Kelkfoje okazas eĉ al la plej bonaj oratoroj, ke la memoro ilin perfidas. Kvazaŭ batita per martelo sur la kapo, la oratoro en iu stato de duonkonscio ne plu scias kion li fakte volas diri. Li vidas sin antaŭ centoj aŭ eĉ miloj da okuloj, li aŭdas sian propran voĉon, sed li tute ne povas rememori pri la sekvo de sia parolado. Situacio tre malagrabla ! En tia kazo restas al li neniu alia solvo krom fari "variaciojn" sur la temo de la lasta eldirita frazo. La saman penson, ĵus diritan, li rediros per aliaj vortoj, en alia formo. Samtempe li streĉos sian tutan atenton por rememori pri la plua paroladsekvo. Kelkfoje li devos fari plurajn "variaciojn" ĝis li fine reme- moros. Rememorinte, li kutime povos tuj reveni al la ĉeftemo. Se dum la provoj rememori li tro malproksimiĝis de la temo, la oratoro ne faros saltegon al la temo, sed per kelkaj ponto- frazoj li elegante iom post iom kondukos la aŭskultantojn al la interrompita pensofluo. La ĉefa afero estas eviti, ke la publiko rimarku tian rompiĝon de la paroladfadeno. Fakte, se la oratoro estas vera, granda oratoro, la publiko - krom, eble, kelkaj spertuloj - neniam rimarkos tion. Neniam ĝi ekscios kiomaj estis la spiritaj suferoj de la oratoro en tiaj teruraj momentoj de forgeso !
Por helpi la memoron oni uzas notojn, kiuj enhavas la ĉefajn punktojn de la parolado. Se la memoro por momento forlasas
179
la oratoron, li povas ĵeti diskretan rigardon al la notoj. Sufiĉas por li vidi unu solan vorton, por rememori pri la tuta eldirota idearo. La notoj donas al la oratoro la necesan sekurecon. Li konscias, ke se la memoro lin perfidos, la notoj lin savos. Tiu konscio ofte sufiĉas por funkciigi bone la memoron. Konscia, ke la notoj estas antaŭ li sur la tableto, sur la pupitro aŭ en lia mano, li plej ofte tute ne bezonas rigardi ilin. Estas oratoroj, kiuj tenas la notojn en la poŝo. Ili,
do, estas preskaŭ neutiligeblaj. Tamen, la nura fakto ke ili ekzistas, donas al la oratoro la necesan sekurecon.
Se la publiko komencas laciĝi pro la pezo de la argumentoj aŭ pro alia kaŭzo, la oratoro uzu la interrompon kaj per taŭga anekdoto, spritaĵo aŭ simile li skuu la spiritojn. Iu el la aŭskultantoj povas fari ian rimarkon - amikan aŭ mala- mikan. La oratoro atentos ĝin kaj tuj decidos ĉu kaj kiel reagi.
La atento servas al la oratoro ankaŭ por adapti la manieron kaj stilon de sia parolado al la konkreta medio. Li reguligas sian voĉon, siajn gestojn, sian sintenon konforme al la medio en kiu li parolas. Same tiel lia lingvo respondas al la medio.
Multaj personoj, kiuj parolas publike, ne kapablas atenti. Por pli bone koncentriĝi, ili neintence fiksas la rigardon al iu objekto - bildo, glaso, fenestro, najlo, ĉapelo aŭ kiu ajn alia objekto. Kelkfoje ili fiksas la atenton nur al difinita persono. Ili aŭdas sian voĉon, sed ne aŭdas la rimarkojn. Ili amuziĝas aŭskultante sin mem, sed ne atentas ĉu la publiko enuiĝas.
Tio estas malbona. La oratoro, eĉ se lia rigardo ripozas de tempo al tempo sur iu objekto aŭ sur iu persono, tamen devas tre atenti al ĉio kio okazas. Nur en la partoj plej ekscitaj, post kiam la oratoro sukcesis levi la tutan publikon - kaj, paralele kun ĝi, sin mem - al stato de rava entuziasmo, la
180
atento malstreĉiĝas. Sed nun ĝi ne plu estas necesa. Ebriigitaj de la vortoj kaj de la pensoj, kiujn ili reprezentas, la publiko kaj la oratoro, formante unuecan tuton en forta ekstazo, ĵetas sin impete antaŭen. En tiu oratora vulkano vere ne gravas ĉu la lafo fluas iom dekstre aŭ maldekstre !