faka parolado, antaŭ samfakuloj, la elipso estas pli ofta, ol en faka parolado antaŭ nefakuloj. Ju pli intime la oratoro konas la publikon, des pli oftaj povas esti la elipsoj. Veraj elipsoj, en retorika senco de la vorto, estas, tamen, tiuj, kiujn oni formas per forigado de vorto, kutime uzata en la koncerna frazo. Tio devigas la spiritojn de la aŭskultantoj plenigi la malplenon per certa cerbostreĉo. Ĝuste tial la koncerna penso estas pli bone memorigita. Aliflanke, oni atentu: ne misuzu tiun ĉi figuron, ĉar facile povas okazi, ke la aŭskultantoj ne kom- prenos la sencon kaj tiam ili entute ne memoros la ideon!
Hiperbato
(de la greka hyperbaton) estas renverso de la kutima vortordo aŭ propoziciordo. Tiu figuro, tre ofta en poezio, estas uzata en la parolarto precipe por esprimi la pasiojn. Ĝi kreas iom da patoso: Homon mildan, homon gran- dan, homon noblan oni mortigis! Tiu frazo estas pli patosa ol la simpla frazo: Oni mortigis mildan homonKonjunkcio
(latine conjunctio), kiel retorika figuro, konsistas en la ripetado kaj akcentado de la sama konjunkcio kun la celo plifortigi ĝian signifon. Por resti ĉe la sama ekzemplo: Oni mortigis homon kaj mildan, kaj grandan, kaj noblan! Tiu ripetado de la konjunkcioj kun la celo atingi difinitan efekton, havas absolute nenion komunan kun la ofta terura eraro de multaj personoj senĉese ripetadi iun kon- junkcion aŭ alian vorteton. Malbona estas tiu oratoro, kiu ne170
trovante la necesan vorton, komencas ĉiun periodon, eĉ ĉiun frazon, per "sed", per "kaj" kaj aliaj similaj vortoj.
Pleonasmo
(greke pleonasmos) estas uzo de superflua vorto, kiu ree esprimas jam esprimitan ideon. La pleonasmo, do, estas kontraŭa al elipso. En la ordinara, ĉiutaga vivo, la uzo de pleonasmoj estas plej ofte rezulto de nesufiĉa kono de la lingvo aŭ de simpla neglekto. Sed kiel retorika figuro ĝi servas por doni pli da forto, pli da koloro al la penso. Aŭdi, oni, ja povas nur per oreloj; vidi per okuloj. Tamen, la frazoj: aŭdi per siaj propraj oreloj kaj vidi per siaj propraj okuloj, estas pli reliefaj.Ripeto,
kiel retorika figuro, konsistas en la intenca ripe- tado de la sama vorto aŭ de la sama frazo plurajn fojojn. Se oni ripetas la saman vorton komence de la frazo, tiun figurononi nomas "anaforo" (greke anafora).
Se la sama vorto estas ripetata en diversaj propoziciaj turniĝoj, la figuro nomiĝas "konversio" (latine conversio). Jen ekzemplo de anaforo: "Bona estis Ludoviko kun siaj kolegoj en gimnazio; bona enla familia rondo;
bona inter la amikoj, bona ĉiam kaj ĉie(Per tia ofta ripetado de la vorto "bona", elsaltas ĝia graveco). Jen ekzemplo de konversio: "Ke oni parolu bone
aŭ malbone pri la fama kardinalo, miaj versoj kaj mia prozo diros pri li nenion. Li faris al mi tro da bono por paroli pri li malbone. Li faris tro da malbono por paroli pri li bone' (Corneille pri kardinalo Richelieu). Belajn ekzemplojn de konversioj oni trovas en la famaj paroladoj de Brutus kaj de Antonio (120a). Oni dediĉu apartan atenton al la vorto "ambi- cia", kiu plurfoje ripetiĝas en ambaŭ paroladoj.Oposicio
(latine oppositio) estas kunigo de vortoj, kiuj laŭ sia kutima signifo estas kontraŭaj unu al la alia: freneze saĝa, terure bela.Kelkaj vortofiguroj estas nomataj "tropoj" (greke
tropos). Temas pri tiuj figuroj, kiuj konsistas en la renverso de la ordinara senco de la vorto. La ĉefaj tropoj estas:Metaforo
(greke metafora) estas analogia atribuo de iu(120a) Vidu la Aldonon, p. 249 kaj 251.
vorto al objekto, kiun ĝi normale ne signas. Trovinte ana- logiojn inter la du objektoj, oni iamaniere transportas la plej karakterizajn ecojn de unu objekto al la alia. Tion oni faras nomante la duan objekton per la vorto de la unua: leono anstataŭ kuraĝa homo; vulkano anstataŭ granda danĝero k.s. depende de la kunteksto. Kelkfoje oni faras malbelajn, bombastajn metaforojn. Manko de klereco kun la samtempa deziro esprimi sin en ia "alta stilo" kaŭzas elekton de banalaj vortoj, aŭ eĉ de vortoj, kiuj neniel povas akordiĝi kun la konkreta teksto de la frazo. Tiamaniere anstataŭ sin esprimi metafore, oni fakte diras stultaĵojn. Konata estas tiaspeca "metaforo", kiun Henri Monnier metis en la buŝon de sia heroo Monsieur Prudhomme:
La ĉaro de la ŝtato navigacias sur vulkano.La metaforo diferencas de la simpla komparo per tio, ke ĝi ne enhavas vorton, indikantan la komparon. Komparo: Li estas forta kiel leono;
metaforo: Li estas la leono de la teamo.