi la diversajn moralajn koncentojn de grandaj filozofoj, kiaj Descartes, Hobbes, Spinoza, Kant, Bentham, Stuart Mill, Spencer, Hegel, Marx k.a. Sed estas menciinde, ke ankaŭ iliaj moralaj konceptoj tre diferencas.

Fine, sub la vorto moralo oni komprenas ankaŭ la praktikan aplikadon de la kondutreguloj, fiksitaj de iu filozofia skolo. En tiu senco oni parolas pri epikura, stoika, platona k.t.p. moralo kaj konduto.

Nu, en tiu diverseco kaj varieco, kia devus esti la moralo de la oratoro? Kiajn moralajn ecojn li devus havi?

El vidpunkto de retoriko ne ekzistas, nek povas ekzisti tiurilataj reguloj. La oratoro, kiel ĉiu ajn alia homo, vivas en difinita epoko, apartenas al certa socia medio, havas ankaŭ sian propran individuecon. La oratoro, do, havas sian propran mondrigardon, sian koncepton pri bono kaj malbono, sian propran moralon.

Sed, ekster tiuj filozofiaj konceptoj, kiuj estas diferencaj en diversaj cirkonstancoj kaj kondiĉoj, ĉiu oratoro nepre devas posedi du moralajn ecojn, kiuj estas la samaj en ĉiuj medioj kaj en ĉiuj epokoj : la honestecon kaj la kuraĝon.

1. HONESTECO

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки